Provo de Marista Terminaro/Unua Parto

El Vikifontaro
Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/8 Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/9
ferajn globojn metitajn ĉirkaŭ la kompaso; oni tiam diras, ke

la kompaso estas kompensita kaj, antaŭ la foriro de la ŝipo, oni determinas la restantajn deviaciojn post la kompenso, kaj tiu farado estas nomita reguligo de la kompaso. Ĝenerale, oni havas enŝipe nur unu kompensitan kompason, kiun oni nomas normala kompaso.

Iafoje, sub eksteraj influoj, la kompaso montras konfuziĝojn kaj eĉ eble fariĝas nefiksebla.

Logo. — Tiu ilo konsistas el la logŝipo, alligata al la finiĝo de la loglineo, volvita en la logsitelo aŭ ĉirkaŭ la bobeno, kaj gradigita per pecoj da flagtuko kaj knotoj. Oni forĵetas la logon, oni lasas la loglineon forkuri, komputante la nombron da knotoj, kiuj pasas dum tempo mezurata per sablujo, kaj poste oni ĝin reenigas.

Oni kalkulas laŭ mejloj la trairitan distancon — ekzemple, kiam dek knotoj pasas dum unu minuto, la ŝipo havas rapidon de dek mejloj ĉiuhore — poste oni kalkulas la projekcion de tiu distanco sur la meridiano kaj sur la paraleleo de la devena punkto per tabeloj de punkto.

Oni devas korekti la direkton de tiu ĉi vojirejo, donita de la kompaso, je la angulo, kiun faras la efektive laŭirita vojirejo, kies postsigno sur la maro estas donita per la sulko, kun la direkto, kiun la ŝipo ŝajnas laŭiri; tiu angulo estas nomita flankira angulo.

Astronomia navigacio. — Sekstanto (v. paĝon 5).

Kronometro. — Tiu ilo estas precizega horloĝo; ĝi estas entenana en skatolo, kie ĝi estas alpendigita laŭ la Kardan’a sistemo; ĝiaj ĉefaj organoj estas la kompensanta oscilaĵo, kiu reguligas ĝian movadon; la risorto kiu produktas tiun movadon; la montriloj, kiuj montras la horon, moviĝante sur la ciferplato. Oni streĉas ĝin ĉiutage per streĉilo.

Ĝi taŭgas por konservi la horon de difinita meridiano. Ĝia ekarto estas ĝia malfruo aŭ ĝia trofruo rilate al tia ĉi horo. Same estas utile scii ĝian diurnan iradon por ricevi ĝian ekarton ĉe ajna momento.

Ekzemple: Se la kronometro trofruas, kaj se ĝia diurna irado estas negativa, t. e. se ĝi malrapidas, ĝia ekarto baldaŭ fariĝos nula,

kaj poste ĝi malfruos.


Kiam oni havas kelkajn kronometrojn, oni devas ĉiutage kompari ilin reciproke.

Oni determinas la punkton de la ŝipo, observante altojn de la astroj super la horizonto; oni korektas tiun ŝajnan alton je la rifrakto kaj je la subiĝo de la horizonto por ricevi la veran alton. Ĉiu alto donas lokaron nomitan egalalta cirklo; la parto de tiu cirklo najbara de la taksita punkto estas nomita egalalta linio.

La kronometroj kaj la efemeridoj donas la pozicion de la observita astro.


III. — PILOTARTO.

Lumoj. — La lumoj estas diritaj:

fiksaj: kiam ili vidigas senĉese lumon kun nevaria intenseco;

eklipsaj: kiam ili havas nevarian intensecon, sed malaperas subite kaj tute, laŭ periodaj intertempoj;

kun ekbriloj: kiam ili havas varian intensecon kaj vidigas periode maksimumojn de intenseco, unuopajn aŭ grupigitajn;

kun fulmoj: kiam ili vidigas ekbrilojn tre mallonge daŭrantajn;

alterne blankaj kaj ruĝaj, k. t. p.: kiam ili vidigas unu post la alia diversajn kolorojn;

daŭrigantaj: kiam ili lumas tage kaj nokte;

tajdaj: kiam ili lumas laŭ la alteco de la maro;

havenaj: kiam ili nur taŭgas por eniri havenon;

direktigantaj: kiam ili estas videblaj nur laŭ unu direkto;

kun sektoroj: kiam ili koloro aŭ vidiĝo estas malsamaj, laŭ la direkto, laŭ kiu oni ilin vidas.


IV. — HIDROGRAFIO.

La hidrografio estas la elverko de la maraj kartoj: ĝi konsistas el enlokaj laboroj kaj redaktaj laboroj.

1e Maraj kartoj. — Estas du specojn de maraj kartoj: planoj kaj propre diritaj kartoj; por tiuj lastaj oni uzas la Merkator’an projekcion.

Sur la unuaj, la punktoj estas enlokigitaj per siaj distancoj al meridiano kaj al la perpendikularo de unu alia punkto, ĝenerale elektita meze de la plano kaj nomita devena punkto.

Sur la duaj, ili estas enlokigitaj per sia latitudo kaj longitudo.

La skalo de la karto estas la raporto inter la distanco de du punktoj sur la karto kaj ilia reala distanco. Se la unua estas, ekzemple, la dekmilona de la dua, oni diras, ke la karto estas laŭ la dekmilona skalo aŭ dekmilone.

Laŭ sia skalo kaj la spaco, kiun ĝi enhavas, la karto estas nomita: vojirada karto, ĝenerala karto kaj detala karto. Planoj havas skalon pli grandan ol tiun de la lastaj.

2e Enlokaj laboroj. — Triangulado estas la determino de ĉiu

punkto rilate al aliaj rimarkindaj punktoj naturaj aŭ artefaritaj;
tiuj lastaj estas signalaĵoj (signalstangoj, piramidoj, blankaj

makuloj, k. t. p.). Ĉiu punkto estas la vertico de unu triangulo, kies angulojn oni mezuras.

Oni determinas la skalon de la karto, mezurante unu bazon, per mezurilaj liniiloj, mezurilaj rubandoj aŭ metalaj fadenoj.

La nivelado estas la determinado de la alto de la figuritaj punktoj; oni ĝin efektivigas per niveliloj kaj celliniiloj: ĝia rezulto ebligas efektivigi la desegnon de la samaltaj linioj.

La determinado de la geografia situacio de la figurita lando (t. e. la latitudo kaj la longitudo de unu el ĝiaj punktoj) estas farata per sekstanto kaj artefarita hozinto, teodolito, astrolabo kun prismo aŭ meridiana lorno.

Oni orientas karton, determinante per la observado la azimuton de unu el la lateroj de la triangularo; se oni nomas direkto de unu latero la angulon, kiun ĝi faras kun la meridiano de la deveno punkto, la diferenco de la azimuto kaj de la direkto estas la konverĝo de la meridianoj.

La topografio estas la efektivigado de la desegno de la marbordo kaj de la objektoj videblaj de la maro; plie ĝi determinas la postsignon de la plej altaj niveloj de la maro.

La sondado estas la konstato ĉe punktoj, kies situacion oni determinas, de la profundo de la maro kaj de la speco de la marfundo. Oni efektivigas sondojn, laŭirante regulajn liniojn nomitajn sondajn liniojn, kies kelkajn punktojn oni determinas per observado de kelkaj anguloj. Por tion efektivigi, oni uzas hidrograpan cirklon kaj sondan fadenon. Por la grandaj profundoj, oni uzas specialajn ilojn nomatajn sondiloj, kaj oni elĉerpas specimenojn de la marfundo per skrapilegoj.

Oni mezuras la profundojn de la maro malsupre de nivelo, kiu estas ĝenerale tiu de la plej malaltaj maroj.

La karto sciigas ankaŭ la magnetan deklinon. Oni ĝin observas per la deklina kompaso.

Plie oni enskribas sur ĝi la direktojn kaj rapidojn de la fluoj. Oni ilin observas per flosaĵoj.

3e Tajdoj. — La tajdo estas la vertikala kaj perioda moviĝo de la Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/16 Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/17
Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/19