Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li salutas profunde kaj mordas hunde.

Mielo sur lango, kaj glacio en koro.

Lango miela, sed koro kruela.

Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.


594. — Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.


595. — Doni ovon, por ricevi bovon.

Bovo prenita, koko donita kaj — kvita.


596. — Pafi — maltrafi.

Celis paseron, trafis anseron.

Pelis pavon, falis kavon.


597. — Malaperis kiel vaporo.

Li pafis sin for.


598. — Fari al iu bonan lavon.

Fari al iu predikon pri moroj.

Tani al iu la haŭton.


599. — Ĵeti polvon en la okulojn.

Nebuligi al iu la okulojn.


600. — Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.

Per promesoj estas pavimita la infero.


601. — Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.

Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.

Promeso ne satigas.

Venis mizero, — helpu min, frato; pasis mizero, — for, malamato.

Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.


602. — Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.

Estu sinjoro de via vorto.

Vorto donita estas kiel leĝo.

Pripensu malrapide kaj agu decide.

Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.

Antaŭe intencu kaj poste komencu.


603. — Li estas la portreto de sia patro.


604. — Silentu donante, parolu ricevante.


605. — Dio donis oficon, Dio donas kapablon.


606. — Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.


607. — Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.

Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.


608. — Ne rapidu, trankvile decidu.

Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

Ne aŭskultinte, ne kondamnu.

Juĝanto devas havi du orelojn.


609. — Paco al lia cindro!

Li ripozu trankvile!