Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la suno troviĝas makuloj.

Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.

Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.


553. — Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.

Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.

Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.

Sango bolas, juneco petolas.

Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.

Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.


554. — Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas.

Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.


555. — Por peko senkonscia puno nenia.

Filo konfesis, patro forgesis.


556. — Fajron estingas akvo, pekon pardono.

Pekinto pentas, kolero silentas.

Ne iras hakilo al kolo humila.

Post konfeso venas forgeso.


557. — Peke akirita ne estas profita.


558. — Dion kolerigis, homojn ridigis.

Suferoj sufokas kaj homoj mokas.


559. — Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.

Deziro tre granda, sed mankas la forto.

Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.


560. — Iele, iome, duone malbone.


561. — Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.

Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.


562. - Vivis puninde, mortis ridinde.

Kia vivo, tia morto.


563. — Malplena sako puŝas al peko.

Sako malplena sin rekte ne tenas.


564. — Trafi per la vizaĝo en koton. Enbatiĝi.


565. - Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.

Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.

Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.


566. — Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.

Kiu koleras, tiu perdas.

Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.

Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.

Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.