Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

610. — Dio donis, Dio prenis.


611. — Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.


612. — Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.

Oni estas riĉa neniam sufiĉe.

Dum la manĝado venas apetito.


613. - Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos


614. — Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.

Post morto kuracilo jam estas sen utilo.

Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo.


615. — Almozoj ne malriĉigas.

Dio al vi donis, por ke vi povu doni.


616. — Ne havante, oni petas ; ricevinte, forĵetas.

Bono posedata ne estas ŝatata.

En juneco logas, en maljuneco tedas.

Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.

Juneco ne scias, maljuneco ne povas.


617. — Ĉia dono estas bono.


618. — Du botoj faras paron.

Bela paro por altaro.

Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.


619. — Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.

En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.

Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno — neniam vivas sen reciproka malbeno.


620. — Nomo egala, sed esenco mala.


621. — Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.

Ĉio dependas de «se» kaj «kiam».

La sama afero,sed kun la kapo al tero.

Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.

Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.


622. — Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj.

Pli da okuloj, pli da certeco.


623. — Certe, kiel duoble du kvar.

Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo.


624. — Du kontraŭ unu prezentas armeon.

Kontraŭ tula kohorto eĉ Herkulo estas malforla.


625. — Deko da pekoj, unu la puno.

De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.

Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.


626. — Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.