Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1208. — Akvo trankvila estas akvo danĝera.

Akvo silenta subfosas la bordon.


1209. — Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.


1210. — Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.

Saĝo abunda, sed ne profunda.


1211. — Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.

Per lerta admono alfluas la mono.


1212. — Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.


1213. — Kio estas lernita, ne estas perdila.

Kiu iras sperte, iras certe.


1214. — Al la fiŝo ne instruu naĝarton.

Al kokino la ovo lecionojn ne donu.

Ne prediku knabino al via patrino.


1215. - Ne diru « hop » antaŭ la salto.

Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.

Plej bone ridas, kiu laste ridas.

Ne moku riveron, ne atinginte la teron.

Ne laŭdu la lagon antaŭ vespero.


1216. — Kiu mem sin adoras, nenion valoras.

Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.

Kiu mem sin gloras, malbone odoras.


1217. — Eĉ ŝtipo estos bela,se vi ĝin ornamos.


1218. — Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.


1219. — Malbona herbo froston ne timas.

Malbonulon diablo ne prenas.


1220. — Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.

Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas


1221. — Oni invitas — venu, oni donacas — prenu.

Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon.


1222. — En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.

Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.


1223 . — Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.


1224. — Fremda manĝo havas bonan guston.

Propra supo brogas, fremda allogas.


1225. — Ne doloras frapo sur fremda kapo.