Pro kio?/II

El Vikifontaro
Dua ĉapitro

Estis ankoraŭ tro frumatene por la intencitaj esploroj ĉe la libroeldonistoj. Por ne senutile pasigi la tempon, von Merten, legitimante sin ĉe la estro de la pakaĵekspedejo, demandis, ĉu pasaĝerpakaĵoj, alvenintaj per la rapidvagonaro antaŭ dudek kvar horoj, nur post iom longa tempo estis repostulataj.

El demando al la suboficistoj rezultis, ke tio okazis ĉe pluraj pakaĵoj. Unu el la oficistoj eĉ tre precize memoris, ke inter tiuj pakaĵoj troviĝis speciale granda kofro veninta el Teplitz.

"Kiu venis por akcepti ĝin?"

"Hotelpordisto aŭ iu simila. Li surhavis ĉapon de hotelo."

"Ĉu vi scias, de kiu hotelo?"

"Ne, pri tio mi ne atentis."

"Kiamaniere li fortransportis la kofron?"

"Per fiakro."

"Ĉu per iu el tiuj starantaj antaŭ la stacidomo?"

"Ne, li jam estis alveturinta en ĝi."

Merten tuj iris al la polica direkcio kaj igis telefone demandi al ĉiuj hoteloj, ĉu servisto de la hotelo alportis grandan kofron de la Dresdena stacidomo.[1] Ĉi tio okazis en Hotelo de Prusujo. Merten veturis tien.

La gasto, por kiu la servisto estis alportinta la kofron, estis daŭriginta sian vojaĝon posttagmeze. Al la fiakristo, kiu veturigis lin, li estis dirinta: al la Berlina stacidomo.

Pluaj esploroj laŭ ĉi tiu direkto estus postulintaj tro multe da tempo kaj tre verŝajne ne estus havintaj ian sukceson. Pro tio von Merten reveturis al la polica direkcio kaj iniciatis esploron ĉe ĉiuj iom konataj libroeldonistoj, ĉu iu el ili interrilatis kun verkistino, kies antaŭnomo estas Anjo. Dume li ree iris al Hotelo de Prusujo kaj detale esploris la ĉambron, en kiu la dirita sinjoro loĝis. Sed ĉi tiu relasis neniun, eĉ ne la plej malgrandan postsignon.

Merten nun ree iris al la polica direkcio. La demandado al la libroeldonistoj havis tute negativan rezulton. Neniu el la eldonistoj estis interrilatinta kun verkistino, kies antaŭnomo estis Anjo, aŭ atendis la viziton de tia sinjorino.

Merten ankoraŭfoje ekzamenis sian hipotezon, ke la murditino estis verkistino kaj nur pro profesiaj celoj estis veturonta al Leipzig, sed li ne trovis pli bonan.

Telegramo de la distrikta ĉefkuracisto el Altburg informis lin pri tio, ke la enpenetro de kloroformo en la sangon sendube estis konstatita. Laŭ la stato de la afero la kuracisto ne hezitis aserti, ke perforta venenado per tiu substanco estis la kaŭzo de l' morto. Sed per tio la vualo, kiu kovris la sekreton, ne estis forigata.

Unu momenton Merten ekpensis, ĉu estus konsilinde publike promesi rekompencon al tiu, kiu povus trovigi la postsignon de la murdisto. Povus ja esti, ke ĉi tiu estis vidata, malgraŭ la nokta mallumo, en kiu li, ŝarĝite per la vestaĵoj de sia viktimo, iris al la proksima stacio. Sed la priskribo donita de la fervoja oficisto estis tro malpreciza por servi kiel bazo por reekkono, kaj same malmulte laŭ ĝi oni povis esperi la akiron de plia, fidinda materialo. Krom tio la postsigno de la murdisto ja estis sekvita ĝis tie, kie ĝi, ŝajne por ĉiam, perdiĝis.

Ju pli von Merten meditis kaj la aferon rigardis de ĉiuj flankoj, des pli firmiĝis lia konvinko pri tio, ke li estas sur la ĝusta vojo, se li, konstatante la personecon de la murditino, esperas trovi la postsignon de la murdisto. Sed kial ĉi tiu tiel zorgeme klopodis forigi la postsignojn, kiuj povus konduki al tiu konstato? Nur pro sia propra sekureco? Apenaŭ! La danĝero, en kiu li estis, dum li senvestigis la kadavron kaj metis ĝin en la sakon, eble estis pli granda ol tiu, kiu estus minacinta Iin, se li forigis nur tion, kio povus servi al la identigo de la murditino, ekzemple la komencajn literojn el ŝia naztuko, ŝiajn horloĝon, valoraĵojn, skribaĵojn ktp. Do li certe havis tute specialan kaŭzon malebligi la konstaton de la personeco de l' murditino.

Sed kian kaŭzon? Pri tio nunmomente eĉ ne konjekto estis farebla.

Sopire von Merten atendis la telegramon de Kruse el Teplitz. Fine ĝi alvenis. Ĝi tekstis: "Alico — ne Anjo — Smith el Chicago loĝis ĉi tie en Granda Hotelo Malnova Urbodomo. Detaloj pri ŝi ne konataj en la hotelo. Mi plue esploros."

Alico Smith el Chicago. Tio diris ne pli ol eble "Mario Meier el Berlin". En Chicago ekzistas centoj de tiu en Anglujo kaj Ameriko multe disvastiĝinta nomo.

En Teplitz von Merten devis plue serĉi. Tio estis certa. Sed ĝis kiam la proksima trairanta vagonaro forveturis al Teplitz, li povis denove esplori ĉe la eldonistoj kaj demandi pri Alico Smith. Li tuj iniciatis la neceson ĉe la polica direkcio. Jam post mallonga tempo oni sciigis al li, ke la libroeldonisto Alfredo Berger estis atendonta sinjorinon kun tiu nomo.

Senprokraste li veturis al la eldonejo kaj feliĉe renkontis la posedanton.

"Bedaŭrinde ankaŭ mi ne scias ion pli detalan pri la sinjorino", sinjoro Berger respondis al la klariga demando de Merten. Ŝi estis verkinta socialpolitikan tendencromanon, kiun ŝi proponis al mi por eldonado. Ĝi estis sprita kaj interesa, kaj se la sinjorino ne postulus tro altan honorarion, mi estus akceptonta ĝin. Ni interkonsentis, ke ŝi venu ĉi tien, por ke ni faru la definitivan kontrakton kaj priparolu ĉiujn detalojn. Sed mi vane atendis ŝin."

"Ĉu mi povas vidi la manuskripton kaj la leterojn, kiujn ŝi sendis al vi?"

"Certe, volonte!"

Sinjoro Berger alportis la skribaĵojn kaj prezentis ilin al von Merten. Leteroj kaj manuskripto sendube estis skribitaj de la sama mano. La leteroj estis skribitaj sur bluetan tolpaperon, la manuskripto konsistis el kvar sufiĉe dikaj kajeroj, kiaj kutime estas uzataj en lernejoj. La unuaj tri kajeroj estis tute egalaj kaj sen ia signo; la kvara, iom diferencanta de la aliaj, sur la dua paĝo de l' kovrilo montris la surgluitan etikedon de paperaĵ-vendejo en Teplitz. Merten notis la adreson de la magazeno kaj poste redonis la manuskripton al sinjoro Berger.

"Ĉu mi provizore povas kunpreni la lastan el la leteroj?" Merten demandis.

"Certe. La sinjorino en ĝi ja nur sciigas, ke ŝi baldaŭ venos ĉi tien. Vi povas reteni la leteron, kiom longe vi volas."

Merten dankis kaj ankoraŭ petis la eldoniston, tre inteligentan sinjoron, informi sin pri tio, ĉu Alico Smith eble ie publikigis ion en angla lingvo, kaj sciigi la rezulton de ĉi tiu esploro al la ĉefpolicejo en Berlin. Post tio li reiris al hotelo Hofer por preni sian pakaĵon kaj tuj veturi al Teplitz.


Alveninte en Teplitz, von Merten unue serĉis sian subulon Kruse kaj trovis lin, kiel li supozis, en la hotelo, kiun Kruse estis nominta en sia telegramo.

"Nu, Kruse, ĉu vi ankoraŭ ion eksciis?"

"Bedaŭrinde ne, sinjoro kriminalkomisaro, krom tio, ke sinjorino Smith ĉi tie en la hotelo vizite akceptis amikinon, pri kiu mi bedaŭrinde ankoraŭ ne povis ekscii ion detalan, kaj ke en la antaŭtagmezo de l' tago, en kiu ŝi forveturis el Teplitz, sinjoro, verŝajne samlandano, kun kiu ŝi parolis nur anglalingve, vizitis ŝin en la legoĉambro kaj poste kunestis kun ŝi."

"Nu, tio jam estas io. Unue la amikino: Ĉu ankaŭ ŝi loĝis ĉi tie en la hotelo?"

"Ne."

"Kie do?"

"Neniu sciis tion."

"Kiel ŝi aspektis?"

"Granda, blonda, elegante vestita, kun aplomba konduto."

"Ĉu ŝi longtempe estis ĉi tie?"

"Certe kelkajn semajnojn. Tiom longe ŝi jam vizitis sinjorinon Smith ĉi tie en la hotelo."

"Bone. La ceteron ni certe ankaŭ ekscios. Nun la sinjoro: Kion vi scias pri li?"

"Same tre granda, larĝstatura, same elegante vestita, kun nigra, mallonge tondita hararo, alta frunto, maldensaj vangharoj."

"Ĉu sen lipharoj?"

"Jes."

"Tiukaze li aŭ ne estis la murdisto, aŭ, kio ne estus miriga, surhavis falsan liphararon, kiam li trairis la peronbarilon. La bluajn okulvitrojn li certe surmetis nur por eviti reekkonon. Ĉu vi scias ion rilate al lia loĝejo?"

"Bedaŭrinde ne."

"Mi konjektas, ke li venis ĉi tien nur por kunirigi sian viktimon, pri kies intencita vojaĝo al Leipzig li estis informita. Kiajn paŝojn vi faris, por informiĝi pri la amikino?"

"Mi demandis en la hoteloj kaj kelkaj iom grandaj pensionoj por fremduloj."

"Daŭrigu tion. Intertempe mi faros esploron laŭ alia direkto. Post du horoj ni ree renkontiĝos ĉi tie."

"Laŭ ordono, sinjoro kriminalkomisaro."

Merten iris al la paperaĵ-vendejo, kies adreson li notis en Leipzig. Ĝi estis en Schonau, la apudloko de Teplitz.

"Ĉu vi eble rememoras pri sinjorino, amerikanino, kiu antaŭ kelka tempo aĉetis tian libron ĉe vi?" li demandis la vendistinon, montrante amason da similaj kajeroj kiel tiu uzita por la manuskripto.

"Nin vizitadas tiom multe da sinjorinoj, ke oni tute ne povas memore fiksi la unuopajn."

"Nu, nuntempe, ekster la sezono, la vizitado certe ne estas tiel granda. Estas tre grave por mi, ricevi informojn pri la sinjorino. Se vi povas helpi min en tio, mi volonte donos al vi monrekompencon. La sinjorino estis blonda, verŝajne en kostumo el flave-griza silkoŝtofo, kiel vidvino ŝi surhavis du edzecajn ringojn unu apud la alia sur la ringfingro de la dekstra mano, kaj ŝi loĝis en hotelo Malnova Urbodomo."

La vendistino streĉe meditis. "Ĉu ŝi eble estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj kune kun tre fortstatura sinjoro, kun kiu ŝi parolis anglalingve, kaj tiam aĉetis oran krajonon?" ŝi subite demandis.

"Ĉu ŝi tiam aĉetis oran krajonon, mi ne scias. Sed pri la sinjoro, tio povus esti ĝusta. Ĉu li havis maldensajn, malhelajn vangharojn?"

"Jes."

"Sed, kiel li nomiĝis kaj kie li loĝis, vi verŝajne ne scias?"

"Ne. Mi vidis lin nur tiun unu fojon. Sed, se estis la sinjorino, kiun vi celas, ŝi nun ne plu estas ĉi tie. Ŝi diris, ke ŝi devos forvojaĝi vespere. Tio estis antaŭhieraŭ."

"Ankaŭ tio estas ĝusta. Cetere, vi ŝajne komprenas la anglan lingvon, ĉu ne?"

"Mi parolas iom kaj la anglan kaj la francan lingvojn. Tio estas necesa en banloko, kia estas Teplitz."

"Ĉu ŝi eble havis kun la sinjoro konversacion, el kiu vi komprenis ion?"

"Mi ne atentis pri tio, ne interesis min."

"Kompreneble. Sed eble vi ankoraŭ scias, ĉu ŝi tre intime parolis kun la sinjoro?"

"Jes, tre intime. Kaj li estis tre kompleza al ŝi, kiel vera kavaliro. Kaj - atendu - Franco ŝi nomis lin."

"Ho, tio povus esti grava. Nome, tiu sinjoro Franco estas malbona deloganto, kiu jam pli ol unu virinon faris malfeliĉa."

Ĉi tiu senpere farita rimarkigo efikis ankoraŭ pli ol la promesita rekompenco. La virinoj ĉi-tiurilate posedas multe pli da sento pri solidareco ol la viroj.

"Ankaŭ ŝi kondutis tre ameme al li", fervore diris la malgranda, bela vendistino, "ili estis preskaŭ kiel veraj gefianĉoj. Kaj alitempe ŝi ŝajnis sufiĉe fiera, kiam ŝi parolis kun la alia sinjorino."

"Kun kiu?"

"Ŝi nomis ŝin Edito, kaj ili ŝajnis esti tre bonaj amikinoj. Edito ankaŭ iomete similis al ŝi, sed nur tute iomete. Kaj ŝi nomis ŝin Alico, ĝuste. Sed kiel Edito krome nomiĝis, tion mi ne scias."

"Domaĝe, tio estus tre grava por mi."

"Sed kie Edito loĝis, tion mi scias. En pensiono Degen estis. Foje mi tien devis sendi al ŝi kartonon da leterpapero kaj kovertojn. Ofte ŝi ankaŭ aĉetis vidaĵkartojn ĉe ni."

"Kien ŝi sendis tiujn, vi apenaŭ scias, ĉu ne?"

"Certe al la eksterlando, ĉar ŝi ĉiam uzis dek-helerajn poŝtmarkojn; verŝajne al Ameriko."

"Tio povas esti. Ĉu Edito en la lastaj tagoj ankoraŭfoje estis ĉi tie?"

"Se ŝi eble ree venos, bonvolu havi la afablecon, peti ŝin pri ŝia adreso. Diru al ŝi, ke okazas pro ŝia amikino Alico."

"Volonte!"

"Kaj se ŝi demandas, kiu deziras scii ŝian adreson, donu al ŝi mian vizitkarton." Li transdonis al la fraŭlino sian vizitkarton, post kiam li estis metinta ĝin en malgrandan koverton kaj ferminta ĉi tiun. Poste li donis al ŝi la promesitan rekompencon kaj forlasis la vendejon, por iri al pensiono Degen.

La posedantino de pensiono Degen, fraŭlino Matildo Degen, laŭ la klarigoj faritaj de Merten tuj konstatis, ke povas temi pri fraŭlino Edito Mac Kennon el Chicago. Sed - nova, malagrabla surprizo - ankaŭ ĉi tiu sinjorino estis forvojaĝinta en la antaŭtagmezo de l' pasinta tago. Interparole ŝi diris, ke ŝi intencas viziti amikinon en Dresden, sed ŝi ne estis sciiginta ties adreson.

Unu ŝanco ankoraŭ ekzistis: eble almenaŭ unu el la du sinjorinoj en la poŝtejo postlasis sciigon, kien eble ankoraŭ alvenontaj poŝtaĵoj estu postsendotaj.

Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tiu espero estis vana. Kvankam la poŝtoficejo jam estis fermita, la estro de la oficejo laŭ la peto de Merten interrompis sian eksterdeĵoran ripozon por serĉi tian sciigon, sed ne trovis ian. Merten tute klare komprenis, ke li, por trovi la murdiston, unue devas koni la rilaton inter ĉi tiu kaj Alico Smith, kaj ke la plej proksima kaj ŝajne sola vojo al tio estas, serĉi la amikinon, fraŭlinon Edito Mac Kennon. Sed ĉi tio estis pli facile dirita ol farita; ĉar, kvankam por ŝi ne ekzistis kaŭzo sin kaŝi, tamen mankis iu alia informo, kie ŝi povus esti - escepte de la sciigo, ke ŝi volas viziti amikinon en Dresden. Merten ankoraŭfoje iris al la paperaĵ-vendejo, por aĉeti saman krajonon kiel tiun, kiun Alico estis aĉetinta. Li trovis la vendejon jam fermita. Sed, ĉar la loĝejo de la posedanto estis tute proksima, kiel Merten demande eksciis, li iris al li. Konsiderante la profiton el la vendo, la posedanto volonte estis preta, ankoraŭfoje sendi sian vendistinon, kiu loĝis ĉe li, al la vendejo, por plenumi la deziron de Merten.

Poste von Merten reiris al la hotelo, kie Kruse atendis lin. La esploroj de la suboficisto restis sensukcesaj. Ambaŭ nun iris al la stacidomo, por dum la nokto kune veturi al Dresden.

  1. Noto de la aŭtoro (1920): La romano ludas en tempo, kiam en Leipzig la granda centra stacidomo ankoraŭ ne estis finkonstruita.