Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Всякая

El Vikifontaro
(p. 16-17)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Всякая.

En ĉiu objekto troviĝas difekto. Ĉio havas sian „sed“ kaj „se.“ Ĉiu medalo du flankojn posedas.

Pro eraro ne praviĝas la faro.

Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. Sia estas kara pli ol la najbara. Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.

Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo. Edzo kaj edzino — ĉiela difino. Fianĉon de l’ sorto difinitan forpelos nenia malhelpo. Ĉiu „li“ havas sian „ŝi.“ Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.

Ĉiu mano al si altiras. Pli kara estas kapo al ĉapo. Ĉiu por si mem estas la plej kara.

Kio mia, tio bona.

Ĉia dono estas bono.

Ĉiu propran saĝon posedas. Montroj kaj konsiloj estas facilaj. Zorgu pri vi, kaj nenion pli. Ne ŝovu nazon en fremdan vazon. Ne iru al fremda anaro kun via regularo. Restu tajloro ĉe via laboro.

Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.

Kion vi pripenas, tio al vi venas. Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton. Kion vi semas, tion vi rikoltos. Kiel oni sternas, tiel oni dormas.

Ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras. En sia afero ĉiu juĝu, libere. Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas. Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.

Ĉiu komenco estas malfacila. Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas. Ĉio sia estas plej ĉarma. Por patrino ne ekzistas infano malbela. Ne bela estas kara, sed kara estas bela.

En sia korto ĉiu kok’ estas forta. En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. Mia loĝejo — mia reĝejo. Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. Kie mi disponas, tie mi ordonas.

Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas. En ĉiu brusto estas sia gusto. Birdo kantas laŭ sia beko.

Ĉiu por si, por ĉiuj Di’.

Ĉiu angulo kun sia sanktulo.

Ankoraŭ neniu placis al ĉiu.

Deko da pekoj — unu la puno.

Ne ĉiu fianciĝas, kiu svatiĝas. Fianĉiĝo ne estas edziĝo. Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas. Marĉandado aĉeti ne devigas.

Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.

Ne en ciu afero estu severa. Ne ĉion oni devas severe ekzameni. Iafoje oni devas okulon fermeti.

Ne ĉiu havas egalan feliĉon.

Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. Kapuĉo monaĥon ne faras.

Ĉiu persono kun sia bezono. Ĉiu havas sian ŝarĝon. Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. Ĉiu familio havas sian kriplulon.

Ĉiu barono havas sian kapricon.

Kiom da homoj, tiom da gustoj.

Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.