Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri neĝo pasintjara.

Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.


581. — Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.

Eliri sen frakaso el granda embaraso.

Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.


582. — Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.

Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.

Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano.

La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.

Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.

Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.

Inter la mano ĝis la buŝo ofle disverŝiĝas la supo.


583. — Li ne estas el la grandaj saĝuloj.

Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.

Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.


584. — Post alkutimiĝo doloras disiĝo.

Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.

Amo pli kora, disiĝo pli dolora.

Post dolĉa vino restas acida vinagro.


585. — Kiu iras trankvile, iras facile.

Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.

Tro rapida faro estas nur baro.

Rapidu malrapide.

Kiu tro pelas, nur malakcelas.


586. — Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

Ne elvoku lupon el la arbaro.


587. — Servo postulas reservon.

Vi amas preni, amu redoni.

Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.

De kantado senpaga doloras la gorĝo.


588. — Donacetoj subtenas amikecon.


589. — Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.


590. — Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.


591. — Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.

Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.


592. — Por nenio oni faras nenion. Nenia ago fariĝas sen pago.

Sepaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.


593. — Donaco nesincera estas donaco infera.

Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.

Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.

Ne donu kaj ne boju.

Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.

Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.