Proletaria Kantaro/La Ruĝa Gvardio

El Vikifontaro
Itala
17. La Ruĝa Gvardio (Himno)
Muziknotoj de Vianigo Gibinetti — Vortoj de Spartacus.
Tiun kanton marŝante kantis la italia junularo, kies kvazaŭa milita kanto ĝi estis.

Jen, tra la mond’ iras stranga soldato,
Paŝas antaŭen sen rajdĉeval’,
Kala la man’, vizaĝ’ sen kompato,
Glora, hardita hero’ de l’batal’.
Sen plumaj faskoj, galon’ orita,
Sed sur la ĉapo skulptitan, en kor’,
Martelfalĉilon li montras krucitajn,
Kiel emblemojn de la labor’!
Vivu Lenin![1]
Estas la Ruĝ-armeo,
Kiu marŝas por rekreo
Kaj ekskuas el tranĉeo
Homaron en sklavec’!

Kuŝas ĉenita popol’ malkuraĝa,
Sub de la riĉa sinjoro spron’,
Post la teror’ miljara sovaĝa,
Fine ŝanĝiĝas l’azen’ en leon’,
Furioze ŝiras kronit-suĉulon,
De nabab’[2] prenas ŝtelaĵon da or’,
Kondamnas lin neniam-laborulon
Al pro malsat’ deviga labor’!
Vivu Lenin!
Estas la Ruĝ-armeo ktp.

Vidu, sub ruĝan la flagon alfluas
Tuta proleta amas’ en ord’,
Paŝoj de l’band’ grandega brubruas
Sur la tombejo de l’mondo je mort’.
Mortintoj vane revivi provas;
Ĉu taŭgas lukti do kontraŭ destin’?
Pli ardaj, fortaj sub suno sin movas
Militistaro de Lenin!
Vivu Lenin!
Estas la Ruĝ-armeo ktp.


Kiam ripozas popol’ dum nokthoro
En granda urbo, en kampa rond’,
Ne plu maltrankviligas teroro
De la vampiro — sensangigont’.
Ĉar ĉiam gardas pri ĉia libero
Kun sindonemo la Ruĝa gvardi’,
Ne plu revenos kun kruda severo
De la gangren-burĝar’ tirani’.
Vivu Lenin!
Ĉar jen la Ruĝ-armeo
Ĝin jam najlis al pereo
Dum revenko epopea
De nova la homar’.



  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1968, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 50 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.

 
Traduko:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.

 
  1. La ekkrio: Vivu Lenin! ne estas kantata, sed ritme parolata dum paŭzeto de la muziko antaŭ la rekantaĵo.
  2. nababo = riĉa posedanto, parazito.