Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

27. — Per pacienco venas scienco.

Post sufero venas prospero.


28. — Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.

Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.


29. — Kia sono, tia resono.

Kia demando, tia respondo.

Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.

Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.

Kia la semo, tia la rikolto.

Kia ago, tia pago.


30. — Ne helpas spegulo al malbelulo.


31. — Urson al mielo oni ne tiras per orelo.

Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.

Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.

Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.


32. — En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.


33. — Kie regas virino, malbona estas la fino.

Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.


34. — Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.

Edzin' admirata — edzo malsata.


35. — Virino scias — tuta mondo scias.


36. — Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.


37. — La plej danĝera homo — malbona in' en domo.

Malbona virino diablon superas, Virino kolera pli ol hundo danĝera.

Virina lango buĉas sen sango.

Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.


38. — Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.


39. — Virina ploro sen valoro. Larmo virina baldaŭ sekiĝas.


40. — Rol' de virino — bona mastrino.

Virta virino straton ne konas.


41. — Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.

Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.

Juneco ne scias, maljuneco ne povas.


42. — Jen havu! Jen staras la bovoj antaŭ la monto !


43. — Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.

Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.

La sigelo ankoraŭ ne estas metita.


44. — Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.

Facile estas danci,