Paĝo:Zamenhof L. L. - Proverbaro Esperanta,1925.djvu/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1226. — De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.

Fremda la spesmilo estas sen utilo.


1227. - Pagi sen partopreno por fremda festeno.


1228. — Kiso publika estas kiso malamika.

Kiso malsincera estas danĝera

Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.


1229. — Lang' estas mola kaj laŭvole petola.


1230. — Plej bona gvidilo estas la lango.

Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.


1231. — Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.


1232. — Sidu lango malantaŭ la vango.


Fino bona — ĉio bona; finiĝis malbona — des pli bone.