Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
72
PROVERBARO ESPERANTA

1190. — Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.

La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.

Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.

Kapoj diferencas, kranioj egalas.


1491. — La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.

Abelujon ne incitu, amason ne spitu.


1192. — Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.


1193. — Konscienco trankvila estas bona dormilo.


1194. — Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.

Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.


1195. — La afero ne brulas.


1196. — Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.

Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.


1197. — Pasero sperta estas lerta.


1198. — Aĝo maljuna ne estas oportuna.

Aĝo tro matura ne estas plezura.


1199. — Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.

Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.


1200. — Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.

Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.


1201. — Pri propra afero neniu juĝas libere.


1202. — Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.

Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.

Pli bona estas malgranda «jen prenu» ol granda «morgaŭ venu».

Promeso ne satigas.

Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.


1203. — Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.

Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.


1204. — Feliĉon oni ne heredas nek cedas.

Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.


1205. — Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.


1206. — Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.


1207. — Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.

Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.