802. — Antaŭe intencu kaj poste komencu.
Antaŭ la lango laboru la cerbo.
803. — Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
Malsaĝa kiel ŝtipo.
Mankas klapo en lia kapo.
804. — Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
805. — Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
806. — Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
Malsaĝulo kiel tamburo, — kiu pasas, lin batas.
807. — Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.
808. — Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
809. — Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.
Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
810. — Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas
811. — Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
812. — Malsaĝulon favoras feliĉo.
Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo.
813. — Atakis lin horo malsaĝa. Lia cerbo iris promeni.
814. — Li estas en acida humoro.
815. — Perdi la kuraĝon.
Lasi fali la manojn.
Liaj flugiloj paraliziĝis.
816. — Kuiriston vaporo satigas.
Ne ekzistas ofico sen benifico.
Kiu panon donas, malsaton ne konas.
817. — Malaperis kiel vaporo.
818. — Kio iras el koro, venas al koro.
Konfido naskas konfidon.
819. — Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
Frosto lin atakis.
Li tremas kiel aŭtuna folio.
Vento al li ekflugis sub la haŭto.
Atakis teruro, ektremis la kruro.
820. — Vesto eluzita, sed pureco spirita.
821. — Fremda animo estas abismo sen limo.
Por fremda koro ne ekzistas esploro.
Fremda medito estas kaŝita.