Provo de Marista Terminaro/Dua Parto

El Vikifontaro

Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/19 por dividi la flamfluon kaj ebligi tre rapidan hejton. En fumtuba kaldrono la tuboj estas trairataj de la varmaj gasoj. En akvatuba kaldrono la tuboj enhavas akvon kaj estas ĉirkaŭvarmigataj de la gasoj. Foliflua kaldrono estas interne provizita per multaj flukanaloj, kiuj dividas la amason de l’ akvo. En rektaflama kaldrono la varmaj gasoj fluas rekte de la forno al la kamentubo; en flamreflua kaldrono la gasoj, fluinte tra la forno ordinare longa, revenas paralele tra la tubaro kaj fluas eksteren; cilindraj kaldronoj uzataj sur la ŝipoj estas plej ofte flamrefluaj.

La kamentubo konsistas ordinare el du tuboj, kies interspaco estas aermantelo; kamentuboj moveblaj estas kuŝigeblajteleskopaj.

La bruligado de la karbo efektiviĝas pro la aertiro; aertiro estas naturaartefarita, kiam ĝi estas produktata per ventolilojaerpremaj maŝinoj, kiuj forblovas aeron tra la krado. La restaĵoj de la bruligado konsistas el fulgo, cindroj kaj karbopecetoj, kiuj falas en la cindrujon tra la krado.

Manometro montras sur ciferplato la gradon de la premo en la kaldrono. Kiam la premo atingas sian maksimumon, la averta klapo, malgranda superprema klapo, malfermiĝas kaj ankaŭ la superprema klapo, kiu ebligas la forfluon de la vaporo; tiuj klapoj estas ŝarĝitaj per risorto aŭ per kontraŭpezo.

Senreflua klapo estas difinita por eniro de la nutrakvo; akvopela krano por ellasi de tempo al tempo iom da akvo, kiam tiu ĉi saturiĝas; tion oni scias per salecometro.

Niveltubo estas vitra tubo komunikiĝanta kun la kaldrono per kranoj. En okazo, kiam la vitra tubo rompiĝis, nivelkranoj montras la nivelon de l’akvo.

Vaporsekigilo estas difinita por sekigi la vaporon.

Plivarmigilo estas uzata por plivarmigi la vaporon.

Ŝtopa klapkrano estas klapkrano difinita por igi aŭ ĉesigi la komunikon de la kaldronoj kun la maŝino.

2e Maŝinoj. — Laŭ la speco de la movado oni dividas la maŝinojn laŭ du ĉefaj klasoj:

I. Rotadaj maŝinoj, en kiuj la rotada movo estas senpere
produktata. La ŝpruco de la vaporo turnadas radrondon, sur kiu

estas fiksitaj trogetojelstaraĵoj. La turbinoj apartenas al tiu ĉi kategorio.

II. Movalternaj maŝinoj, en kiuj la movo, devene rektalinia, estas poste rotadigita per diversaj rimedoj.

Cilindro. Piŝto. — La diversaj partoj de ĉi tiuj lastaj maŝinoj estas: cilindro (v. paĝon 15), en kiu moviĝas la piŝto, per la forto de la vaporo, kiu eniras la cilindron tra la registro, fluhaltigilo tre rapide fermebla kaj la glitklapo.

Glitklapo. — Laŭ siaj formoj la glitklapoj estas diritaj platajcilindraj; laŭ la maniero dissendi la vaporon: eksterenfluaj glitklapojkonkoklapoj, kiam ili allasas la vaporon per siaj eksteraj randoj; internenfluajD-klapoj, kiam ili enfluigas ĝin per siaj internaj randoj; laŭ la aranĝo de la buŝoj: glitklapoj kun duoblaj buŝoj, traboritaj glitklapoj, k. t. p.

Kiam glitklapo estas ĉe la mezo de sia vojo, ĝi kovras aŭ malkovras la buŝojn de la cilindro; ĝia tiama pozicio determinas: Vaporlipon, kvanton malfermotan por allasi la enfluon; forflulipon kvanton malfermotan por allasi la forfluon de la vaporo; ambaŭ lipoj povas esti pozitivajnegativaj. Antaŭfluo estas la kvanto jam malfermita, kiam la piŝto estas ĉe unu el la finiĝoj de sia vojo. Ambaŭ finiĝoj de la vojo estas nomitaj neefikaj punktoj. Libero de la piŝto estas la distanco inter la fundo aŭ kovrilo de la cilindro kaj la piŝto, kiam tiu ĉi estas ĉe unu el la finiĝoj de sia vojo. La neŭtra spaco estas la sumo de la volumeno limigita de la libero kaj de tiu de l’ vaporkanaloj.

Se oni ekzamenas la funkciadon de la glitklapo, komencante de unu el la neefikaj punktoj, oni distingas: — antaŭenfluon, la glitklapo malfermis jam la buŝon antaŭ la ekiro de la piŝto: la vaporo ekenfluas; — enfluon, la piŝto estas puŝata de la enfluanta vaporo; — ekspansion, la vaporo disiĝas pro ĝia natura disiĝemo post fermo de la enflua buŝo; — antaŭforfluon, la vaporo ekforfluas antaŭ ol la piŝto alvenos la kontraŭan neefikan punkton; — forfluon, la piŝto revenas al sia deira punkto, kaj la klapo plene

malfermis la forfluan buŝon; — Kunpremon, antaŭ ol la piŝto atingas Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/24 Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/25
Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/27
Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/29
Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/33