Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/552
552. — Pekon serĉi oni ne bezonas.
De peko kaj mizero estas plena la tero.
Kiu ne pekis, kiu ne eraris ?
Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.
Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.
Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.