Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

687. — Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.

Pli da infanoj, pli da manoj.

Pli da infanoj, pli da beno.

Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.


688. — Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.


689. — Kia naskinto, tiaj naskitoj.

Ne falas frukto malproksime de l' arbo.

Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.

Kia patrino, tia filino.

Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.

Plej juna katido musojn jam pelas.


690. — Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron.


691. — Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.


692. — Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.


693. — Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.

Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.


694. — En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.


695. — Fabeloj por infanoj.


696. — Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.

Ĝi estas por mi volapukaĵo.

Venis fino al mia latino.


697. — Bonfaron oni facile forgesas.

Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.


698. — Plej kruela estas redono por farila bono.

Kiu neniun savis, malamikon ne havas.

Kiam pasanto jam trinkis li la puton insultas.


699. — Kiu bone agas, timi ne bezonas.

Pura ĉielo fulmon ne timas.

Pura konscienco estas plej granda potenco.

Foresto de ofendo estas plej bona defendo.


700. — Ne ekzistas honoro sen laboro.


701. — En ĉiu malbono estas iom da bono.

Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.


702. — Plibono estas malamiko de bono.

Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.

Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.

Kiu