Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

754. — Pli bone esta havon fordoni, ol kun homoj malpaci.

Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.

Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.


755. — Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.


756. — Mankas klapo en lia kapo.

Li havas cerbon ne tro potencan.

Li havas en la cerbo tro multe da herbo.


757. — Kun sia tuta posedo kaj heredo.

Kun sia tuta domo kaj havo.


758. — Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.


759. — Kiel li meritis, tiel li profitis.

Prave li ricevas.

Prave punite laŭmerite.


760. — Vojon batitan herbo ne kovras.


761. — Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.

Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.


762 — Kio multe kostas, multe valoras.

Kio kostas malmulte, kostas plej kare.


763. — Kara estas dono en minuto de bezono.

Kiu donas rapide, donas duoble.

Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.

Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.

Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.


764. Pli kostas la sako, ol la tuta pako.

Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.

Ne valoras la faro la koston de l'preparo.

La ludo kandelon ne valoras.

La felo tanadon ne valoras.

Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.


765. - Sia estas kara pli ol najbara.


766. — Homo bagatelema.


767. — Pro eraro ne praviĝas la faro.

Okulo ne atentas, — dorso eksentas.


768. — Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.

Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.


769. — Ĝi estas nek lakto, nek selakto.

Ĝi estas nek viando nek fiŝo.

Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.

Nek pikite, nek hakite.

Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.