Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro/Internaciaj rilatoj kaj latina lingvo

El Vikifontaro
1. Internaciaj rilatoj kaj latina lingvo


11. Science-teknikaj ideoj kaj terminoj kaj neceso de ilia „unuecigo“

Organizo de science-teknikaj interrilatoj necesigas antaŭ ĉio:

1) ekzaktan precizigon (laŭ senco) de science-teknikaj ideoj, unuavice precizigon de difinoj por diversaj mezuroj kaj grandoj kaj

2) starigon de vicoj da nomoj (terminoj) por esprimi certajn precizigitajn scienc-teknikajn ideojn.

Internaciaj rilatoj, interŝanĝo de sperto, diskonigo de science-teknikaj inventoj estas grave malfaciligata, se forestas unueco en kompreno kaj uzado de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.

Sed la scienc-teknikaj terminoj estas parto de la lingvo, kiun K. Marx difinis kiel specialan surkonstruaĵon, kiu «simile al konscio devenas el neceso rilati kun aliaj homoj». (K. Marx kaj F. Engels en «Fragmentoj pri L. Feuerbach»).

En naciaj lingvoj la necesa unueco en uzado de certaj ideoj kaj terminoj estas ellaborata iom post iom, el ĉiutaga sperto, per konstanta uzado de la lingvo. Sed starigo de necesa unueco de ideoj kaj de terminoj, esprimantaj koncernajn ideojn, en internaciaj rilatoj ol uzado de propra lingvo ĉe rilatoj inter samlingvanoj kaŭzas, ke tre malfacile ellaboriĝas iuj elementoj de internacia unueciĝo de ideoj kaj terminoj. Tial la problemo de la lingvo kaj aparte la problemo de unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj fariĝas speciale komplika en ĉiuj kazoj de organizado de internaciaj rilatoj.

Scienculoj, kies interesoj etendiĝas ekster la limoj de iu aparta lando, havas plejan bezonon por perfektigo kaj precizigo de internaciaj rilatoj. Ju pli evoluas la scienco kaj tekniko, des pli kreskas la neceso por internaciaj science-teknikaj rilatoj, neceso por starigo de «internacia» unueco en komplikaj science-teknikaj ideoj kaj koncernaj terminoj.


12. Latina lingvo la internacia lingvo de mezepoko

La lingvoj de grandaj kulturaj nacioj provis ludi rolon de ilo por internaciaj rilatoj ĉiam, kiam aperadis bezonoj por tiaj rilatoj.

Tian rolon dum diversaj epokoj kaj en diversaj landoj ludis lingvoj: ĉina, ŝumera, sanskrita, greka, k. a. Romaj legioj dum la militoj de Roma respubliko kaj imperio disvastigis tra la tuta mondo samtempe la romanan kulturon kaj la latinan lingvon.

Post disfalo de romana imperio la latina lingvo restis lingvo de la katolika eklezio kaj de scienculoj. En formoj de «mezepoka latino», adaptita al kondiĉoj kaj cirkonstancoj tiutempaj, ĝi daŭris servi kiel klasa literatura lingvo de dominantaj klasoj, ĉar ne estis ankoraŭ formitaj naciaj lingvoj de nove formiĝintaj eŭropaj popoloj.

Samtempe, tiu mezepoka latino funkciis kiel ilo de internaciaj rilatoj. La scienco de tiu tempo, kiu ne evoluis ekster la ideoj kaj atingoj de la klasika mondo, la scienco, kies plej altaj aŭtoritatoj estis Aristotelo kaj Arkimedo — eĉ ne bezonis iun pli perfektan ilon por internacia interkomunikigado.

121. Forigo de latina lingvo, kiel internacia lingvo de scienco

Venis tempo, kiam feŭda regimo de mezepoko estis rompita per novaj inventoj kaj novaj metodoj de mastrumado.

Malkovro de la Nova Mondo, konturiĝo de grandiozaj perspektivoj de plioftigo kaj plisimpligo de rilatoj kun Hindio kaj kun la landoj de Malproksima Oriento, plivastiĝo de la regionoj de homaj scioj, kresko de industrio kaj komerco kaj kune kun tio kresko de fortoj kaj de influo de komerca kapitalo — ĉio ĉi antaŭdifinis formorton de feŭda reĝimo, leĝigita per nacia limigiteco de Mezepoko. Ĉio ĉi starigis vicon da novaj problemoj, por kies solvo necesis interkomunika ilo pli perfekta ol la mezepoka latina lingvo. Tiu lasta jam ne povis kontentigi postulojn de la nova eŭropa civilizacio. Internaciaj rilatoj jam ne estis monopolo de katolika eklezio, de limigita rondo de skolastaj scienculoj kaj de dominanta supra tavolo de la mezepoka socio. Juna, rapide fortiĝanta, nacia burĝaro anstataŭis uzadon de latina lingvo per uzado de propraj evoluintaj kaj gramatike precizigitaj klasaj naciaj dialektoj.

Anstataŭ «sola lingvo de eŭropa scienco» aperis literataj lingvoj de eŭropaj popoloj.


13. Provoj konservi latinan lingvon por la rolo de internacia lingvo

Por scienculoj de tiu tempo aŭ almenaŭ por plej progresema parto de ili estis tute klara — la neevitebla formorto de latina lingvo, jam ne taŭganta por la rolo de internacia lingvo de scienco. Unu el plej grandaj humanistoj de tiu tempo, hispano Johan Ludwig Vives en sia libro «De Disciplinis» (1532) skribis timoplene: «Estus feliĉo, se ekzistus unu lingvo kiun povus uzi ĉiuj popoloj… Pereos la latina lingvo kaj tiam aperos konfuziĝo en ĉiuj sciencoj kaj fremdiĝo inter la popoloj».

Formorto de latina lingvo kaŭzis plurajn «profetaĵojn» de tiutempaj scienculoj, kiuj kredis, ke latina lingvo estos anstataŭigita per iu nova ilo de internaciaj rilatoj.

Tiun temon priparolis scienculo-kuracisto kaj astrologo Nostradamus en siaj profetaĵoj «Centuries» (Lion, 1555), anoncante aperon de nova kultura lingvo «inter popoloj latinaj kaj orientaj». Pri la samo pensis kaj skribis fama filozofo Descartes (1629)[1] fama ĉeĥa pedagogo Jan Amos Komenski, cetere ne ĉesinta verki en latina lingvo (Via Lucis, 1641), Leibnitz (1666)[2] k. a.

Estis farataj provoj — konservi kaj adapti latinan lingvon en iu formo por la celoj de internaciaj rilatoj.

131. Vulgarigita „makarona“ latina lingvo

Estis farataj diversaj provoj akordigi elementojn de latina lingvo kun elementoj propraj al aliaj lingvoj por fari tiamaniere la latinan lingvon pli riĉa, pli esprimplena kaj pli akceptebla por vasta uzado konforme al la nove aperintaj bezonoj. Jam la latina poeto Ausonius Decimus Magnus (laŭ origino kelto el Gallio, 310—395) permesis al si en siaj verkoj miksadon de elementoj de latina kaj greka lingvoj.

Esence ankaŭ ja la tuta skolasta «mezepoka» latino en pli aŭ malpli granda grado estis konglomerato de klasika latina lingvo kun popolaj elementoj, kun grek-ismoj kaj provincaj variaĵoj.

Tian miksadon de elementoj de latina kaj gepatra lingvoj ĉe la fino de 15 kaj komenco de 16 jarcento speciale multe praktikis la mortinta en 1488 italo Tifi degli Odassi (Carmen Macaronicum, 1490) kaj kelkaj francoj, el kiuj plej konsiderinda estas la benediktano Teofilo Hieronimo Folengo[3]. Menciitaj aŭtoroj, protestante kontraŭ latino de la katolika eklezio, provis samtempe pli malpli konscie, adapti la mezepokan latinon al bezonoj kaj konceptoj de nova tempo, fari ĝin pli komprenebla kaj pli akceptebla por pli vastaj rondoj de socio. Sed tiaj provoj montriĝis neakcepteblaj same por la vasta publiko, kaj same por la scienculoj. Kiam la naciaj literaturaj lingvoj pli evoluis, tiam ĉesis la provoj praktiki «makaronan» latinon. La memoro pri monaĥo Folengo kaj pri liaj kunlaborantoj restis nur en specialaj verkoj pri historio de mezepoka literaturo.

132. Pliriĉigo de latina lingvo per novaj terminoj

Ĉar la latina lingvo restis tamen uzata de katolika eklezio kaj ĉar ankaŭ burĝaj scienculoj ĝin uzis dum la 17 kaj 18 jarcentoj, do ĝi devige ĉiam plikompletiĝis per diversaj barbarismoj, per terminoj por novaj ideoj, prenitaj el nov-eŭropaj lingvoj.

La vorttrezoro de latina lingvo en la formoj, kiel ĝin uzis Virgilo, Galeno kaj eĉ mezepokaj skolastikuloj, estis tute nesufiĉa por la postuloj de evoluinta scienco kaj tekniko.

Kaj kun plua evoluo de scienco kaj tekniko la eblecoj praktiki latinan lingvon daŭris ĉiam malpliiĝi same por la klasikaj formoj de latino kaj ankaŭ por formoj variigitaj kaj pliriĉigitaj per diversaj barbarismoj.

Novaj terminoj, enigataj en la latinan lingvon neniel asimiliĝis kun strukturo de la lingvo. Kombinaĵoj el latinaj elementoj — ekzemple «omnibus» — restas laŭesence tute kontraŭnaturaj el vidpunkto de klasika latina literaturo. Latina lingvo, kompletigita per barbarismoj (photographia, telephonus k. a.) kaj per vortoj derivitaj (ferrae viae ordines-vagonaroj, trajnoj, typoscriptorium — skrib-maŝino, militum tribunus — generalo, organum magneto electricum — elektromagneto), jam estas nek latino de Galeno, nek latino de mezepokaj scienculoj. Kaj samtempe, eĉ saturita per novaj formoj, necesaj por nuntempa vivo, la latina lingvo konservas ĉiujn malfacilaĵojn, proprajn al ĝia arkaika gramatiko, al ĝia morfologio kaj etimologio[4].

Celkonforme daŭras apliki la latinan lingvon ĝis nun nur la katolika eklezio en dekretoj de roma papo. Sed ankaŭ en tiuj ekleziaj dokumentoj tia apliko estas afero malfacila, speciale malfacila pro la disiĝo inter la «latino» kaj la bezonoj de la vivo.

La propono de Gonzague de Reynold, profesoro de franca literaturo en Berna universitato, membro de la Komisiono de kultura kooperado ĉe Ligo de Nacioj, kiu en sia raporto[5] al Ligo de Nacioj pledis por restarigo de latina lingvo — tutegale ĉu klasika, ĉu en ĝiaj mezepokaj formoj[6] en la rolo de mondo-lingvo — estas nek celkonforma, nek bone pripensita.

Latina lingvo en nuntempo kaj en ĝiaj nunaj formoj neniel povas esti konsiderata kiel io unueca laŭ ĝiaj formoj kaj laŭ senca signifo de tiuj formoj. Jam tiu fakto antaŭdifinas neeblecon uzi latinon por la scienco, kiu postulas antaŭ ĉio unuecigon de ideoj kaj de esprimoj.

Eĉ la «latina» medicina nomenklaturo en USSR, Germanio, Aŭstrio, Svislando, Hungario, Pollando, diferenciĝas laŭforme de la samfaka «latina» nomenklaturo en Usono, Anglio, Skandinavaj landoj, Hollando, kaj Suda Afriko. — Pro tio «fera sulfato kristaligita» en la unua grupo de landoj estas nomata «Ferrum sulfuricum oxydulatum» kaj en la alia «Sulfus ferrosus cristalisatus». D-ro E. Wüster por «senakva etilena alkoholo» donas eĉ sep diferencajn terminojn, el kiuj ĉiu en iu lando estas konsiderata kiel termino «latina».

Latina lingvo povas kaj devas esti eluzata kiel plej riĉa trezorujo, de terminoj kaj de vertoformoj (kiel ekzemple la vorto «omnibus» akceptiĝis de la modernaj lingvoj kun tute nova nuntempa senco), sed kiel pleneca lingva sistemo la latino ne taŭgas por la rolo de internacia lingvo de scienco kaj tekniko.

133. Provoj reformi la latinan lingvon

Malfacilaĵoj kaj absurdaĵoj, kiujn ni montris kaj kiuj rezultiĝis el provoj revivigi kaj pliriĉigi la latinan lingvon, ankoraŭ pli kreskis, kiam oni provis efektivigi plenan reformon de tiu arkaiĝinta lingvosistemo.

Estis multaj projektoj, celantaj plisimpligon de latina lingvo[7].

El plej fruaj projektoj ni mencias anoniman projekton publikigitan en 1732 en Leipzig[8]. Plivasta movado, celanta adaptigon de perfektigita latina lingvo al la nuno, komenciĝis en la j. 1890, kiam anglo Henderson komencis eldoni specialan ĵurnalon «Phoenix seu Nuntius latinus internationalis». La ĵurnalo ekzistis du jarojn kaj altiris iom da simpatiantoj. Sed poste la «simpatiantoj» malkonsentis en ideoj kaj kreis kelkajn reformajn projektojn de la latina lingvo kun celo tiamaniere «tutcerte» garantii kandidatigon de la «latino» reformita por la rolo de internacia komunikilo.

1331. Peano kaj la sistemo Interlingua

El ĉiuj projektoj de adapto de latina lingvo al modernaj bezonoj plej konsiderinda estas la projekto de konata itala matematikisto Giuseppe Peano (mortinta en 1932), kiu ellaboris sistemon de simpligita latina lingvo sen fleksioj («Latino sine flexione») kaj sen gramatiko. Vortaro de tiu sistemo konsistas preskaŭ tute e(nelegebla teksto) latinaj elementoj. Senca signifo de frazoj estas difinata laŭ la ordo de vortoj kaj vortelementoj.

En 1904 Peano publikigis komparan vortaron de internacia latina lingvo («Vocabulario de latino internationale comparato cum A. F. G. H. R. G. S.», Torino, 1904)[9]. Tiu vortaro plej efike pruvas, ke en ĉiuj eŭropaj lingvoj ekzistas sufiĉa nombro da identaj vortoj, devenantaj el latina lingvo kaj uzeblaj por restarigi ilon de internaciaj rilatoj, kies funkcion siatempe plenumis la latina lingvo.

Philosophia, logica, mathematica, geometria, respublica, moneta, calendario, algebra, cifra — ĉiuj ĉi vortoj penetris el klasika latina lingvo en la modernajn lingvojn.

Aliigoj de menciitaj vortoj en naciaj lingvoj okazas plejparte pro malsamoj gramatikaj reguloj kaj pro malsamaj reguloj de vortfarado, karakterizaj por diversaj lingvoj. Ĝuste tiakaŭze Peano konsideris gramatikon kiel neutilan kaj eĉ malutilan.

Peano proponis uzi la sistemon «Latino sine flexione», prenante necesajn vortojn en latina formo kaj ordigi ilin en frazo tiamaniere, ke la senco de la frazo estu komprenanta el frazeroj kaj el ilia reciproka rilato.

Ni citu jenan ekzemplon de Latino sine flexione:

«Si m, n est numero rationale positivo aut numero reale positivo, et si x es quantitate positivo minore de n, semper es:

(el monografio de Peano — «Relatione inter medio Arithmetico et Geometrico»).

Peano kaj kelkaj liaj adeptoj verkis en sistemo «Latino sine flexione» kelkajn sciencajn verkojn, precipe matematikajn[10].

Tiuj verkoj, plenaj per certa-grade internaciaj matematikaj terminoj, plenaj per internacie kompreneblaj matematikaj formuloj kaj simboloj, estas sendube kompreneblaj por ĉiuj specialistoj, kiuj scias «latinan» matematikan terminaron.

Sed la dirito rilatas nur al legado de tekstoj en «Latino sine flexione». Skribi kaj paroli laŭ tiu ĉi sistemo estas multe pli malfacile. Foresto de reguloj de vortfarado kaj de gramatiko, ampleksega vortaro, manko de iuj reguloj por la frazkonstruo, malsama ortografio — ĉio ĉi same kiel aliaj malfacilaĵoj, propraj al latina lingvo, kreas konsiderindajn barojn por plivasta apliko de la sistemo kaj por ĝia disvastiĝo.

Adaptado kaj prilaboro de klasika kaj mezepoka latino al modernaj bezonoj restas tasko do ĝis nun nesolvebla. Entute la utiligo de latina lingvo, eĉ laŭ principoj starigitaj de G. Peano, estas ege malfacila por moderna tekniko, bazita sur vaporo kaj elektro.

Foresto de ekzaktaj gramatikaj reguloj pri vortfarado donas al la sistemo de Peano ŝanĝeman, ne stabilan karakteron. Laŭ bontrovo de aŭtoro — por esprimi certan koncepton povas esti uzataj diversaj formoj. Konforme al tio kelkfoje la sama formo uziĝas por esprimi diversajn ideojn. La esenca signifo de apartaj terminoj ne estas sufiĉe precizigita eĉ en la vortaro de «Latino sine flexione». En scienc-teknikaj rilatoj tia «varieco» de terminoj estas tre maloportuna, ĉar ĝi esceptas eblecon krei koncernajn precizajn konceptojn.

Povas esti, ke ĝuste la menciita cirkonstanco estis la kaŭzo, kial aperis malmulte da literaturo pri tekniko en Latino sine flexione. Matematiko jam posedas sufiĉe unuigitan laŭ senco internacian terminaron, kaj verki pri problemoj matematikaj en sistemo de Peano estas relative facile. Malsame al tio la tekniko ne havas ankoraŭ tian unuecigitan internacian terminaron, kaj pro tio la teknikaj tekstoj en Latino sine flexione povas kaŭzi miskomprenojn kaj erarajn tradukojn.

En Italio ekzistas speciala societo por propagandi la sistemon «Latino sine flexione», nun nomatan «Interlingua». Apartaj membroj de tiu organizaĵo troviĝas ankaŭ en aliaj landoj (precipe en romanaj). La asocio eldonas revuon (de 1909 ĝis 1927 nomita «Discussiones» en Torino kaj post 1927 ĝis nun «Schola et Vita» en Milano). Adeptoj de Interlingua rekrutiĝas plejparte inter matematikistoj kaj astronomoj. Kelkaj verkoj en Interlingua estas publikigitaj en Polio en polaj astronomiaj kaj matematikaj revuoj[11].

Resume ni vidas, ke tridekjara sperto de provoj enkonduki sistemon de Interlingua en internaci-sciencajn rilatojn — ne kondukis al iu konsiderinda sukceso eĉ por tiu, eble plej racia kaj aŭtoritata, projekto de adapto de la latina lingvo al modernaj bezonoj.

Sed samtempe per laboro de Peano kaj de liaj adeptoj estis pruvita la fakto, ke eblas organizi internaciajn rilatojn por kelkaj sciencoj (unuavice por matematiko, astronomio) sen uzo de «naturaj» formoj de iu nacia lingvo, utiligante sole la jam ekzistantajn en diversaj lingvoj unuecigitajn scienc-teknikajn ideojn kaj terminojn.

Tia konstato, ke eblas organizi internaciajn scienc-teknikajn rilatojn ekster la formoj de iu nacia lingvo havas gravegan signifon. Kaj tiun fakton necesas aparte atenti ĉe analizo de laboroj kaj perspektivoj de internacia unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.


14. Neebleco akcepti iun „planecan“ sistemon de Internacia lingvo

Malsukcesoj de eksperimentoj kun «Interlingua», la sistemo de reformita kaj adaptita al nuntempo latino, substrekas neeblecon sukcese solvi en ekzistanta sistemo de nacie apartigitaj ŝtatoj la problemon pri ĝenerale akceptebla internacia lingvo. Interlingua prezentas el si plene ellaboritan sistemon de lingvo. Laŭ siaj elementoj ĝi estas tre facila por italoj, iom malpli — por francoj kaj aliaj romanaj popoloj, ankoraŭ, malpli — por angloj, multe pli malfacila ĝi estas por germanaj kaj slavaj popoloj kaj tute aŭ preskaŭ fremda ĝi estas por popoloj de proksima kaj ekstrema oriento. Do, objektive la sistemo de «Interlingua» ne estas «neŭtrala» rilate al diversaj nacioj.

Nacia politiko de kapitalismaj ŝtatoj celas trudi al aliaj popoloj uzon de sia «ŝtata» lingvo. Samtempe la esenco de kapitalisma sistemo igas dominantajn klasojn de ĉiu aparta popolo kontraŭstari al la samaj tendencoj de burĝaro alinacia.

Neebleco atingi ĝeneralan akcepton dum kapitalismo de iu nacia lingvo por rolo de internacia lingvo validas ankaŭ por ĉiu «artefarita» kaj «duonartefarita» projekto de internacia lingvo, ĉar tiaj projektoj, kreitaj de apartaj personoj aŭ korporacioj, neeviteble estas pli «akcepteblaj», pli «profitaj» por dominantaj klasoj de kelkaj landoj kaj malpli «akcepteblaj», malpli «profitaj» por dominantaj klasoj de aliaj landoj.

Ĵus menciita tezo antaŭdifinas praktikan neeblecon realigi ideon de Peano — adapti latinan lingvon al internaciaj rilatoj de kapitalisma socio.

Klare formulas neeblecon de akcepto de internacia lingvo dum kapitalismo filozofo de imperialisma epoko Wilhelm Wundt, kiu asertas en sia verko «Völkerpsychologie», ke (en kondiĉoj de neŝanĝebla laŭ vidpunkto de Wundt — kapitalisma sistemo) «nur reala vivanta lingvo povas iĝi mondolingvo kaj sekve ĝi povas efektiviĝi nur post starigo de mondimperio».

Sed la starigo de «mondimperio» estas neefektivigebla pro la kontradikcioj de la kapitalisma sistemo. Cetere, ankaŭ dum epoko de socialismo akcepto de iu nacia lingvo aŭ de iu artefarita lingva sistemo, simila al iu nacia lingvo kaj malsimila al aliaj naciaj lingvoj, kaŭzus preferon al interesoj de iuj nacioj kaj ignoradon al interesoj de aliaj.

La principo de interpopola egalrajto postulas ĉe starigo de ĝenerale akceptota internacia lingvo plenumon de Lenina tezo: «absolute neniajn privilegiojn al iu nacio aŭ lingvo» (Lenin—Verkaro, II-a rusa eldono vol. XVII, pĝ. 135).

Postulo de lingva egalrajteco en sfero de internacia uzado permesas starigi problemon pri internaciigo de iloj de internaciaj science-teknikaj rilatoj nur tiamaniere, ke interesoj de apartaj nacioj estu konsiderataj en plejeble egala grado.

  1. R. Descartes. „Œuvres Complètes“, Paris, 1897, édition Cerf., v. I, p. 76.
  2. V. Leibnitz, «Opera Omnia», Genève, 1768, v. VI, p. 267.
  3. C. Nodier «du language factice, appelé macaronique», Paris, 1834.
  4. v. L. Couturat et L. Leau «Histoire de la langue universelle», Paris, 1907, p. 515—540.
  5. v. «Bibliothèque Universelle et Revue de Genève», Genève, 1925, p. 604—632, 745—769.
  6. Dr. E. Wüster «Internationale Sprachnormung in der Technik» VDI, Berlin, 1931, p. 256.
  7. Le Hir «Langue auxiliaire universelle, letrée ou voulgaire, la langue latine seule pouvant convenir comme langue auxiliare universelle», Saint Pol de Léon, 1867, II éd., Paris, 1878.
    Ch. Andre «Le latin et le problème de la langue internationale», Paris, 1903.
  8. «Deutsche Acta Eruditorum — Der Geschichte der Gelehrten». Leipzig, 1732, vol. XV, № 169, p. 46—52 kaj en latina eldono «Actorum Eruditorum» Lipsiae, tomus X, 1734, p. 42—46. «Novum inveniendae Scripturae Oecumenicae Consilium».
  9. Dua eldono — «Vocabulario Commune ad linguas de Europa», Torino, 1909.
  10. Ni citas ĉi-sube liston de kelkaj el tiuj verkoj (du lastaj verkoj estas la solaj en tiu sistemo pri tekniko): G. Peano «Definitione de numeros irrationale secundo Euclide», «Operationes super Magnitudines» (apartaj represaĵoj el itala revuo «Rassegna»). A. Borio — «Progressione arithmetico de gradu superiore ad uno», Cuneo.
    E. Stamm — «Connexione inter operationes arithmetica et logica», Krakow, 1992.
    K. Panebianco — «Lege de Hayu et Lege de Symmetria», Cuneo 1992.
    A. Fanti — «PRincipios Elementario de Radiotelegraphia et Radiotelephonia», Washington, 1925.
    «Nomenclatura pro technologia de illuminatione et Normas photometricos», Washington, 1928.
  11. «Wiadomości Matematyczne», Warszawa, 1923, tom XXVII, ziszyt 1, 2. artikoloj de italoj Ugo Casina — «Calculo de approximatione» kaj Dr. Elisa Viglezio «Extractione graduale de radice quadrato» kaj ankaŭ «Rocznik Astronomiczny Obserwatorium Krakowskiego», Kraków, 1925, № 3.