Paĝo:Zamenhof Leon - Temo por diskuto, 1929.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke mi decidis senvestiĝi kaj elpofiti la sunbanon. Miaj medicinaj scioj ne vidis ian kontraŭdiron en tiu ĉi akto…

La belega blua maro, ĉarma vetero, diverskolora amaso, la homoj en banvestoj, ridetoj de gajaj belulinoj fulmrapide dispelis miajn melankoliajn pensojn. Revekiĝis rememoroj pri la tempo kiam mi vizitis tiujn ĉi belegajn ĉirkaŭaĵojn en plena sano…

Mi forgesis pri mia sanstato… La maro per sorĉo de sia mistero allogis min tente… Mi ne havis forton rezisti… Por momento, mi ĉesis esti kuracisto: Kiel sonĝo malaperis el mia cerbo ĉiuj sciencaj indikoj kaj kontraŭindikoj rilate al marbanado; mi eĉ forgesis pri mia freŝa reŭmatismo: Mi miksiĝis kun la amaso de la amuziĝanta baniĝularo kaj esperante, ke eble la bona Dio kiu, krom ĉio alia gardas ankaŭ la leĝojn de nia medicina scienco, ne rimarkos min inter la amaso da homoj, mi decidis fari frenezan paŝon kaj senpripense enprofundiĝis en la maron!

Mi plenumis krimon, kiun, kredeble pardonos al mi neniam la severa medicino!

Kun tremo, mi revenis la marbordon, timeme ŝirmante min sub la vivigaj radioj de la ridetanta suno, preta senproteste subiĝi al la meritita puno… Sed la puno ne alvenadis. Kiam mi leviĝis, mi ne kredis ke tio, kio okazis en tiu ĉi mallonga tempo estis ne sonĝo sed realeco. Ŝajnis al mi ke plenumiĝis la fabela miraklo. Tiu ĉi unu freneza bano, kvazaŭ per ia mistera ektuŝo, revenigis al mi, en granda grado viglecon kaj elastecon de movoj!

La sorto, kiu neniam troigis sian favoron rilate min, ĉi tie en fremdlando subite ekridetis al mi tiel neordinare gasteme! Ĉu ĝi estis rideto bonvola, sincera aŭ ironio, sub la adreso de nia serioza medicinscienco, mi, bedaŭrinde ĝis nun ne povas orientiĝi. Cetere tio ne estas grava. Gravas la fakto, ke dum ses sekvantaj sunradiaj tagoj, mi sesfoje ripetadis la saman frenezon. Je la sepa tago, mi estis jam tute sana!

Mi alvenis kiel invalido kaj forveturis kiel plenforta homo. Kiel pruvo de mia resaniĝo povas atesti la fakto ke mi jam ne veturis en salbanlokon, sed al la montregiono Zakopane, kie mi, post ioma ripozo, faris kelkajn pli lacigajn ekskursojn en la montojn…

Jen, en kelkaj vortoj, mia pentkonfeso kaj samtempe plenumo de mia kuracista devo, kiu postulas de ni aperigi ĉion, kio, laŭ nia opinio povas esti utila por la medicina scienco kaj bono de malsanuloj.

Kiel kuracisto, mi scias ke mi ekstaros antaŭ ia senkompata tribunalo de la scienca opinio, kiu kredeble faros al mi riproĉon pro la aro de plenumitaj kontraŭsciencaj krimoj.

Por almenaŭ iomete min senkulpigi, mi aldonas la sekvantajn klarigojn. Mia kazo ne estas dece prilaborita klinike, ĝi estas nuda, sen scienca vesto. Mi humile konfesas tiun ĉi krimon, sed, bedaŭrinde, ĉio okazis en tia fulma rapideco, ke mi eĉ ne sukcesis esplori mian pulson antaŭ kaj post eksperimento.

Mi ne povas ankaŭ citi atestantojn, ĉar mi ne havis apude ian ajn kuraciston. Mi supozas ke, se hazarde iu estas ĉeestinta, la eksperimento tute ne estus okazinta.