Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

627. — Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.


628. — Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.

Kiu tro multe deziras, nenion akiras.

Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.


629. — Ĉiu medalo du flankojn posedas.


630. — Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.


631. — El du malbonoj pli malgrandan elektu.


632. — Veturi sur sia paro da kruroj.


633. — Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.

Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.


634. — Malpli da havo, malpli da zorgoj.


635. — Li havas nek ĉelon, nek kelon.


636. — Matenas, vesperas - kaj tago malaperas.


637.— Tago aranĝas, tago ŝanĝas.

Tago tagon sekvas, sed ne similas.

Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.

Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.

Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.

De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.


638. — Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.


639. — Tago festa — for aferoj.

Festotaga laboro estas sen valoro.


640. — Laŭdu lagon nur vespere.

Antaŭ vespero ne estu fiera.


641. — Dio donis tagon, Dio donos manĝon.


642. — En la tago de la sankta Neniamo.

En la triĵaŭda semajno.


643. — En luma tago.


644. — Mono kuras al mono.

Mono monon naskas.

Al bona ĉasisto iras mem la besto.

Riveretoj fluas al riveroj.


645. — Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.


646. — La dorm' estas bona, se mankas la mono.


647. — Sen mono en urbon ne iru.

Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.

Kiu havas nenion, estas nenio.


648. — Pli da mono, pli da zorgo.

Pli da havo, pli da klopodoj.

Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.