Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

770. — Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.

Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo.

Aperas prudento, kiam pasis la momento.


771. — Se vi volas filinon, flatu la patrinon.

Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.


772. — Li eĉ el sablo vipojn tordas.

Por li eĉ la muso ne estas sen felo.


773. — Senlanigu, sed ne senfeligu.


774.— Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.


775. - Ekzistas ezoko por ke fiŝetoj ne dormu.


776. — Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.


777. — Tremo atakas.

La haroj streĉiĝas.

Li tremas, kiel aŭtuna folio.


778. — Pli bone estas ŝviti ol tremi.


779. — Oni tondas ŝafinojn, — tremas la ŝafoj.

Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.

Por Paŭlo sperto, — por Petro averto.


780. — Aliaj tempoj, aliaj moroj.


781. — Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.

Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.

Kritiki estas facile, fari malfacile.

En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.

Estu saĝa homo en via propra domo.

Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.

En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.

Montroj kaj konsiloj estas facilaj.

Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.

Pli facile estas regi ol agi.


782. — Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.

En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.

Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.


783. — Propra opinio ne estas leĝo por alia.

Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.

Kio al unu donas forton, al alia donas morton.

Komparo ne estas pruvo.

Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.

Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.