Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni malhonoras, mortinton ni adoras.

Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.


1001. — Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

Restu tajloro ĉe via laboro.

Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.

Ekster via ofico estas eksler via vico.

Ne rezonu pri lio, kio eslas ekster via metio.


1002. — Konu nin, ŝatu nin!

Jen kiaj ni estas!


1003. — Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.

La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.

Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.


1004. — Mi konas miajn homojn.

Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas


1005. — Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.

Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.

Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.

Vorto sona estas plej admona.

Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.


1006. — Fajro provas la oron, mizero la koron.

Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.


1007. — Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.

Ne defendas oro kontraŭ doloro.

Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.


1008. — Atentu! Streĉu la okulojn!

Rigardu per ambaŭ okuloj!

Se okulo ne atentas, dorso eksentas.


1009. — Matura aĝo.


1010. — Atesto de matureco.


1011. — Sen rigardo, sen gardo.


1012. — Gardu vin du baroj : lipoj kaj dentaroj.


1013. — Murmuri tra la dentoj.


1014. — Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.


1015. — Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.


1016. — Liaj dentoj povas festi sabaton.

Liaj dentoj povas forgesi sian metion.


1017. — Preni iun sur la dentojn.


1018. — Palpi al iu la pulson.


1019. — Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.

Eĉ najtingalo ne estas sen galo.

Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.