Pro kio?/I

El Vikifontaro

"Rabmurdo, nenia postsigno, tuj sendu kapablan oficiston - urbestro."

Sekve de ĉi tiu telegramo, direktita al la ĉefpolicejo en Berlin, kriminalkomisaro von Merten kun kriminalpolicano Kruse estis sendata al la urbeto Altburg, el kiu venis la telegramo. Ili tuj forvojaĝis kaj iom post la tria horo posttagmeze alvenis en Altburg. Tie ili iris al la urbestro, kiu en tiaj malgrandaj lokoj estas ankaŭ la ĉefo de la polico.

"Ni trovas nin antaŭ mistera afero", diris la urbestro, akceptante la du oficistojn. Li estis afabla, maljuna sinjoro, sed la murdafero evidente estis tute konfuzinta Iin. "En sako oni trovis la kadavron de juna, bela sinjorino; de la krimulo ne ekzistas, kiel mi jam telegrafis, ia postsigno, eĉ ne la plej malgranda. Vi havos tre malfacilan taskon, sinjoroj!"

"Kie oni trovis la kadavron?" von Merten demandis.

"En arbaro, proksimume unu horon de ĉi tie. La distriktjuĝisto antaŭ ne longe revenis de tie, kaj li telegrafis ankaŭ al la prokuroraro. Sed la prokuroro verŝajne venos nur morgaŭ, alie li jam estus ĉi tie."

"Kiam oni trovis la kadavron?"

"Hodiaŭ matene ĉirkaŭ la sepa."

"Kiu trovis ĝin?"

"Arbaristo Jansen, aŭ pli vere lia hundo, kiu kondukis lin al la loko de l' trovo."

„Ĉu la kadavro ankoraŭ estis freŝa?“

„Tute freŝa. Doktoro Osten opinias, ke la krimo povas esti farita nur en la pasinta nokto. Tiel bela, juna sinjorino! Vere, estas tre domaĝe!“

„Ĉu vi kiel eble plej baldaŭ povas havigi al ni veturilon, por ke ni povu veturi al la loko de l’ trovo? Ĉu la kadavro ankoraŭ kuŝas tie?“

„Certe ĝi ankoraŭ estas tie. Mi relasis tie policiston, kaj ankaŭ la ĝendarmo verŝajne ankoraŭ estas tie. Ĉu mi telefonu al ekspedisto Solm pro veturilo?“

„Mi petas.“

La urbestro iris al la telefono kaj tre baldaŭ revenis, sciigante, ke la veturilo venos post kvarona horo.

„Vi do akompanos nin, sinjoro urbestro?“

„Se estas necese, jes.“

„Ne estas nepre necese, sed estus dezirinde, ĉar supozeble pri kelkaj punktoj mi devos peti informojn.“

„Nu, bone, mi kuniros.“

La veturilo alvenis, kaj ili veturis tra la malglataj stratetoj de la urbeto, post laŭlonge sur ŝoseo, kiu unue kondukis tra kampoj kaj herbejoj, poste tra arbaro. Poste ili flankeniĝis en arbarvojon. Fine, kiam ili ĉi tiun estis laŭveturintaj proksimume kvaronan horon, ili forlasis la veturilon kaj laŭiris piedvojeton. En densejo kuŝis la sako enhavanta la kadavron, gardata de la policisto. La ĝendarmo estis irinta hejmen, por skribi sian raporton kaj poste reveni.

Merten singardeme fortiris la sakon de la tute nuda kadavro, kiun li atente rigardis.

„Nu, ĉu vi vidas ion rimarkindan sur ĝi?“ demandis la urbestro, al kiu la afero ŝajne daŭris tro longe.

„La murditino apartenis al la unuaj klasoj de la societo, estis vidvino, havis bonan porvivon, lastatempe restadis aŭ almenaŭ antaŭ mallonga tempo estis en Sudeŭropo, laŭŝajne estas anglino kaj tre multe okupis sin pri verkistaj laboroj.“

„Ĉu ĉion tion vi povas vidi el la kadavro?“

„Eĉ tre klare. Vidu la bone flegitajn manojn kaj piedojn. Bone flegitajn manojn oni trovas tre ofte, sed zorgeman flegadon de la piedungoj nur en la pli altaj rondoj de la societo, jam pro tio, ke ĝi ĉiam devas esti farata de alia persono. Kaj jen, vidu!“ Li kaptlevis delikatan, nigran fibreton, kiu elstaris inter la dua kaj tria piedfingro de la maldekstra piedo, apenaŭ rimarkeble. „Kio estas tio?“

„Peceto da fadeno“, diris la urbestro, post kiam li atente estis rigardinta ĝin.

„Tute prave. Kaj el kia ŝtofo?“

„Tion mi ne scias.“

„El silko.“ Merten tiris grandigan vitron el la poŝo kaj donis ĝin al la urbestro. „Ŝi do surhavis silkajn ŝtrumpojn, plia signo de ŝia klaso. Kaj nun rigardu la piedon entute, kion ĝi rimarkigas?“

„Al mi nenion, mi senkaŝe devas konfesi.“

„Escepte de la plando, ĝi nenie havas eĉ nur malgrandan malmoliĝon de la haŭto. Do la sinjorino ĉiam surhavis precize adaptitajn ŝuojn. Laŭ tio ŝi ne aĉetis siajn ŝuojn en magazeno, sed farigis ilin laŭ mezuro. Tio estas multe pli kosta, do parolas por tio, ke ŝi havis bonajn enspezojn, same kiel la silkaj ŝtrumpoj.“

„Tio estas ĝusta. Sed plie: kial ŝi estas anglino?“

„Tion mi ankoraŭ ne certe asertas, sed estas verŝajne. Rigardu ankoraŭfoje la piedon, piedoj estas tre instruaj. La plando estas plata. Tio ne povus esti, se ŝi, kiel la plej multaj sinjorinoj, estus portinta ŝuojn kun altaj kalkanumoj, por ŝajnigi la piedojn pli malgrandaj. La kutimiĝo al altkalkanumaj ŝuoj sekvigas kurbiĝon de la piedoj tiamaniere, ke la antaŭa parto pli malsupreniĝas, kiel okazas plej multe ĉe la ĥinoj. De tio sin montras ĉi tie nenia signo. Sed plej multe la anglinoj emancipis sin de tiu stulta modo. Ankaŭ la abunda, hele-blonda hararo kaj la delikata vizaĝkoloro de la mortigitino plej ofte estas troveblaj ĉe la anglinoj. Sed plie: la vizaĝo kaj kolo de ĉi tiu sinjorino estas iom bruniĝintaj, dum la manoj estas tute blankaj. Se la malforta bruniĝo devenus de la suno en nia regiono, ĝi jam de longe estus malaperinta, ĉar ni nun estas en Marto. Do ŝi vivis en la sudo, verŝajne en Italujo aŭ en la Riviero. Se ŝi estus restadinta sub la tropika suno, la bruniĝo estus pli forta.“

„Ankaŭ tio nun estas klara al mi.“

„Nun rigardu la manojn. Jen, sur la ringofingro de la dekstra mano ĉirkaŭiĝas du egalaj, iom pli helaj strioj; tiu al la mano estas iom malklara, tiu al la fingropinto pli klara. La sinjorino do surhavis du edzecajn ringojn, antaŭe la propran, bone adaptitan, kaj post ĝi tiun de sia mortinta edzo. Ĉi tiu ringo kompreneble estis pli granda; pro tio ĝi ŝoviĝis sur la fingro kaj postlasis malpli klarajn postsignojn. Do ŝi estis vidvino.“

„Kaj la okupo pri verkistaj laboroj?“

„Ĝi estas pruvata per la tre malforta malmoliĝo de la haŭto flanke sur la meza fingro de la dekstra mano, tie, kie ĉe la skribado oni premas la plumingon kontraŭ la fingro. Nun la sako. Kiel vi vidas, ĝi estas signita B. K. Ĉu en la proksimeco de ĉi tie ekzistas bienposedanto kun tiu nomo?“

„Laŭ mia scio, ne. La murdisto eble kunportis la sakon.“

„La sako verŝajne estas el la bieno Karlshof“, diris la policisto, kiu atente estis aŭskultinta.

„Ĉu tia bieno estas proksime de ĉi tie?“

„Ho, ke mi ne pensis pri ĝi! Kompreneble. La kampoj antaŭ la arbaro apartenas al ĝi“, respondis la urbestro, montrante orienten.

„En tiu direkto, laŭ mia opinio, ankaŭ la fervojo preteriras?“ von Merten demandis.

„Jes, sed ĝi estas ankoraŭ duonan horon pli malproksima, aŭ minimume kvaronan horon.“

„Verŝajne estas nur kvarona horo. Ne povas esti, ke la murdisto nur ĉi tie premegis la kadavron en la sakon, por tio ĝi jam estus estinta tro rigida. La artikoj ankoraŭ fleksiĝis, kiam li faris tion. Verŝajne nur post ekvido de la sakoj, kiujn oni dum la nokto lasis sur la kampo, li ekpensis agi tiel. Ankaŭ la difekto de la haŭto sur la maldekstra vango estas klarigebla nur per tio, ke la kadavro tuj post la murdo estis ĵetata el la kupeo. Ĉu tie estas fervojo digo?“

„Tiukaze la sango ne plu estus eliĝinta. Sed ĉi tie estas iom da sekiĝinta sango sur la vango. Krome ankaŭ la sako sur la interna flanko devus montri sangmakulon, kaj tio ne estas.“

„Sed kial ne estas haŭtodifektoj sur la manoj?“

„Ĉar la sinjorino surhavis gantojn kaj ĉar la falego ne estis tiel forta, por krevigi ilin. Sed nun ni volas serĉi postsignon, antaŭ ol noktiĝos.“

Merten iris tra la arbaro al ties rando, por poste kune kun Kruse esplori ĉi tiun. Sur la tero, malsekigita per degelinta neĝo, ankaŭ pli malnovaj piedsignoj ankoraŭ klare markiĝis. Subite von Merten ekhaltis. „Jen la piedsigno de la murdisto“, li diris.

„El kio vi vidas tion?“ la sekvinta urbestro demandis.

„El la profundeco de la enpremo. Tiu, de kiu devenas ĉi tiu piedsigno, portis pezan ŝarĝon. Tamen ne estis arbaristo aŭ kamplaboristo, sed viro el la bona societo. La enpremo klare montras elegantan ŝuaĵon.“

Merten klinis sin teren, por precize mezuri kaj skizi la enpremojn; poste li laŭiris ĉi tiujn malantaŭen trans la kampon.

„Ĉi tie la murdisto senvestigis la kadavron kaj metis ĝin en la sakon“, li diris, alveninte en loko, kie ankoraŭ kuŝis pluraj, parte plenigitaj, parte malplenaj sakoj kaj kie la tero estis forte trafosita. „Serĉu ĉi tie plej detale, Kruse, ĉu vi trovos ion. Dumtempe mi plue laŭiros la piedsignon.“

Ĝi kondukis, kiel li estis supozinta, al la fervoja digo. Tamen ĝi ne finiĝis tie, sed laŭiris apud la digo. La murdisto evidente estis veninta de la proksima stacio, de Altburg. Ĝis tie li, post kiam li estis ĵetinta la kadavron el la vagono, ankoraŭ estis veturinta. En Altburg li estis forlasinta la vagonaron kaj poste reirinta.

„Kiom distance estas de ĉi tie ĝis la stacio Altburg?“ Merten demandis la urbestron.

„Apenaŭ dek minutojn. La stacio bedaŭrinde estas tre malproksime de la urbo, pli ol duonan horon.“

„Ĉi tie li rapide kuris“, Merten daŭrigis, ne atentante la plendon de la urbestro.

„El kio vi vidas tion?“

„La enpremoj de la piedfingroj estas multe pli profundaj ol tiuj de la kalkanoj. Lia rapido cetere estas tre facile klarigebla: li devis timi, ke fervoja gardisto, kontrolanta la relvojon, aŭ iu alia rimarkus la kadavron, kvankam la loko, kie li elĵetis ĝin, estis tre bone elektita. La malaltaj pinglarbetaĵoj, kiuj certe estas plantitaj por ŝirmi la relvojon kontraŭ terŝoviĝoj aŭ neĝolovadoj, devis sufiĉe kaŝi la korpon. Ni devos fari niajn esplorojn ankaŭ en la stacio, sed nun ni volas ankoraŭ uzi la malaperantan taglumon, por laŭiri la piedsignon al la alia flanko.“

Ili reiris al la loko, kie Kruse ankoraŭ fervore serĉis. Ne interrompante lin eĉ nur per unu demando, Merten poste sekvis la piedsignon de la murdisto, facile ekkoneblan sur la malseketa kampo.

Ĝi kondukis rekte al la densaĵo, en kiu la kadavro estis trovita. De tie ĝi ne plu estis ekkonebla, post kiam pluraj homoj, certe ankaŭ scivolemuloj, al kiuj la arbaristo rakontis pri sia trovaĵo, estis irintaj tie. Merten pro tio encirkligis la lokon. Li ĉirkaŭiris ĝin en distanco de unue proksimume dudek, poste de duoble tiom da paŝoj, kun speciala atento observante la flankon for de la fervojo, kaj efektive sur ĝi li retrovis la jam konatajn pied-enpremojn. Li tuj konstatis ilin per komparo kun la farita skizo. Nun li plue laŭiris la piedsignon. Ĝi kondukis en akuta angulo al la ŝoseo, sur kiu ili antaŭe estis veturintaj. Ĉi tie, sur la malmola kaj multe pli suririta vojo, ne plu estis eble, daŭrigi la laŭiradon de la piedsignoj, des malpli, ĉar la nokta mallumo jam komenciĝis.

„Nun ankoraŭ la loko, en kiu la kadavro estis elĵetata, devas esti precize esplorata.“

„Sed estas jame tro malluma, sinjoro kriminalkomisaro.“

„Por tio mi havas mian lanternon.“ Alveninte en la loko de la fervoja digo, kie la piedsigno de la murdisto deflankiĝis de ĝi, von Merten eklumigis sian lanternon kaj komencis plej precize efektivigitan esploron. Rompe difektitaj branĉoj signis la lokon de la surfalo. Sur unu el ili pendis malgranda strio de flave-griza ŝtofo, kiun Merten metis en sian leterujon. Same tien li metis pecon da papero, kiu kuŝis malproksime inter altaj herboj kaj sur unu flanko montris

jenan surpreson:

Te

Fakt

p

Sinjorino A

Granda Hotelo


Senpere sub kaj post tiuj vortoj la papero estis forŝirita. Sur la alia flanko troviĝis krajone skribita noto: „T. 11. 40, L. 5. 29.“

Tio estis ĉio; iu alia objekto malgraŭ plej zorgema esploro ne estis trovata.

„Ĉu vi opinias, ke tio iel estas valora?“ la urbestro demandis kun seniluziigita mieno.

„Certe. La papereto ĝuste estas eksterordinare grava por la trovo de la murdisto, kaj verŝajne ankaŭ la peceto da ŝtofo, kiu sendube devenas de la vestaĵo de la murditino; por vi eble ne“, von Merten ridetante respondis. „Kion mi konkludas el la trovaĵoj, vi vidos hodiaŭ vespere. Nun al la stacio.“ —

La fervoja asistanto, kiu la pasintan nokton deĵoris, estis revenonta nur post kelka tempo por la venontnokta deĵoro. Sed la suboficisto, kiu ĉe la peronbarilo kontrolas kaj deprenas la biletojn, ĉeestis.

„Ĉu vi memoras, kiu en la pasinta nokto forlasis la vagonaron ĉi tie?“ Merten demandis lin.

„La rapidvagonaron, kiu haltas ĉi tie nur, kiam la princo venas por ĉasi, kio hodiaŭ ne okazis, kompreneble neniu forlasis, ĉar ĝi senhalte traveturis“, respondis la suboficisto.

„Certe; sed ĉu la ordinaran vagonaron?“

„Kiun?“

„Ĉu pluraj ordinaraj vagonaroj dumnokte pasas ĉi tie?“

„Laŭ ĉiu direkto unu.“

„Do mi celas tiun de Reberg.“

„Ĝin forlasis la arbarasistanto kaj fremdulo.“

„Kiel aspektis la fremdulo?“

„Tre precize mi ne rigardis lin. Sed estis granda, maldika sinjoro, kaj ankoraŭ juna, proksimume tridekjara, kun granda nigra liphararo kaj bluaj okulvitroj. Jes, kaj li parolis iom strange.“

„Ĉu vi parolis kun li?“

„Jes. Li havis bileton, kiu valoris pli malproksimen, kaj li demandis, ĉu li povus senplue daŭrigi la vojaĝon, aŭ ĉu estus necese, atestigi la interrompon sur la bileto.“

„Ĝis kie valoris la bileto?“

„Tion mi ne plu scias.“

„Meditu!“

La oficisto meditis kelkan tempon kaj fine diris: „Efektive, mi ne plu scias.“

„Ĉu estis granda stacio?“

„Mi ne kredas.“

„Se vi ankoraŭ ekmemoros la nomon de la stacio, tuj sciigu ĝin al sinjoro la urbestro. Estas tre grave. Vi diris, ke li iom strange parolis. Kiamaniere?“

„Tiel — tiel larĝe — tiel malrapide — germano li ne estis.“

„Eble tiel: Ĉu la vojaĝinterrompo devas esti atestata?“ Merten elparolis ĉi tiujn vortojn kun angla akcento.

„Jes, jes, precize tiel estis.“

„Ĉu vi dum la tago revidis lin, eble ke li daŭrigis sian vojaĝon?“

„Ne.“

„Ĉu tion vi scias certe?“

„Tute certe.“

„Ĉu ankaŭ dum la tago vi konstante deĵoris ĉe la peronbarilo, post kiam vi havis noktan deĵoron?“

„Jes. La nokta deĵoro ne estas tro malfacila. Mi dormas en la stacidomo, kaj kiam la vagonaroj estas alvenontaj, la ĉefdeĵoranto vekas min.“

„Ĉu la fremdulo parolis ankaŭ kun la asistanto?“

"Ne, el la vagonaro li venis tuj al mi."

"Bone, mi dankas vin." —

Merten kaj la urbestro reiris al Kruse, kiu sur la montrita al li loko ne estis trovinta ion alian ol malgrandan ŝtalan ringon, uzeblan por plej diversaj celoj; ĝi estis iom disfleksita. Ankaŭ ĉi tiun Merten enpoŝigis. Poste li iris meti la kadavron kune kun la sako, en kiu ĝi estis trovita, en la veturilon uzitan de ili, kaj reiris, akompanate de la urbestro kaj Kruse, al la urbeto.

Lian profundan meditadon interrompis la demando de la urbestro, ĉu li opinas, ke la fremdulo, pri kiu la fervoja oficisto parolis, estas la farinto de la murdo.

"Plej verŝajne. Cetere ni baldaŭ tute precize scios tion."

"Kiamaniere?"

"Ni devos konstati, ĉu en la pasinta nokto iu fremdulo gastiĝis en la urbo."

"Nek en la hotelo, nek en privata domo. Tion mi jam esploris."

"Ho, tre bone, tio ŝparas tempon al ni. Sed, ĉu eble en la vilaĝoj kaj bienoj de la ĉirkaŭaĵo?"

"Ankaŭ ne. Tion la ĝendarmo jam hodiaŭ antaŭtagmeze konstatis. Li ĉien estis ĉirkaŭrajdanta."

"Bonege! Nun ni scias, ke la fremdulo estis la murdisto, aŭ almenaŭ, ke li interrilatas kun la murdo, se tia estas farita."

"Tio certe ne estas dubinda"

"Ni devas ĝisatendi la sekcon. Espereble la kuracisto kun certeco povos konstati la kaŭzon de l' morto."

"Nia distrikta ĉefkuracisto estas tre kapabla."

"Pri tio mi ĝojas. Al mi la kaŭzo de l' morto ĝis nun estas tute enigma. La postsigno de ekstera vundo ne estas trovebla sur la kadavro. La morto do devas esti kaŭzita en alia maniero ol per ekstera efiko. Sed en kia? Veneno kaŭzas spasmosimilajn aperaĵojn, kiuj postlasas siajn signojn en la vizaĝo. Sed la vizaĝo de la mortintino estas tiel kvieta, kvazaŭ ŝi dormus."

"Hm. Sed kiel alie la morto povus esti kaŭzita?"

"Tio ankoraŭ estas enigmo, kies solvon espereble alportos la sekco. Ĉu la distrikta ĉefkuracisto ĝin faros ankoraŭ hodiaŭ vespere?"

"Li jam diris, ke tio devas okazi, por ke organaj ŝanĝoj eble ne malfaciligu la konstaton de la kaŭzo de l' morto."

"Li estas prava."

"La murdisto verŝajne veturis per la rapidvagonaro ĝis la plej proksima stacio, kie ĝi haltis, kaj poste revenis ĉi tien per la ordinara vagonaro."

"Sendube. Kaj la elekto de ĝuste tiu loko, proksime de stacio, kiun li tiel rapide ree povis atingi, supozigas zorgeman pripensadon de la faro."

"Nur tion mi ne komprenas: Kial li ne aĉetis bileton ĝis ĉi tie, sed al pli malproksima stacio?"

"Por malaperigi sian postsignon por la kazo, ke lia faro estus malkaŝata pli frue ol li esperis, ke tio okazos."

"Kaj kien li poste turnis sin?"

"Verŝajne al la plej proksima stacio, al Reberg."

"Kial ne al la kontraŭa direkto?"

"Li prenis kun si, kiel ni scias, ĉiujn vestaĵojn kaj ĉion ceteran de la murditino; eble li elĵetis el la vagonaro ankaŭ ŝian manpakaĵon aŭ sian propran kaj poste kunprenis ĝin. Sed sinjorino el tiaj societaj rondoj, al kiuj la murditino sendube apartenis, faras iom grandan vojaĝon ne nur kun manpakaĵo. Certe ŝi ekspedigis unu aŭ plurajn kofrojn aŭ ion similan kiel pasaĝerpakaĵon. Ĉi tiun pakaĵon li devis havigi al si, eĉ se nur tial, por ke ĝi ne servu konstati la identecon de la kadavro, kion li ĉiucirkonstance provis malebligi. Ke nur pro tiu celo li forigis la vestaĵojn de la kadavro kaj ĉi tiun metis en sakon, pri tio ne ekzistas dubo. Sed ĉu li faris tion nur por sekurigi sin mem, aŭ ĉu li celis ankoraŭ ion alian? Jen la demando, kiun mi ĝis nun ne povas respondi."

"Ankaŭ mi ne", diris la urbestro.

"Tion mi kredas." Merten ridetis.

"Ĉu vi nun volas plue sekvi la postsignon de la murdisto?"

"Certe!"

"Sed tiukaze vi devas iri al la plej proksima stacio,"

"Unue ankoraŭ alia konstato estas necesa. Kiu ĉi tie en la urbeto havas detalan horarlibron?"

"La mastro de l' Nigra Aglo."

"Bone, ni iru tien."

Alveninte en la hotelo Nigra Aglo, la kriminalkomisaro tuj igis doni al si la horarlibron. Li serĉis en ĝi nur kelkajn minutojn kaj poste remetis ĝin.

"Nu?" la urbestro demandis.

"Kiuj estas la homoj tie, kiuj scivole rigardas nin?"

"Ĉiuj estas burĝoj el nia urbo."

"Ĉu neniu fremdulo estas inter ili?"

"Ne."

"Eĉ kontraŭe al konatoj bonvolu esti tre singardema rilate al via scio pri la murdafero, sinjoro urbestro. Pripensu, ke ĉio, kion mi diris al vi, estas konsiderota kiel ofica sekreto, kaj ke la plej malgranda maldiskreteco povas efiki tre malutile. Venu al mi tute proksime, Kruse."

La kriminalpolicano obeis la ordonon. "Per la plej proksima rapidvagonaro veturu al Teplitz. Ĉar tiu vagonaro ne haltas ĉi tie, vi devas veturi al Reberg per la ordinara vagonaro. Morgaŭ matene esploru, el kiu hotelo en Teplitz devenas ĉi tiu fakturo." Merten transdonis al la policano la papereton trovitan apud la fervoja digo.

"El kio vi scias, ke tiu fakturo estas el Teplitz?" la urbestro demandis.

"Multaj vojaĝantoj, precipe sinjorinoj, notas, antaŭ ol ili uzas vagonaron, la horon de la forveturo kaj la horon de la alveno. La rapidvagonaro, el kiu la kadavro estis elĵetata, komunike aliĝis al la vagonaro, kiu je la 1140 h. vespere forveturis el Teplitz. Do la fakturo devenas el Teplitz, ĉar la tempo, kiun mi ĵus citis, estas notita sur ĝi. Sed je la 5 29 h. — t. e. la alia, post la litero L. notita nombro — la vagonaro alvenas en Leipzig. Tien la murdisto verŝajne veturis por akcepti la pasaĝerpakaĵon. Tien ankaŭ mi veturos. Ĝis la forveturo de la ordinara vagonaro al Reberg ni havos ankoraŭ tempon de du horoj. Ni uzu ĝin por iom manĝi. Espereble ni intertempe ekscios la rezulton de la sekco."

"La distrikta ĉefkuracisto komencis ĝin tuj post alveno de la kadavro", rimarkigis la urbestro.

"Eble vi povus instigi lin informi nin tuj post kiam li konstatis la kaŭzon de l' morto."

"Certe. Ĉu mi irigu senditon al li? Aŭ ĉu eble mi mem iru?"

"La lasta certe estus pli preferinda, kvankam mi nevolonte rezignus pri via agrabla ĉeestado."

La urbestro flatite riverencis kaj foriris. Post duona horo li revenis.

Merten atendeme rigardis lin.

"Ne estas murdo", la urbestro flustris al li. "Almenaŭ ĝi ne estas konstatebla per la sekco."

"Mi jam supozis tion. Ĉu vi bonvolus havi la afablecon konduki min al la distrikta ĉefkuracisto?"

"Tre volonte. Sed estos senutile. Li esprimis sin tute certe."

"Nu, ni vidos."

La distrikta ĉefkuracisto konfirmis, ke li ne trovis ian signon de perforta mortigo. Laŭ lia opinio la morto plej verŝajne estis sekvo de korapopleksio.

"Ĉu korapopleksio povas okazi per troa enspiro de kloroformo?" Merten demandis,

"Certe. Kial vi demandas pri tio?"

"Mi scias, ke dentkuracisto, faronta operacion kun kloroformnarkoto, devas ĉeestigi mediciniston, ĉar tro longa aŭ tro profunda narkoto povas efiki malutile, eĉ sekvigi la morton. Nu, ĉe la esploro de la sako min frapis strange dolĉa, malforta odoro, kia estas karakteriza al kloroformo. Ĉu kloroformo ankoraŭ nun estas konstatebla en la pulmo?"

La kuracisto meditis momenton.

"Estus eble", li poste diris, "se la laste enspirita kloroformo estus trovinta la sangon en la pulmo jam saturiĝinta per la antaŭe enspirita kloroformo. Ni provu efektivigi artefaritan spiradon."

La provoj restis sensukcesaj. Verŝajne dum la transporto aŭ ĉe la enpremego de la kadavro en la sakon la brusto estis kunpremata tiel, ke la aero troviĝinta en la pulmo eliĝis.

"Sed la kloroformo en la sango verŝajne ankoraŭ estas konstatebla per kemia esploro!" la distrikta ĉefkuracisto subite ekkriis.

"Kvankam la sango jam de longe rigidiĝis?"

"Ĝuste pro tio. La rigidiĝo malhelpas putriĝon. Bedaŭrinde mi ne estas sufiĉe kapabla kemiisto, sed la farmacihelpanto en nia apoteko estas viro sperta en sia fako. Mi sendos al li pecon de la pulmo kun arteria sango kaj pecon el la ĉefarterioj kaj petos lin, tuj komenci la esploron."

"Mi petas, faru tion, sinjoro doktoro. Bedaŭrinde mi ne povos ĝisatendi la rezulton, estas urĝa tempo, ke mi veturu al Leipzig."

"Kiam vi revenos?"

"Tio ankoraŭ ne estas tute difinita. Mi devas plue sekvi la postsignon de la murdisto."

"Ĉu vi esperas trovi lin?"

"Kompreneble mi esperas tion, kvankam mi ne dubas pri tio, ke li certe estas same ruza kiel maltimema krimulo."

La urbestro, kiu silente kaj mirante estis aŭskultinta, reiris kun von Merten al la Nigra Aglo kaj poste akompanis la du kriminaloficistojn al la fervoja stacio. —

En la baldaŭ alvenanta vagonaro la oficistoj trovis malplenan kupeon, en kiu ili senĝene povis paroli pri la afero okupanta ilin. "Tuj kiam vi estos farinta la diritajn, neniel malfacilajn esplorojn, Kruse", ekparolis von Merten, "sekvu min al Leipzig kaj demandu pri mi en hotelo Hofer. Tien tuj telegrafu ankaŭ la rezulton de via esploro. Se mi ne estos en la hotelo kaj tie ankaŭ ne lasis informon, atendu min tie."

"Laŭ ordono, sinjoro kriminalkomisaro. Ĉu mi rajtas fari ankoraŭ demandon?"

"Demandu pri ĉio, kio ŝajnas al vi ne klara. Vi povas perfektiĝi al kapabla kriminaloficisto nur per tio, ke vi konscias pri la interna interrilato de la paŝoj farotaj por malkovro de krimo kaj pri la metodo, sur kiu ili baziĝas."

"Ĉu sinjoro kriminalkomisaro esperas kapti la murdiston en Leipzig?"

"Ne. Li estas tro ruza por resti tie pli longe ol estas necese, akcepti la vojaĝpakaĵon, eventuale ankaŭ, por forigi parton de ĝi. Mi esperas en Leipzig pli precize identigi la personon de la murditino. La malgranda malmoliĝo de l' haŭto sur la meza fingro de ŝia dekstra mano igis konkludi, ke ŝi multe okupis sin pri verkistaj laboroj. Do, ŝi certe estis verkistino. Sed al Leipzig verkistino vojaĝas supozeble por intertrakti kun eldonisto. Ĉu tio estas klara al vi?"

"Tutplene, sinjoro kriminalkomisaro."

"Sekve ĉe la eldonistoj mi devos provi ekscii, kiu interrilatis kun iu sinjorino Anjo — ĉi tiu verŝajne estas ia antaŭnomo de la murditino laŭ la fragmento de la hotela fakturo — aŭ kiu intencis ekinterrilati kun ŝi, plue, kiu ŝi estas, de kie ŝi devenas ktp. Verŝajne vi en Teplitz ekscios pli ol mi en Leipzig. Ĉiukaze informu vin pri la sinjorino kiel eble plej precize."

"Mi faros ĉion, por kolekti detalan materialon pri ŝi."

"Bone. Se vi tie trovos ankoraŭ plian postsignon, informu min senprokraste pri tio telegrafe kaj atendu mian telegrafan, poŝtrestantan ordonon, ĉu vi sekvu tiun postsignon aŭ ne. Ĉu vi estas provizita je mono?"

"Por kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ sufiĉos."

"Jen ankoraŭ tricent markoj."

Intertempe ili estis atingintaj la stacion Reberg, kie ili forlasis la vagonaron. Baldaŭ poste la rapidvagonaro alvenis, kiun antaŭ dudek kvar horoj ankaŭ la kompatinda juna sinjorino uzis. Merten eniris kupeon de dua klaso kaj komforte lokis sin en angulo. La streĉadoj de l'tago kaŭzis, ke li baldaŭ ekdormis. Nur en Leipzig li revekiĝis.