Proletaria Kantaro/Funebra kanto

El Vikifontaro
48. Funebra kanto
Memore pri la “popolvolano“ Ĉerniŝev

En la malliber’ turmentita
Vi finis per morto en glor’,
En lukto por bon’ de l’ popolo
Vi mortis kun deca honor’.

Por nia komuna afero
Vi servis honeste sen tromp’
Kaj ni, viaj fratoj — amikoj,
Vin portis funebre al tomb’…

Ne mokis vin la malamiko,
Ĉirkaŭis vin sole nur ni
Kaj viajn okulojn, karulo,
Mem fermis silente al vi…

Ne la malfeliĉo nin premis,
Ne brilis bedaŭra larmer’,
Dum ni vian cindron en ĉerko
Per sablo ĵetkovris en ter’.

Ho ne! — nin incitis kolero,
Batali aspiris ja ni.
Kaj jen super via kadavro
Ni ĵuris revenĝi pro vi.

La saman ni havas vojiron:
Forputros ni en la karcer’
Kaj ja kiel vi ni pereos
Por sankta popola afer’.


Kaj eble ni estos utile
Nur grundo por nova homar’,
Nur kiel minac-profetaĵo
Pri vivo estonta en klar’…

Kaj ni, kiel vi, scias ankaŭ,
Ke baldaŭ el ostoj de ni
Leviĝos venĝanto pli forta
Kaj venĝos al la tirani’.


Trad. N. Nekrasov.[1]


Piednotoj[redakti]

  1. Rim.: Tiu ĉi kanto estis la plej amata de Lenin. La partio „Narodnaja Volja“ (Popola Volo — la vorto „volja“ samtempe signifas „volo“ kaj „libero“) estis unua terorista revolucia partio en Rusio