Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

11. — Mano manon lavas. Servo postulas reservon. Kvitiĝas servo per reservo. Razisto raziston razas. Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.


12. — Okulo de mastro pli ol beno de pastro.

Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.

Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.


13. — Pastron nutras preĝejo.

Metio lacigas, metio vivigas.


14. — Mono plenumas ĉiujn oficojn.

Plej certa laboro — laboro per oro.

Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.

Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.

Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.


15. — Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.

Sa kone sonas — amiko ne konas.

Kiu havas oron, havas honoron.

Riĉulo havas grandan parencaron.

Kiu havas nenion, estas nenio.

Venas profito — venas merito.


16. — Kiu domaĝas groŝon, perdas la tulan poŝon.

Avarulo pagas duoble.

Patroj avaras, infanoj malŝparas.

Dio ne ricevis, diablo forlevis


17. — Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.


18. — Groŝon ŝtelis— ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto.

Ŝteleliston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.


19. — Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo.

Pli bona io ol nenio.

Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.


20. — Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

Vortoj sakon ne plenigas.

Ameno diablon ne forpelas.

Sen laboro ne venas oro.

Ne venos ralo mem al la kato.

Ne gutas mielo el la ĉielo.


21. — Traflugis anĝelo preter orelo.

Post brua vento subita silento.


22. — Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.


23. — Komenco Aprila — trompo facila


24. — Aprila vetero — trompa aero.


25. - Mezuri laŭ sia metro.

Ĉion rigardi tra sia persona vitro.


26. — Lernu juna — vi scios maljuna.

Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.

Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.