Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro/Postparolo al la esperanta eldono de tiu studo

El Vikifontaro
Postparolo al la esperanta eldono de tiu studo

Tiu postparolo estas dediĉita speciale al la esperantistaj legantaj de la verko. Mi memoras, ke ankaŭ kelkaj jaroj kelkaj uloj el la sekto de sennaciistoj en ardo de politikaj atakoj profetis, ke E. Drezen nepre kreos sian propran lingvo-projekton, konkurontan kun esperanto. Ili ne kapablis prezenti al si, ke estas eble okupi sin pri teorio de internacia lingvo kaj tamen ne krei sian propran doktrinon, sian propran lingvo-sistemon. Ili ne rimarkis diferencon inter studoj pri historia evoluo kaj starigo de fantaziaj teorioj, historie ne bazitaj, ĉar ĝuste el teorioj de tiu speco estas la sennaciismo.

Eble ĝuste post apero de tiu verko tiuj uloj ree komencos sian provokan denuncadon. Mi volus, ke ankaŭ ol kredi al similaj denuncoj la esperantistoj atente tralegu tiun verkon kaj speciale ĝian postparolon.

Miopaj hometoj el «sennaciista sekto» neniel povas kompreni, ke pleja sindoneco al nia afero tute ne estas tiu, kiu kreskas el iu blinda «homaranismo», «sennaciismo» aŭ alia fantazie elpensita dogmaro; ĝi estas tiu sindonemo, kiu kreskas el plej profunda studo de la tuta faktaro, de la tuta historio, el ligo de «nia afero» kun la mondaj okazaĵoj, el dialektika analizo de la kaŭzoj kaj de eventualaj perspektivoj, el scipovo kompreni kaj apliki la grandan leĝon pri «unueco de kontraŭaĵoj kaj pri ilia dialektika disvolvo».

Antaŭ dudekkvin jaroj mi estis arda «esperantismano». Nun mi tia plu ne estas. Sed despli intime mi estas ligita al internacia lingvo, despli energie mi volas al ĝi servi sub formo de esperanto, historie kondiĉita kiel venkonto en la granda konkuro de artefaritaj lingvoprojektoj. Antaŭ dudek jaroj mi kredis al esperanto. Nun mi scias, ke la tuta ĉeno de historiaj momentoj garantias por ĝi venkon. Nun mi scias, ke nia esperanta laboro estas nepre necesa, nepre utila, historie antaŭdifinita de la tuta disvolvo de la homaro. Mi scias nun ankaŭ, ke plej bona metodo por konservi adeptojn de esperanto konsistas ne en tio, ke oni ilin daŭre entuziasmigu per fantaziaĵoj, sed en tio, ke oni instruu al ili la pasinton kaj la nunon, por ke ili mem sur scienca, sur nerifuteble logika bazo — tiru la necesajn konkludojn, komprenu, ke ne la homoj izolaj, ne la individuaj projektoj kaj faroj, sed la historia logiko antaŭdifinas finvenkon de lingvo internacia sub certa ĝia formo. Ankaŭ fantaziuloj, revemuloj povas esti utilaj kaj eĉ nun estas utilaj por la movado internacilingva. Sed difinite antaŭenŝovas la movadon ne la kredantoj, sed la sciantoj. Tial necesas, ke ni forĝu novan sciencon pri la «lingvo-konstrua tekniko», pri la historio de la mondolingvo, pri la teorio de tiu-ci lingvo. Kaj ju pli profunde ni posedos ĉi-tiun sciencon — despli fidelaj ni estos al esperanto. «Sen revolucia teorio ne eblas revolucia praktiko» ofte ripetidas Lenin. Tia estas ankaŭ nia respondo al la miopaj homoj, kiuj volas fieri per sia miopeco, per siaj fantaziaj elpensoj, per sia ne kapablo kompreni kaj apliki la dialektikon.

Potence kreskas en la tuta mondo provoj normigi la sciencteknikajn ideojn (konceptojn), unuojn, grandojn, terminojn, simbolojn. Unu el plej bonaj esperantologoj D-ro Inĝ. E. Wüster publikigis en 1931 germanlingve fundemantan verkon «Internacia lingvo-normigo en tekniko». Ĝi vokis konsiderindan reeĥon inter la teknikistoj de la tuta mondo. En 1932 mi estis metita en la pozicion, kiam ankaŭ mi devis aktive partopreni en la normigo de teknika lingvo de popoloj de USSR. El studoj sur tiu kampo iom post iom maturiĝis la ideo pri internacia scienc-teknika terminologia normo. El daŭraj rilatoj kun laborantoj sur tiu kampo, nenion sciantaj pri esperanto, ofte rilatantaj al ĝi moke — maturiĝis la formo, sub kiu mi decidis starigi la proponon pri tiu-ĉi kodo. La ideo pri kodo trovas aprobon relative facile, — ni do donu al la fakuloj, laborantaj en tiu kampo eblon partopreni en fiksado de elementoj de tiu kodo. Sed ĉe tiu fiksado, same kiel ĉe akcepto de esperanta alfabeto deper la Internacia komitato por malproksima telefonio (v. § 68 de la libro) — nepre montriĝos, ke sola eblo konsistas en akcepto de konvenciaj artefaritaj normoj kaj el tiuj normoj plej fidindaj, plej elprovitaj estas ja elementoj de esperanto. Certe povas okazi, ke la scienca terminologia kodo en kelkaj detaloj estos iom diferenca de la nuna esperanto; sed tia diferenco ja ankaŭ ekzistas inter la ĉiutaga kaj teknika lingvouzo ĉe ĉiuj nacioj; ĝi ekzistas ankaŭ ĉe esperanto. Kaj se ni kuraĝas enkonduki novaĵojn en la sciencan terminologion eĉ de la naciaj lingvoj, ni do devas havi la saman rajton rilate al la scienca terminaro de esperanto. Mi de estas profunde konvinkita, ke la elementoj de scienca teknika terminologia kodo, se nur ili estos akceptitaj per iu konsiderinda aŭtoritato, nepre eniros la esperantan praktikon.

Zamenhof siatempe revis, ke la sorton de la internacia lingvo decidos internacia aŭtoritata institucio, starigita de la registaroj. Internacia Normig-Asocio (ISA) unuigas naciajn normigkomitatojn de ĉiuj konsiderindaj landoj kaj estas fondita per interkonsento de la registaroj. Do, sub formo de IAS ni havas ĝuste tiun centron, kiu povus aŭtoritate solvi la problemon pri faciligo de internaciaj lingvaj rilatoj, pri starigo de internacia terminologia kodo, eĉ pri akcepto de kompleta sistemo de internacia lingvo.

Por tiri ISA-n kaj la naciajn normigkomitatojn al tiu laboro — montriĝis plej akceptebla kaj komprenebla (por ili) la propono ne pri internacia lingvo, sed pri starigo de internacia kodo. Taŭgeco de tiu propono estis fiksita per prezento de tiu raporto al la Terminologia Komisiono de Akademio de Sciencoj de USSR. Por montri la solan praktikan eblon antaŭenpuŝi la internacian terminaran unuecigon, kiu nerefuteble konsistas nur en akcepto de iu lingvo aŭ kodo — mi donis en la enkondukaj ĉapitroj mallongan historion kaj analizon pri ĉiuj provoj faciligi internacian komunikadon (klasifikaj sistemoj, pazigrafioj, simbolsistemoj k.t.p.). La 6-a ĉapitro de la raporto donas resumon kaj logikan konkludon. Aldone al tiu ĉapitro mi volas deklari jenon — speciale por esperantistaj legantoj. La amasa praktika uzado de esperanto nepre kaj konstante vastigos tiun homan bazon, kiu siatempe antaŭdifinos ĝeneralan akcepton de esperanto — en tiuj, eble modifitaj, formoj, kiujn donos al esperanto dum daŭranta kaj plivastiĝanta ĝia uzado la esperantistaro. Sed paralele kun tiu vastamasa uzado de la lingvo, nun povas veni nova stimulilo por akcepto de internacia lingvo kaj tiu stimulilo povas esti la internacia terminologia kodo, akceptota de la Internacia Asocio por Normigo. Necesas nur, ke de la komenco mem tiuj du vojoj havu komunajn elirpunktojn kaj antaŭfiksu komunan finan celon. Ju pli multe la esperantistoj partoprenos, ne nur en la amaso uzado de la lingvo, sed ankaŭ en prilaboro de koncernaj teoriaj problemoj, ju pli multaj fakuloj, teknikistoj (ankaŭ fakuloj pri lingvo-normigo en tekniko) fariĝos esperantistoj, despli certe la ambaŭ vojoj finkondukos al la sama resulto — al pliriĉigo de esperanto per mankantaj ankoraŭ science-teknikaj terminoj kaj al oficiala akcepto de esperanto kiel konvencia internacia lingva normo, perilo kaj komparilo por ĉiuj naciaj lingvoj.

El la nunaj scioj, el nuna sperto — tia estas la prognozo kiun oni povas starigi por la estonto. Ĉu ĝi praviĝos aŭ ne — estas alia demando. Tio dependas de tro multaj cirkonstancoj ne antaŭvideblaj. Eble realigon de tiu prognozo malhelpos la minacanta nova milito, starigonta ree por kelka tempo ne transireblajn barojn inter la nacioj. Eble ĝian realigon malhelpos inerteco de koncernaj normig-komitatoj kaj ne prepariteco de la esperantistoj por influi ĉi-komitatojn?

Sed ĉiuokaze se tiu provo malsukcesos nun — ĝi estos ripetata estonte. Kaj ĉar sole ĝi povas helpi al internacia terminologia normigo — do ĝi nepre devas iam sukcesi. Se tiu provo sukcesos nek nun, nek dum proksima estonto — ankaŭ tiam la esperantistoj estu certaj, ke ilia vojo estas la ĝusta. Daŭra kresko de esperantistaro kaj de esperanta uzo iam tamen kaŭzos, ke la problemo pri internacia lingvo estos pridiskutata de aŭtoritata internacia centro, ke iam esperanto estos akceptata kaj rekomendata. Kaj post tiu akcepto de esperanto venos bezono fikse normigi ĝian science-teknikan terminaron, kio jam estas farata rilate al la naciaj teknikaj lingvoj. Do, se la provo pri enkonduko de normigita internacia terminologia kodo ne helpos nun al pli rapida progreso de la esperanto-uzo, tiam estonte la kreskanta esperanto-uzo antaŭdifinos normigon de la internacia teknika terminaro sur bazo de esperanto. Ĉiuj do vojoj kondukas al Romo. Eksteraj faktoj povas prokrastigi difinitan akcepton de la internacia helpa lingvo, sed malhelpi tiun akcepton ili ne povas.

Jena estas mia deklaro por la esperantistaro.

Fine: dankon al iama kunlaboranto de D-ro inĝ. E. Wüster — k-do A. T. Samojlenko, kiu zorgis traduki ĉi-verkon ankoraŭ el rusa manuskripto.

Moskvo, 31.7.34.

E. Drezen

P. S. Intertempe okazis du jenaj konsiderindaj faktoj:

1. Tiu raporto estis aŭskultita kaj akceptita de la Komisiono por teknika terminologio de Sovetunia Akademio de sciencoj, kiu iniciatis teorian studon pri la eventuala strukturo de Internacia terminologia kodo.

2. Prezento de koncerna raporto al la konferenco de ISA, okazinta en Stockholm, kaŭzis, ke le 22.IX.34 la reprezentantoj de 19 naciaj normig-asocioj unuanime voĉdonis favore al ĝi kaj komisiis al Sovetunia Normig-komitato pluan laboron en tiu kampo.

Do ni agu

E. D.
4.XI.34.