Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1092. — Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo.


1093. — Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.

Kvalito bona ne bezonas admonon.


1094. — Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.


1095. — Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.


1096. — Li saltas gracie, kiel urso ebria.


1097. — Mensogo malproksimen ne kondukas.


1098. — Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.

Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.


1099. — Senlaboreco dormon alportas.

Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas

Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.

Laboro homon nutras, sen laboro li putras.

Kiu ŝvitas, tiu profitas.

Akvon senmovan kovras putraĵo.


1100. — Arbaro aŭdas, kampo vidas.


1101. — Unu orienten, alia okcidenten.


1102. — En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.


1103. — Kiel oni, tiel ĉe ni.

Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.

Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.


1104. — Malgranda aspekte, sed granda intelekte.

Malgranda pezo, sed granda prezo.


1105. — Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.

Pli bona estas io, ol nenio.

Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.


1106. — Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.


1107. — Malpli da havo, malpli da zorgoj.

Malpli da posedo, malpli da tedo.


1108. — Kio estas bona por vi, estas bona por mi.


1109. — Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.

Perforta amo estas plej forta malamo.

Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.

Ordonita kiso havas guston maldolĉan.


1110. — Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro.

Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.