Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝia juneco.

Lernu juna, por esti saĝa maljuna.

Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.

Kiu neakiras, kiam li povas, tiu poste deziras,sed jam ne retrovas.

Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.

Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.

Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.

Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.


526.— Ĉe l' freŝa faro. Kun la peko en mano.


527. — Sidi sur pingloj.


528. — Kia regalato, tia regalado.

Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.


529. — Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.

Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.

Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.


530. — Gasto tro petata foriras malsata.

Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.


531. — Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.

Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.


532. - Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

Por gasto ne petita mankas kulero.

Por malfrua gasto restas nur osto.


533. - Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.


534. — Gasto havas akrajn okulojn.

Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.


535. — Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.

Kiu pli frue venas, pli frue muelas.

Kiu pli frue venas, pli bonan lo kon prenas.


536. — Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.


537. — Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.

Vole-nevole.

Kiu devas, tiu elekti ne povas.

El la neceseco oni devas fari virton.

Se devigas neceso, faru kun kareso.


538. — Faras rabon kaj ŝlelon, por oferi al Dio kandelon.

En buŝo Biblio, en koro malpio.

Sanklfigurojn ornamas kaj homojn malamas.


539. — Ĝi estas por mi ĥina scienco.