Paĝo:Zamenhof Leon - Temo por diskuto, 1929.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Represaĵo el
INTERNACIA MEDICINA REVUO
Administracio: 20, rue aux Laines, Bruxelles (Belgujo)
7a Jaro1929N-ro 6


TEMO POR DISKUTO
de D-ro Leono ZAMENHOF (Warszawa).
destinita al la Viena kuracista esperantista Konferenco.

Ne unu inter ni, kuracistoj, en sia praktiko troviĝis en embaraso, kion fari kum la kazo, kiu meritas seriozan diskutadon kaj tamen pro manko de koncernaj kvalifikoj ne povas esti enlasita en la sanktejon de pura scienco.

En tia embaraso troviĝis ankaŭ mi.

Okazis kun mi persone fakto, kiu, laŭ mia plej profunda konvinko, indas esti publikigita, malgraŭ ke ĝi ne havas sciencan eksteraĵon. Longe mi silentis ĉar mi ne sciis kiel ĝin aperigi, sed fine, turmentata de mia kuracista konscienco, mi decidis profiti nian kvazaŭ unuan esperantistan kuracistan kongreson kaj plenumi mian devon.

La temo estas tiel neordinara, ke mi esperas ke ĝi egale interesos la kuracistojn de la tuta terglobo. Mi kredas ke vi, esperantistoj, kiel homoj toleremaj por ĉio, kio okazos ĉirkaŭ ni, volonte aŭskultos ankaŭ tion, kio, laŭ unua vidpunkto, ŝajnas esti nekredebla. La fakto, pri kiu mi volas paroli, havas por ni, esperantistoj-kuracistoj, specialan valoron, ĉar ĝi estas hazarde ligita kun unu el niaj esperantaj kongresoj.

Antaŭ du jaroj, mi ekmalsanis je grava folikula angino komplikita de muskola reŭmatismo, kiu daŭris kelkajn semajnojn. Miaj kolegoj-kuracistoj decidis forsendi min al unu el la salbanlokoj por resanigo. Mi estis tiam invalido, nekapabla al laboro. Tiatempe devis okazi en Danzigo nia esperanta tutmonda Kongreso. Mi volis nepre ĝin ĉeesti. Mi decidis reveturi Danzigon por kelke da tagoj kaj poste iri al bankuracejo.

Mi skribis amindan leteron al la Kongresa komitato kun peto lui por mi ĉambron «sekan kaj sunan». Sed ve, la nombro de kongresanoj estis tiel granda ke la loĝeja komitato forgesis pri mia peto kaj volante doni al mi eblon reviĝi per belega aspekto de l’maro, destinis al mi ĉambron en Brösen, tre bela, sed samtempe plej malseka loko en la Danziga Golfo.

Belega perspektivo por mia reŭmatismo! Vi povas imagi al vi mian animstaton, despli ke, en tiu tago, la vetero estis pluvema kaj malvarma.

Ne povante ŝanĝi tuj la situacion, mi decidis pasigi la nokton en Brösen kaj, la sekvantan tagon, aŭ ŝanĝi la loĝejon, aŭ eventuale forlasi Danzigon.

La sorto, kiu ofte ŝatas konfuzi niajn planojn, preparis al mi por la sekvanta tago veran surprizon. De la mateno, ekestis belega vetero, plena de suno kaj ĉarma varmeco. Mi iris al la marbordo por varmigi min iomete sub la sunradioj. La suno brilis tiel forte