Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

567. — Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.

Nutri per promesoj.

Promesi orajn montojn.


568. — Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.

Ĝi iris al li preter la buŝon.


569. — Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.

Li havas ankoraŭ printempon en kapo.

Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.

Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.


570. — Silente!

Ne movi la buŝon!

Ne ekpepi!

Sidi kiel muso sub balailo.


571. — Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.

Kiu sin enjungis, devas tiri.

Kiu entreprenis, tiu sin tenu.

Kiu amas honoron, amu laboron.

Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.


572. — Petolu, deboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.

Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.

Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.

Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.


573. — Juneco petolis, maljuneco malsatos.

Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.


574. — Multe en kapo, sed nenio en poŝo.

Multe da sprito, sed neniom da profito.


575. — Muelilo haltas, muelisto eksaltas.

Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.


576. — Aŭ festo, aŭ fasto.

Aŭ festene, aŭ malplene.

Aŭ ĉio, aŭ nenio.

Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.

Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.

Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.


577. — Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.


578. — Ofta festo, malplena kesto.

Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.

Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.


579. — Bela birdo!

Dando el reĝa hundejo.


580. — Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.

Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.

Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.

Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo.

Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.

Li zorgas pri ĝi kiel