Paĝo:Zamenhof Leon - Temo por diskuto, 1929.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se tamen atesto estas nepre bezona, mian mirindan resanigon povos konfirmi multaj samideanoj kiuj vidis min dancanta dum nia oficiala festobalo en la fino de la kongreso.

Mi scias, ke tiel prilaborita artikolo ne rajtigas fari iajn seriozajn sciencajn konkludojn kaj tial mi permesos al mi fini mian raporton per kelkaj humilaj demandoj turnitaj al nia oficiala scienco:

1° Ĉu tiu ĉi ŝercludo de la naturo, kiun mi ĵus rakontis, meritas ke nia serioza scienco de la balneologio pripensu pri la nerealeco de ĝiaj dogmoj. Ĉu ne decus pripensi ke, ekster la glorigita de ni balneologia terapio kun precizeco preskaŭ ĝis unu pro milo, povas ekzisti aliaj metodoj ne malpli efikaj, kvankam tute kontraŭaj?

2° Ĉu la priskribita de mi kazo ne povas esti instigilo por pli profunda kritiko de niaj eble jam tro konservemaj metodoj de terapio? Ĉu la traborado de novaj pli kuraĝaj vojoj restos ĉiam en la manoj de tiuj, kiuj nenion havas komunan kun nia scienco? Ĉu PRIESSNITZ, ZANDER kaj aliaj ne estas sufiĉe elokventaj pruvoj de nia malprogresemo?

Eble, mi posedas ian specialan fizikan konstitucion?

Mi ne kredas, ke al iu el vi povas veni ideo, ke la kaŭzo de mia resaniĝo kuŝis en Esperanto!

Kiel ajn ni alpaŝos al la sama fakto, ĝi ĉiam meritos diskutadon!

Mi tre bedaŭras, ke en la eventuala diskuto mi partoprenos nek kiel aŭtoro de tiu ĉi raporto, nek kiel objekto.

Mi estos tamen tre feliĉa se la Viena internacia Esperantista Kuracista Konferenco dekretos, ke mi ne estis escepta kreitaĵo, sed ke mia febra eksperimento indas daŭran observadon en tiu ĉi interesa direkto.