Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1020. — Li havas dentojn ne por parado.

Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.

Li vorton en la poŝo ne serĉas.

Li kuraĝon kolekti ne bezonas.

Li mem estas patrono por sia persono.

Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.


1021. — Rigardaĉi kiel bovido.

Elmeti la okulon kaj vidi nulon.


1022. — Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.


1023. — Fordormi la okazon.


1024. — Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.


1025. — Sidi kiel sur pingloj.


1026. — Ludo aparte, kaj afero aparte.


1027. — La tuta ludo ne valoras kandelon.


1028. — Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco,


1029. — Pli facile estas eviti ol spiti.

Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.


1030. — Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.


1031. — Serĉi la tagon pasintan.

Li serĉas la venton sur la kampo.

Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.


1032. — Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.

Profiton celu, sed aliajn ne pelu.


1033. — Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.


1034. — Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.

Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.


1035. — Ne ekzistas regulo sen escepto.


1036. — Depost tempo nememorebla.


1037. — De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.

Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.

Pro karta preno perdiĝis bieno.


1038. — Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.


1039. — La lumo por vero ofte estas danĝero.

Sciu funde, sed tenu profunde.


1040. — Se ne estus «se» kaj «tamen», mi al ĉio dirus amen.

Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve».

Se ne la