Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro/Science-teknikaj klasifikoj kiel premiso por unuecigo de ideoj kaj terminoj

El Vikifontaro
3. Science-teknikaj klasifikoj kiel premiso por unuecigo de ideoj kaj terminoj


Nuntempe en ĉiuj landoj estas farataj laboroj, celantaj pliprecizigon de scienc-teknikaj ideoj, elekton de fiksaj por ili terminoj kaj ilian detalan difinon.

Tiuj laboroj havas gravan pozitivan valoron rilate al evoluigo de scienco kaj tekniko en koncernaj landoj kaj rilate al plialtigo de kvalito de scienc-teknika literaturo en koncernaj lingvoj.

Tiuj laboroj estos gravaj kaj utilaj ankaŭ por la tutmondaj scienco kaj tekniko, ĉar ili plifaciligas internacian uzadon kaj komprenadon de nacia scienc-teknika literaturo.

Por sukcesigo de terminara normigo unuavice necesas precize klasifiki la ideojn. La klasifiko de ideoj estas nepre necesa ĉe unuecigo de terminoj en unu lingvo. Forigo de tiaj lingvomankoj kiel sinonimoj, omonimoj kaj neĝusta kompreno de esprimoj povas sukcesi iagrade eĉ sen klasifiko de ideoj, sed tia laboro fakte restos nur paliativa solvo de la problemo, ne donos eblecon forigi plej gravajn mankojn de terminaro, kiuj enestas en senco de terminoj (ideoj), sed ne en ilia formo. Kiel ekzemplo povas servi la kompreno de terminoj: «konsistenco» («denseco» — proporcio de maso de solido al ĝia volumeno) kaj «specifa pezo» (proporcio de konsistenco de solido al konsistenco de akvo, t.e. abstrakta nombro). Paralela uzado de ambaŭ terminoj ofte rezultigas miskomprenojn. Forigi similan miskomprenon estos eble nur per forigo de unu el la terminoj, ekz. per forigo de «specifa pezo», samtempe eliginte, el fundamentaj scienc-teknikaj ideoj la ideon mem pri «specifa pezo». La tasko de klasifiko do estas selekti necesajn kaj ĝustajn ideojn el ĉiuj aliaj.

Por planece internacie unuecigi la komprenon de science-teknikaj terminoj, por internacie koordinite enkonduki internaciajn terminojn, similajn laŭ formo kaj laŭ iliaj elementoj, por efektivigi ĉi tion — necesas anticipa klasifiko de koncernaj science-teknikaj ideoj. Nur tiamaniere estas eble starigi certan sistemon de klasifikitaj ideoj kaj samtempe tiujn ideojn precize disapartigi.


31. Universalaj klasifikaj sistemoj

Klasifika metodo, kiel metodo de sistemigo de homaj scioj, ideoj kaj konceptoj, kiel metodo-plifaciliganta revuon kaj analizon de fenomenoj kaj objektoj, estis aplikata ankoraŭ antikvatempe. La neceso de klasifiko aperis en ĉiuj sciencoj tuj post unuaj provoj fari sistemigitan revuon de tiuj fenomenoj kaj objektoj, kiujn pritraktis koncerna branĉo de scienco.

Praktiko de klasifika metodo restis senŝanĝa kaj konsistis ĉiam en divido de ideoj en grupojn kaj subgrupojn laŭ kelkaj fikse starigitaj kriterioj.

Plej alloge estus starigi unu universalan klasifikon por ĉiuj ideoj, objektoj, agoj, kaj aranĝi tiamaniere ĉiujn homajn sciojn laŭ unu harmonia universala sistemo.

Provoj konstrui tiajn «universalajn klasifikojn» estis farataj ankoraŭ de Platono kaj Aristotelo en antikva tempo, kaj poste dum la lastaj jarcentoj de Fr. Bacon, D’Alambert, Ampere A. Cont k.a.

311. Universalaj klasifikaj nomenklaturoj

Plej multaj provoj solvi la problemon pri universala logika klasifiko estis farataj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Multaj tiutempaj scienculoj, reprezentantoj de venanta al potenco burĝaro, fundamentintoj de la plejmulto el la nuntempaj sciencoj, — aparte atentis la problemon de universala klasifiko. Tiu klasifiko — laŭ ilia imago — devis esti helpilo por organizi internaciajn rilatojn kaj unuavice por organizi la internaciajn sciencajn rilatojn.

3111. Descartes

René Descartes «unu el plej famaj reprezentantoj de dialektiko dum 17-a jarcento» (difino de Engels en «Anti-Düring») estis la unua, kiu en letero de la 20. 11. 1629 al abato Mersenne precize formulis la starigitan problemon: «necesas laŭmetode sistemigi ĉiujn konceptojn, ideojn simile al metode starigita laŭorda vico de nombroj. Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/23

Al la vortoj de Descartes pri ebleco klasifiki ĉiujn ideojn kaj pri konstruado de filozofia lingvo Leibnitz faris sekvantan noton:

«Kvankam ĉi tiu lingvo dependas de vera filozofio, tamen ĝi ne dependas de perfekteco de la filozofio. El tio sekvas, ke tia lingvo povas esti konstruita, se eĉ la filozofio ne estos perfekta. La lingvo evoluos paralele kun evoluo de homaj scioj». [1]

Tiu noto, farita de Leibnitz, estas precipe karakteriza per tio, ke ĝi starigas la tezon, ke neebleco starigi plenan science kontentigan klasifikon, ne signifas tamen, ke eĉ «ne plenaj» kaj «ne tute» perfektaj klasifikoj ne povas havi pozitivan valoron por unuecigo de konceptoj kaj por organizado de sciencaj rilatoj.

Tiun tezon ni entute estas pretaj akcepti — cetere, kun rezervo, ke neniam kaj neniel oni povas limigi la disvolvon de la «lingvo» nur per vojoj «evoluaj». Same kiel en scienco kaj en filozofio okazis kaj okazas «revolucioj», renversoj de antaŭe ekzistintaj konceptoj, same ankaŭ revolucioj, renversoj povas okazi en sciencaj klasifikoj kaj en konstruitaj sur ilia bazo, sciencaj nomenklaturoj (terminaroj).

Pluraj aŭtoroj, laborintaj pri la problemo de ĝeneralaj klasifikoj, ne penis tamen doni klasifikon tiel science perfektan, kian volis aranĝi Descartes kaj Leibnitz.

Tiuj aŭtoroj sukcesis doni pli aŭ malpli kompletajn por sia tempo sistemojn de klasifiko, kiuj, almenaŭ teorie, estis uzeblaj por esprimi diversajn «simplajn» kaj «malsimplajn» ideojn kaj eĉ por konstrui internacian «filozofian» lingvon de la scienco.

Angla pedagogo George Dalgarno [2], unua laŭtempe, donis kompletan sistemon de klasifiko por «ĉiuj» ideoj, kaj sur bazo de tiu klasifiko li kreis projekton de nova terminaro kaj nova lingvo.

Dalgarno dividis ĉiujn ideojn je 17 klasoj, signitaj per 17 literoj. La litero, sekvanta post la unua litero, karakterizis koncernan subklason de ideoj (duan ŝtupon de klasifiko), la tria litero karakterizis grupon de ideoj (trian ŝtupon de la klasifiko) k.t.p.

Simila aranĝo de la klasifiko kaj simila konstruo de klasifikaj nomenklaturoj estas karakteriza por ĉiuj projektoj de «filozofiaj» klasifikaj sistemoj [3].

Kiel ekzemplon ni citas eltiraĵon el la lasta tiaspeca projekto, prilaborita de E. Foster [4].

En ĉi projekto apartaj literoj kaj iliaj kombinaĵoj en sinsekva ordo signifas: Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/25

Neebleco konstrui tian klasifikon antaŭdifinas siavice neeblecon doni la sistemon de «universala», «filozofia» lingvo, bazita sur tiaspeca klasifiko.

Tamen kelkaj fakaj klasifikoj ne «absolutaj» kaj ne «sendisputeble ĝustaj» povas havi pozitivan valoron ĉe unuecigo de fakaj terminaroj.

32. Fakaj klasifikoj

Diverstempe diversaj personoj aŭ organizaĵoj prilaboris pli aŭ malpli detale fakajn klasifikojn de animaloj kaj kreskaĵoj. Ankaŭ por anatomio, kemio kaj kemiaj kombinaĵoj estis ellaboritaj se ne plenaj — do almenaŭ partaj klasifiksistemoj. Ĉi tiuj klasifikoj apartenas al tiel nomataj natursciencoj (v. § 34).

Kiel fakaj klasifikoj povas esti konsiderataj ankaŭ diversaj sistemoj de laŭgrupa ordigo kaj simboligo por krudmaterialoj, instrumentoj fabrikaĵoj, maŝinpartoj kaj mekanismoj en industrio, en apartaj uzinoj kaj entreprenoj.

Sed la klasifikoj en natursciencoj havas internacian karakteron; kaj la aplikado de apartaj fakaj teknikaj klasifikoj estas ordinare limigita per unu nacio, lando aŭ eĉ unusola entrepreno.

33. „Science-naturaj“ kaj „artefaritaj“ klasifikoj

Konforme al malsama karaktero de natur-sciencaj kaj industriaj klasifikoj [5] oni kelkfoje provas dividi la klasifik-sistemojn mem je «naturaj» kaj «artefaritaj».

La aŭtoroj, kiuj dividas la klasifik-sistemojn laŭ menciite kriterio, argumentas per tio, ke «naturaj» klasifikoj estas konstruataj «pro objektiva celo distribui la objektojn kaj ideojn laŭ ĉefaj (esencaj) kriterioj kaj atributoj» kaj la klasifikoj «artefaritaj» havas celojn praktikajn (oportuneco de komuniko de esplorrezultoj); tial do la «praktikaj klasifikoj» povas malatenti la problemon pri ĉefaj kriterioj kaj atributoj.

Similaj provoj klasifiki la klasifiksistemojn mem estas abstrakte skemecaj. Sendube, ankaŭ ĝis nun forestas iuj absolute sendisputaj «sciencaj» klasifikoj (eĉ en natursciencoj), kiuj ne estus korektigeblaj aŭ kompletigeblaj ĉe plua evoluo de la scienco. Sed same, sendube, ĉiu klasifiksistemo tuj post sia starigo metas antaŭ si ne iujn «objektivajn celojn», sed celojn tute praktikajn — asimili iun fakon, akceli pluan asimilon de la scienco. Tiu konsidero rilatas same al klasifiko en natursciencoj kaj same al klasifiko de objektoj kaj procedoj en industrio.

Ankaŭ la modernaj klasifikoj de zoologio kaj botaniko ĝis nun ne solvis kelkajn problemojn, interalie la problemon pri tio, kiajn klasifikajn kriteriojn necesas konsideri plu aŭ malpli «esencaj». Tiu fakto ne malhelpas, ke la nuntempa botanika klasifiko estas senkompare pli perfekta kaj science pli preciza ol primitiva klasifiko de kreskaĵoj, donita de Theofrasto (371-286 j. antaŭ nia erao), kiu dividis ĉiujn kreskaĵon laŭ klasoj: arboj, arbustoj, plurjaraj kreskaĵoj kaj herboj. Theofrasto allasis en ĉiu klaso ekzistadon de nur du grupoj: «nekulturitaj» kaj «kulturitaj» kerskaĵoj. La klasifiko de Theofrasto estas laŭ esence praktika poraplika klasifiko, bazita sur tiama nivelo de homaj bezonoj.

Theofrasto eĉ la «plurjarajn nekulturitajn» kreskaĵojn klasifikis laŭ ilia rilato al la homo, ĉu ili pikas, aŭ ne (ĉu ili havas dornojn aŭ ne).

La saman nur-aplikan karakteron havas la zoologia klasifiko de Dalgarno (v. § 3113), kiu starigis sekvantajn kriteriojn por la klasifiko: viva estaĵo — besto — kvarpiedulo. Sekvante la kriterion «kvarpieda» en la saman klasifikgrupon trafas la ĉevalo kaj krokodilo. Niaj konoj en zoologio nun pli kreskis kaj ni uzas nun ĉe klasifiko de bestoj — science multe pli ĝustan kriterion de «mambesto».

Sed la praktikaj klasifikaj sistemoj ne pretendas je «absoluta scienca precizeco». Ili estas ŝanĝataj konforme al la nove aperantaj bezonoj, kiuj dependas siavice de la nivelo de konoj kaj de ekzistantaj ebloj.

Ĉiu scienco kaj ĉiu sfero de organizita homa influo al naturo antaŭdifinas ian klasifikon de objektoj kaj ideoj. Se tiu klasifiko eĉ ne ĉiam estas klare videbla, do tiam ĝi estas en iu kaŝformo; se ĝi ne estas formulita kiel klasifiksistemo, do tiam praktike ĝi tamen ekzistas. Praktike tia klasifiko ĉiam ekzistis ankaŭ en la sfero de industria agado de la homo; kaj ĝi ĉiam konstruiĝis konforme al la ekzistantaj bezonoj kaj al la ekzistanta nivelo de la tekniko. Tiel, dum la epoko de metiista produktado bazo por industria klasifiko estis la materialoj, prilaborataj de metiistoj — ligno, ŝtono, fero. Dum epoko de starigo de manufaktura industrio la klasifiko laŭ materialoj ne estis forĵetita, sed krome aldoniĝis klasifiko laŭ karaktero de produktado kaj laŭ laborprocedoj (operacioj). Kaj dum la epoko de moderne peza kaj malpeza industrio krom menciitaj kriterioj aldoniĝas ankaŭ klasifiko laŭ laborlokoj kaj laŭ staboj.

Dum estonta evoluo de la tekniko certe estos prilaborataj ankoraŭ pli kompletaj, pri perfektaj kaj science pli fundamentaj sistemoj de klasifiko, ol la nun ekzistantaj kaj nun uzataj.

Pro ĉio supredirita ni malakceptas la principon de divido de klasifik-sistemoj je «naturaj» (sciencaj) kaj «artefaritaj» »praktikaj) kaj postulas, ke ĉiu klasifiko respondu al certaj «praktikaj» bezonoj kaj al

nivelo de moderna scienco.
34. La klasifiko kaj la nomenklaturo

Solvo de problemo de klasifiko kaj de precizigo de nomenklaturoj estas malfacila tasko eĉ se oni limigas tiun klasifikon nur per iu parta fako. Kaj tiuj malfacilaĵoj kreskas paralele kun evoluo de homaj scioj, paralele kun plikomplikiĝo de la sciencoj.

341. Klasifiko kaj nomenklaturo en kemio
3411. La originfontoj de la kemia nomenklaturo

Por montri tiujn malfacilaĵojn ni citas skize la historion pri evoluo de la kemia nomenklaturo. La antikvuloj nomis diversajn materiajn substancojn kaj ŝtofojn aŭ laŭ loko de ilia trovo, aŭ donadis al ili tute okazajn nomojn. Alkemiistoj de mezepoko nomis kelkajn substancojn per malnovaj (latinaj) nomoj. Por nomi aliajn substancojn ili kreis novajn «latinidajn» nomojn, kvazaŭ precipe karakterizajn por tiuj aŭ aliaj ecoj de la substanco. Jam tiam estis farataj provoj sistemigi la kemian nomenklaturon, sed tiuj provoj havis ĉiam trajtojn de troa subjektiveco kaj restis sensukcesaj.

La sama substanco estis ofte nomata per kelkaj nomoj. Ekzemple, sal-amoniako estis nomata: anima sensibilis, cancer, aquila, lapis aquilinis, lapis angeli conjugentis. Diversaj laŭ sia naturo substancoj, havantaj iun komunan econ, ekzemple vaporiĝemon, ricevadis analogiajn nomojn, ekzemple: hidrargo — mercurius communis, alkoholo — mercurius vegetabilis.

Jam pliposte aperis kelkaj komunaj nomoj iom plisimpligantaj la «latinidan» kemian nomenklaturon de tiu epoko. Tiaj nomoj estis: «al — por solveblaj en akvo substancoj, acida kaj alcalina — por diversaj laŭ gusto substancoj, fixa kaj volatilia — por karaktezi vaporiĝemon k. t. p.

La problemo pri ordigo de kemia nomenklaturo ne povis esti solvita ĝis starigo de science-bazita klasifiko de kemiaj elementoj kaj kombinaĵoj.

Nur en la mezo de XVIII jarcento, kiam vastiĝis la scioj pri kemiaj elementoj kaj pri apartaj kombinaĵoj, la problemo estis starigita pli reale.

La unuaj provoj, kiuj celis ordigi aplikadon de latinida terminaro, estis malsukcesaj. Tiel sveda kemiisto Bergman proponis en sia projekto de kemia nomenklaturo (1770 j.) nomi kaustikajn alkalojn — alkali vegetabile fixum purum (KON), alkali volatile purum (amoniakakvo), alkali fossile fixum purum (NaOH).

3412. Klasifiko kaj nomenklaturo en neorganika kemio

Nekontentiga stato pri latinida kemia nomenklaturo, bazita kaj limigita per tradicioj de pasinto, kondukis al tio, ke aperis tendencoj konstrui novajn nomenklaturajn sistemojn sur bazo de nacia, na latina lingvo.

En 1772 j. en «Journal de Phisique» estus publikigita de Giton de Morveau projekto de kemia nomenklaturo en franca lingvo. De Morveau estis la unua, kiu dividis la substancojn je acidoj, bazoj kaj saloj.

Tiu divido restis ĝis nun.

Laboroj de de-Morveau igis famon Lavoisier organizi ĉe franca Akademio specialan komisionon por ellabori novan francan kemian nomenklaturon.

En la nomenklatura projekto de tiu komisiono estis donitaj specifaj finaĵoj: por acidoj kun diversa enhavo de oksigeno — ique, eux; por saloj de acidoj depende de la grado de ilia oksidiĝo -ate, -ite (sulfato, sulfito) k. t. p.

Ĉi tiun kemia nomenklaturo baldaŭ penetris en aliajn landojn, estis asimilita per aliaj lingvoj kaj plejparte restis senŝanĝa ĝis nun [6].

En 1811 Bercelius, subtenante kaj pliprofundigante principojn de la klasifiko, starigitajn de liaj antaŭuloj, tamen pledis kontraŭ la «nacia» nomenklaturo kaj por konservo de nomenklaturo «latinida».

Sian postulon Bercelius bazis sur tio, ke la kemio bezonas «normalan» nomenklaturon, sendependan de iu aparta nacia lingvo [7].

La proponoj de Bercelius faris bonan servon ne nur por konstruo de internacia kemia nomenklaturo, sed ankaŭ por ploordigo de simboloj, uzataj en kemiaj formuloj kaj por ilia internacia unuecigo. (v. § 42).

3413. Klasifike kaj nomenklature en organika kemio

Necesas tamen konstati, ke la problemo pri ordigo de kemia nomenklaturo ankoraŭ ĝis nun ne estas solvita kontentige. Ĝis nun validas konstato de franca kemiisto J.B.A. Dumas en la libro «Leçons sur la philosophie chimique» (Paris, 1837): «la kemia nomenklaturo ne harmonias plu kun la scienco (kemio) kaj necesas insiste rekomendi ĝin lerni kiel lingvon, ne kiel sistemon».

La nomenklaturo de neorganika kemio estas sistemigita pli komplete kaj pli kontentige, ol tiu de organikaj kombinaĵoj. En la j. 1889 la problemo pri reformo de spontanee kreskinta nomenklaturo de organikaj kombinaĵoj estis starigita de francaj kemiistoj ĉe internacia kongreso de kemiistoj.

La sekvanta kongreso de kemiistoj en 1892 j. en Ĝenevo akceptis laŭ raporto de aparta komisiono kelkajn tezojn, kiuj devis ebligi starigon de sistemigitaj nomaroj (el elementoj de antaŭaj terminaroj kaj ankaŭ el novaj greko-latinaj elementoj) por ĉiuj organikaj kombinaĵoj, depende de la elementoj enirantaj en kombinaĵojn kaj depende de strukturo de tiuj kombinaĵoj (kemiaj formuloj). Samtempe la ĝeneva kongreso rifuzis ordigi nomenklaturojn por kombinaĵoj, kies strukturo ne estis ankoraŭ esplorita kaj fiksita.

Ĝenerale la kongreso rekomendis: 1. starigi por ĉiu organika kombinaĵo paralele kun la jam uzata nomenklaturo oficialan nomon, kiu ebligus ĝin facile trovi certaloke en tabeloj kaj vortaroj kaj 2. ke la aŭtoroj en siaj verkoj post la kombinaĵ-nomoj, uzataj de ili, aldonu en krampoj la novajn oficialajn nomojn.

342. Ĝenerala karakterizo de nomenklaturoj, konstruitaj sur klasifika bazo

En historio de ellaboro de kemia nomenklaturo jenaj momentoj estas aparte karakterizaj:

1. Prilaboron kaj pliprecizigon de scienc-teknika nomenklaturo, kiel regulo, antaŭeniras prilaboro de kelkaj klasifikoj pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli kontentigaj.

2. Ju pli kompletaj estas la scioj en koncerna fako, des pli perfekta estas la klasifiko kaj des pli kontentiga povas iĝi la nomenklaturo, bazita sur tiu klasifiko.

3. Ĉar ne estas eble doni absolute idealan klasifikon, ankaŭ ne estas eble krei idealan terminaron (nomenklaturon).

4. Kontentigaj, akorditaj laŭ senco-signifo kaj formo, science-teknikaj nomenklaturoj, ne povas esti konstruitaj sen ŝango de antaŭaj, eĉ internacie aplikataj, eĉ «latinidaj», nomenklaturoj.

5. Scienc-teknikaj nomenklaturoj karakterizas nomojn de certaj klasoj, specoj kaj grupoj per certaj prefiksoj kaj finaĵoj, laŭeble prenante ilin el antaŭe ekzistinta «latinida» terminaro.

6. En solvo de problemo pri fakaj scienc-teknikaj terminaroj estas ege interesitaj ĉiuj fakuloj; kaj tial ekzakta solvo de terminara problemo havas ĉiujn ŝancojn por internacia disvastiĝo.

343. Klasifikoj kaj terminaroj en aliaj fakoj

La supre cititaj tezoj rezultas ankaŭ el sperto, rilatanta ellaboron de alifakaj klasifikoj, unuavice en zoologio kaj botaniko.

Tiel, ekzemple, en la latina nomenklaturo de animaloj, kiun komencis sistemigi Carl Linné (1707-1778) kaj poste Georgo Cuvier (1769-1832), nomoj de ordoj, familioj kaj specoj estas karakterizataj per koncernaj laŭeble samaj finaĵoj. Ekzemple la nomoj de ĉiuj ordoj de insektoj havas karakterizan latinidan finaĵon — ptera (Coleoptera — koleopteroj, Hymenoptera — himenopteroj, Lepidoptera — lepidopteroj); la nomoj de ĉiuj familioj de ĉiuj ordoj de insektoj ricevas la finaĵon — idae (Cicindelidae — cicindeloidoj, Carabicidae — karaboidoj, Dytiscidae — ditiskoidoj). Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/31 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/32

  1. «Opusculles et fragments de Leibnitz», ed. Couturat, Paris 1903, p. 27 — 28.
  2. Dalgarno «Ars Signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica qu (qua) poterunt nomines diversissimorum idiomatum etc…». London, 1661.
  3. Vidu la liston de koncernaj verkoj kaj projektoj en verko de P. Stojan. «Bibliografio de internacia lingvo». Genève, 1929, p. 45 — 54.
  4. E. P. Foster — «Ro-Latin-English Vocabularium», Waverly (USA), 1931.
  5. V. la artikolon de E. Radlow — «La Klasifiko» en la ruslingva enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron, v. XV, pĝ. 298.
  6. Berhelot. «La revolution chemique», 1890, ch. XIII.
  7. «Journal de Phisique», v. LXXIII, p. 253—286.