Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

737. — Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.

Ŝuldo havas longan vivon.

Ŝuldon tempo ne kuracas.


738. — Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj.


739. — Prunto amikon forpelas.

Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.

Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.


740. — Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.

Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.

Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.


741. — Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.

Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.


742. — Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.


743. — Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.


744. — Se okulo ne vidas, koro ne avidas.


745. — Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!

Plenumita via ofico, nun pasis via vico!

Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.


746. — For! Forigu lin !


747. — Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.


748. — Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.

Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.

Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.


749. — Bona estas domo nova kaj amiko malnova


750. — Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.

Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.


751. — Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.

Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.

Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.

Hejma dometo estas kiel patrineto.

Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.

Mia loĝejo estas mia reĝejo.

En propra angulo ĉiu estas fortulo.


752. — Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.


753. — Kiam kato promenas, la musoj festenas.