Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

784. — Amikon montras malfeliĉo.


785. — Amiko — intimulo.

Amiko en ĝojo kaj ploro.


786. - Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.


787. — Kun kiu vi festas, tia vi estas.


788. — Amiko fidela estas trezoro plej bela.


789. — Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.

Ŝatu amikon laŭ la dalo de akiro.


790. — Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.

Por amiko komplezo neniam estas tro peza.

Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.

Se amiko petas, li neniam ripetas.


791. — Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.


792. — Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.

Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.

Pli kara estas kapo ol ĉapo.


793. — Amikon ŝatu, malamikon ne batu.

Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.

Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.


794. — Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.


795. — Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.

Sako ne sonas, — amiko ne konas.


796. — Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.

Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.


797. — Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.


798. — Amikeco aparte, ofico aparte.

Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.

Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.


799. — Danci laŭ ies fajfilo.


800. — Homo esperas, — morto aperas.

Mizero faras viziton, ne atendante inviton.

Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.

Homo proponas, Dio disponas.

Neniu vidas kio lin insidas.

Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.

Cent jarojn silentis kaj subile sin prezentis.

Miljaroj ne povis, — minuto elŝovis.


801. — Ne esperite, ne sonĝite.

El aero al tero.