Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.

En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.


703. — En la bona malnova tempo.


704. — Iri for en bona hor'.

Enpakiĝu kaj foriĝu.

En bona ordo tra la pordo!


705. — Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!


706. — Kiu povas antaŭvidi! Pri nenio oni povas ĵuri.

Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.


707. — Pri havo najbara oni estas malavara.

El fremda poŝo oni pagas facile.

El fremda ledo oni tranĉas larĝe.


708. — Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.


709. — Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.

Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.

Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.


710. — Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.

Vesto eluzita, sed pureco spirita.

Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.


711. — Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.

De vorto ĝentila ne doloras la lango.


712. — Dio scias bone pri niaj bezonoj.


713. — Kiu havas oron, havas honoron.


714. — Troviĝas bonaj homoj en la mondo.


715. — En bona horo!


716. - Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.


717. - Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.

Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.


718. — Konfido naskas konfidon.


719. — Kiam havo malaperis, saĝo aperis.

Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.

Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.

Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.

Post la batalo preĝo ne helpas.

Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.

Kiam kalo jam formanĝis, forpelado ne helpos.