Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

667. — Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.


668. — Malsaĝa kiel ŝtipo.


669. — Fleksu arbon dum ĝia juneco.


670. — Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.

Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.

Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.


671. — Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.

En arbaro sidis kaj arbojn ne vidi


672. — Arbo krakanta venton ne timas.


673. — Hakado de ligno donas lignerojn.


674. — Unu orienten, alia okcidenten.


675. — Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.


676. — Teni iun per fera mano.


677. — Teni la okulojn en streĉo.

Havi la orelojn sur ĝusta loko.

Streĉi la orelojn.


678. — Teni sian langon en la buŝo.

Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.

Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.

Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.

Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.

Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.


679. — Amu domon novan kaj amikon malnovan.


680. — La mano lin jukas.

Malpaculo.


681. — Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.


682. — Li estas preskaŭ mia frato : nepo de kuzo de onklo de konato.


683. — Li parolas sen senco kaj sen interligo.

Nek al temo, nek al celo.

Muele sencele.


684. — Li ne estas el la regimento de timuloj.

Li dentojn prunti ne bezonas.

Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.

Li havas la kapon fortike sur la kolo.

Li estas homo sperta kaj lerta.


685. — Miraklo inter mirakloj.


686. — Infano ne krias, patrino ne scias.

Kiu ne petas, tiu ne ricevas.

Kiu frapas, al tiu oni malfermas.