Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

540. — Fungon englutis!

Li bruligis al si la lipharojn.

Li foriris kun longa nazo.


541. — Stari per unu piedo en la tombo.


542. — Altan arbon batas la fulmo.

Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.

Post vetero malbela lumas suno plej hela.


543. — Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.


544. — Kiu multe minacas, ne estas danĝera.

Kiu multe parolas, ne multe faras.

Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.

Ne ĉio batas, kio tondras.

Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.

Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.

Hundo bojas, homo vojas.

Sen povo kolero estas ridinda afero.

Kiu minacas, tiu avertas.

Koko krias fiere, sed ne danĝere.

Li minacas per fingro en la poŝo.

Minacoj ne mortigas.

Minacas dento al la vento.

Kolero montras malsaĝulon.


545. - Barelo malplena sonas pej laŭte.


546. — Tondro kampulon memorigas pri Dio.

Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu.

Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.


547. — Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.


548. — Pli da bruo, olda faro.

Bruo potenca, nula esenco.

Multe da peno, neniom da pano.

Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

Ludi ventobatadon.

Granda nubo, eta pluvo.

Granda frakaso en malgranda glaso.


549. — Por sia oro ĉiu estas sinjoro.

Mono mondon regas.

Montru moneron, ĉio fariĝos.

Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.

Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.


550. — Li tenas la nazon supren.


551. — Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Peko kaj eraro estas ecoj de l'homaro.

Homo senpeka neniam ekzistis.


552. — Pekon serĉi oni ne bezonas.

De peko kaj mizero estas plena la tero.

Kiu ne pekis, kiu ne eraris ?

Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.

Eĉ sur