Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

isto, malgranda faristo.

Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.

En sia dometo li estas atleto.

Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.

Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

En sia angulo li eslas bravulo.

Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.


512. - Kuraĝo ĉion atingas.

Kiu ne riskas, tiu ne havas.

Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.


513. — Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.


514. — Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.

Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.

Ridas blindulo pri lamulo.

Ambaŭ floroj de samaj valoroj.

Unu pasero alian valoras.

De sama koloro, de sama valoro.

El sama tero devenas, saman sukon entenas.


515. — Li havas truon en la manplato.


516.— Ĝi estas mustardo post la manĝo.


517. — Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.

Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.

Kiu havas forton, havas rajton.

Al venko rajlo venas, se ĝin forto subtenas.


518. — Kia la poto, tia la kovrilo.

Kia la kapo, tia la ĉapo.

Kia la birdo, tia la kaĝo.

Kia la homo, tia lia nomo.

Kia ago, tia pago.

Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.


519. — Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.


520. — Post alkutimiĝo doloras disiĝo.


521. — Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.

Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.

Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.

Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.

Ne venas honoro sen laboro.


522. — Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.

Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.


523. — Muso satiĝis, faruno malboniĝis.


524. — Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.

Se brulas nenio, fumo ne iras.


525. — Forĝu feron dum ĝi estas varmega.

Fleksu arbon dum