Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Выбирай
Aspekto
Выбирай.
Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno. Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu. Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime. Edziĝo najbara garantias de eraro.
De elekto tro multa plej malbona rezulto. Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.