Proverbaro Esperanta (L. Zamenhof, 2a eld.)/553
553. — Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
Sango bolas, juneco petolas.
Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.