Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1057. — Oni elbatas kojnon per kojno.

Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.

Unu vundo alian kuracas.


1058. — Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.

Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.

Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.

Restas nek konsilo, nek konsolo.

Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.

Nek eniro, nek eliro.


1059. — De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.


1060. — Streĉiĝi el la haŭto.


1061. — Propeka kapro.


1062. — Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.


1063. — Fari el muŝo elefanton.


1064. — Tio estas lia amala ĉevaleto.


1065. — La fino kronas la verkon.

Fino bona, ĉio bona.


1066. — Ĉio havas finon.


1067. — Bela vizaĝo estas duono da doto.


1068. — Beleco logas, virto apogas.

Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.


1069. — Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.

En abelujon ne blovu.


1070. — Ĝustatempa vorto eslas granda forto.

Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.


1071. — Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.

Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.

Malsaĝulo venas, komercisto festenas.


1072. — Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.


1073. - Ekzameni ne devigas preni.

Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.


1074. — Kio al mi sonis, tion mi resonas.


1075. — Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.


1076. — Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.

Eĉ najtingalone estas sen galo.

Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.

Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.

Se la kaliko tro pleniĝas, la vino