Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

649. — Neniom da oro, sed bona gloro.


650. — Ora ŝlosilo ĉion malfermas.


651. — Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.

Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.

Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.

Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.


652. — Kia pago, lia ago.


653. — Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.


654. — Amo estas forta, sed mono pli forta.

Amo faras ion, mono ĉion.

Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.


655. — Li havas pli da mono ol da bezono.

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.


656. — Interkonsento estas pli bona ol mono.


657. — Amaso da mono kaj titolo de barono.


658. - Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.


659. — Spesmilo vojon trabatas.

Kiu bone ŝmiras, bone veturas.


660. — Mono estas reĝo, mono estas leĝo.

Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo.


661. — Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.


662. — Mono amas kakulon.

Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.

Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.

Amikeco aparte, afero aparte.

Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.

Negocaj aferoj estas severaj.


663. — Por mia mono mi ankaŭ estas barono.

Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.


664. — Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.

Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.

Sen speso unua ne ekzistas la dua.

Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.

Unu guto plenigas la glason.


665. — El lia mano ĉiu monero elglitas.


666. — Tro da enspezo ne estas tro da pezo.

Tro da bono ne turmentas.

Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.

De pli da suko ne malboniĝas la kuko.