Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

720. — Okulo ne atentas, — dorso eksentas.


721. — Li trafis el sub pluvo en riveron.

El flamo sin eltiris, en fajron eniris.

Tapiŝon ne deziris, maton akiris.

Trafi de Scilo al Ĥaribdo.

Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.


722. — En la tago de la sankta Neniamo.


723. — Trafis pugno pugnon.

Trafis falĉilo sur ŝtonon.

Trafis hakilo al ligno malmola.

Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.

Ankaŭ diablo tondron suferos.

Renkontiĝis la kato kun sentima rato.

Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.


724. — Doni al iu la balon de morto.

Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.

Enpremi en la teron.


725. — Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.


726. — Enbati al si en la kapon.

Ripetado estas plej bona lernado.

Hako post hako estas la plej efika atako.


727. — Li diris adiaŭ al la mondo surtera.

Li faris sian lastan translokiĝon.


728. - Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.


729. — Longa dormado ŝuldojn kreskigas.

Lupo dormanta ŝafon ne kaptas.

Kiu dormas longe, vivas mallonge.


730. — Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.


731. — Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.


732. - Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.

Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.

Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.

Ŝuldoj kaj mizero eslas najbaroj.


733. — Ŝuldo estas unua heredanto.


734. — Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.

Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.

Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.


735. — Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.

De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.


736. — Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.