Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
PROVERBARO ESPERANTA




Peko kaj eraro estas ecoj de l’homaro.
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.


Kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

1. — Trafe aŭ maltrafe.

Mi blinde pafos, eble trafos.


2. — Hazardo estas malbona gardo.

Espero panon ne donas.

Malpli esperu, pli konsideru.

Fidanta al vorto atendas ĝis morto.


3. — Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

Espero postulas oferon.

Espero kaj pacienco kondukas al potenco.


4. — Komenci de Adamo.

Droni en detaloj.


5. — Demeti de si la antikvan Adamon.


6. — Komenco bona — laboro duona.

Unua paŝo iron direktas.

Plej granda potenco kuŝas en la komenco.


7. — Ĝi estas por mi ĥina scienco.

Ĝi estas por mi volapukaĵo.

Nun finiĝas mia klereco.

Venis fino al mia latino.


8. — Li neniam venkis la alfabeton.

Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.

Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.


9. — Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.

Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.


10. — Neleĝe akirita ne estas profita.

Kiu fremdan avidas, propran forperdas.

Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.