Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

elverŝiĝas.

Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.

Ĉio supermezura estas terura.

Troa festeno estas veneno.


1077. — Brava homo en sia domo.

Li estas bravulo en sia angulo.

Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.

Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.

Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.


1078. — Kie estas harmonio, estas beno de Dio.

Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.

Ŝafaro harmonia lupon ne timas.

Konsento konstruas, malpaco detruas.

Kie regas konkordo, regas ordo.

Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.

Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.

Unueco donas fortecon.

Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.

Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.

Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.


1079. — Bona vino al la fino.


1080. — Bongusta peco longe ne atendas.


1081. — Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.


1082. — La enigmo simple solviĝas.

Lerteco sorĉon ne bezonas.


1083. — Per vorto ĝentila ĉio estas facila.

Kiu agas afable, vivas agrable.

De bona vorto lango ne doloras.

Afabla vorto pli atingas ol forto.


1084. — Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.


1085. — Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.

Hundo bojas, pasanto vojas.

La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.


1086. — Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.


1087. — Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.

Ne taŭgas la vero por komerca afero.


1088. — Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.


1089. — Mensoganto devas havi bonan memoron.

Por glate mensogi, oni spriton bezonas.


1090. — Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.


1091. — Oni bonon forgesos, malbonon memoras.