Proletaria Kantaro/La marŝo de la junularo

El Vikifontaro
16. La marŝo de la junularo
(Sveda)
Paroloj de K. G. Ossiannilsson.
Muziko de August Blanche.

En arme’ de l’ labor’ kaj en la vic’ de l’ junul’
Sub la ruĝa standard’ iru ĉiu laborul’.
En la koro vi sentu liberecon por vi,
Jen la anaro de l’ liber’, kaj la junaj estas ni.
Do antaŭen dum kant’ kaj per kurad’ je la signal’,
Liberiga batal’ por nova temp’, ideal’.
Pro venteg’, en printemp’ rompiĝas vintra la glaci’
Brilas sun’, sonas kant’, la katenojn rompas ni.

Iras ni al batal’ por ĉies plena justec’,
Liberigu do nin je la tuta facilec’.
Staras dom’ de l’ perfort’ sur fundamen’ kiel mont’,
Unuiĝo, nia fort’ forlevos ĝin por la estont’.
For ĝin nun for ĝis rub’ kaj super ties ruinar’
Plugos ni sur kampar’, novkonstruiĝos domar’.
For do ĝin en honesta finbatal’ por nia sort’,
Liberec’ regos jam, ĉesis kruda la perfort’.

Nia bat’ por popol’ kaj por fratec’ en la land’
Estas por la forig’ de la perfortema band’.
La ekbril’, nia lum’, vidiĝas ver’ en klarec’,
Ŝirmas ni la niajn vivojn kontraŭ raba barbarec’.
Tiun teron, de ni, kontentaj, rabis profitul’,
Plugis ni suferul’, kulturadis malriĉul’.
Al batal’ por la rajt’ ni iru viroj de l’ liber’!
Mondon jam de l’ rabist’ prenu ni per rekonker’!



  Ĉi tiu verko estas traduko kaj havas alian statuson de kopirajto ol la aplikebla kopirajta protekto de la originala enhavo.
Originalo:

Ĉi tiu verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikigita antaŭ la 1-a de januaro 1929.


La aŭtoro mortis en 1970, do ĉi tiu verko estas ankaŭ publikhavaĵa en landoj, kie la tempo de aŭtorrajta protektado estas la vivo de la aŭtoro plus 50 jaroj aŭ malpli. Ĉi tiu verko povas esti publikhavaĵa ankaŭ en landoj kun pli longa tempo de protektado, kiuj respektas la regulon de pli mallonga periodo por alilandaj verkoj.

 
Traduko:

Ĉi tiu anonima aŭ pseŭdonima verko estas publikhavaĵa en Usono, ĉar ĝi estis publikhavaĵa en la lando aŭ areo de origino ekde la 1-a de januaro 1996, kaj neniam estis eldonita en Usono antaŭ tiu dato. Ĝi estas publikhavaĵa ankaŭ en aliaj landoj kaj areoj, kie la kopirajtaj limdatoj por anonimaj aŭ pseŭdonimaj verkoj estas 95 jaroj aŭ malpli depost la publikigo.