R. U. R./Antaŭludo

El Vikifontaro
Personoj Indekso : R. U. R.
de Karel Čapek
Tradukita de Moraviaj Esperanto-Pioniroj
Unua akto


Centra oficejo de la uzino de "Rossumaj Universal-Robotoj". Dekstre enirejo. Tra fenestroj en frunta muro perspektivo je senfinajn vicojn de uzinaj konstruaĵoj. Maldekstre pluaj direkciaj ejoj.

DOMIN sidas en turnebla apogseĝo ĉe granda amerika skribtablo. Sur la tablo elektra lampo, telefono, paperpeziloj, leterordigilo k.t.p., sur la muro maldekstre grandaj geografiaj kartoj kun ŝip- kaj fervoj-linioj, granda kalendaro, horloĝo, kiu montras iom antaŭ la tagmezo; sur la muro dekstre estas alnajlitaj presitaj afiŝoj: "Plej malmultekosta laboro: Rossumaj Robotoj". "Tropikaj Robotoj, nova invento. Peco po 150 d." "Ĉiu aĉetu propran Roboton al si". "Ĉu vi volas malkarigi viajn produktaĵojn? Mendu Rossumajn Robotojn". Plue aliaj geografiaj kartoj, ŝipa hortabelo, tabelo kun telegrafe indikitaj kurzoj k.t.p. Kontraste al ĉi tiu ornamo de muroj kuŝas sur la planko luksa turka tapiŝo, dekstre ronda tablo, kanapo, ledaj klubaj apogseĝoj kaj libroŝranko, en kiu troviĝas boteloj da vino kaj brandoj anstataŭ libroj. Maldekstre kaso. Apud la tablo de Domin skribmaŝino, je kiu skribas knabino SULLA.

DOMIN diktas: "- ke ni ne garantias pri komercaĵoj dumvoje difektitaj. Ni atentigis vian ŝipestron tuj ĉe enŝipigado, ke la ŝipo ne taŭgas por transporto de Robotoj -" Eksonoras la domtelefono. Domin levas ĝin kaj enparolas: Halo - Ĉi tie centra - jes. - Certe. - Nu jes, kiel ĉiam. - Kompreneble, kablu al ili. - Bone. Li pendigas la telefonon. Kie mi ĉesis?

SULLA: Ni konfirmas mendon je dekkvin mil Robotoj.

DOMIN ekmeditinte: Dekkvin mil Robotoj. Dekkvin mil Robotoj.

MARlUS malfermas la pordon: Bonvolu, sinjorino. Eniras HELENA GLORY. MARIUS foriras.

DOMIN ekstaras: Bonvolu!

HELENA: Ĉu la centra direktoro Domin?

DOMIN: Je via dispono.

HELENA: Mi venas al vi -

DOMIN: - kun karto de prezidanto Glory. Tio sufiĉas.

HELENA: Prezidanto Glory estas mia patro. Mi estas Helena Glory.

DOMIN: Fraŭlino Glory, estas por ni nekutima honoro, ke - ke -

HELENA: - ke ni ne povas eligi vin tra pordo.

DOMIN: - ke ni povas bonvenigi filinon de la granda prezidanto. Mi petas, sidiĝu. Sulla, vi povas foriri.

SULLA foriras.

DOMIN eksidas: Per kio mi povas servi, fraŭlino Glory?

HELENA: Mi alvenis -

DOMIN: - por rigardi nian fabrikadon de homoj. Kiel ĉiuj vizitoj. Tre volonte! Sen ceremonio!

HELENA: Mi pensis, ke estas malpermesite -

DOMIN: - eniri la uzinon, kompreneble. Sed ĉiu alvenas tien ĉi kun ies vizitkarto, fraŭlino Glory.

HELENA: Kaj - kaj - vi montras al ĉiu. . . . . ?

DOMIN: Nur ion. Fabrikado de artefaritaj homoj, fraŭlino, estas fabrika sekreto.

HELENA: Se vi scius, kiel min tio -

DOMIN: - treege interesas. Malnova Eŭropo eĉ ne parolas pri io alia.

HELENA : Kial vi ne lasas min finparoli?

DOMIN: Mi petas pardonon. Ĉu vi volis eble diri ion alian?

HELENA: Mi volis sole demandi -

DOMIN: - ĉu mi ne montrus tute escepte al vi nian uzinon. Nu certe, fraŭlino Glory.

HELENA: Kiel vi scias, ke mi volis demandi tion?

DOMIN: Ĉiuj demandas pri la samo. Li ekstaras. Pro neordinara estimo, fraŭlino, mi montrus al vi pli ol al la aliaj kaj - unuvorte

HELENA: Mi dankas vin.

DOMIN: Se vi garantios, ke vi perfidos al neniu eĉ la plej malgravan -

HELENA ekstaras kaj donas al li la manon: Je mia honoro.

DOMlN: Mi dankas. Ĉu vi ne volus eble demeti la vualon?

HELENA: Aĥ kompreneble, vi volas vidi - Pardonu!

DOMIN: Kion?

HELENA: Se vi liberigus mian manon.

DOMIN liberigasĝin: Mi petas, pardonu!

HELENA demetas la vualon: Vi volas vidi, ĉu mi ne estas spiono. Kiel singardaj vi estas.

DOMIN observas ŝin entuziasme: Hm - kompreneble - ni - jes.

HELENA: Ĉu vi ne konfidas al mi?

DOMIN: Neordinare, fraŭlino Hele - pardonu, fraŭlino Glory. Efektive neordinare ĝojigita - Ĉu vi ŝipveturis agrable?

HELENA: Jes. Kial -

DOMIN: Ĉar - mi opinias - ke vi estas ankoraŭ tre juna.

HELENA: Ĉu ni iros tuj en la uzinon?

DOMIN: Jes. Mi pensas dudekdu, ĉu ne?

HELENA: Dudekdu kion?

DOMIN: Dudekdu jarojn.

HELENA: Dudekunu. Kial vi volas scii tion?

DOMIN: Pro tio - ĉar - kun entuziasmo: Vi restos ĉi tie pli longe, ĉu ne?

HELENA: Laŭ tio, kion vi montros al mi el la fabrikado.

DOMIN: Diabla fabrikado! Nu certe, fraŭlino Glory, vi vidos ĉion. Mi petas, eksidu! Ĉu interesus vin la historio de la invento?

HELENA: Jes, mi petas vin. Ŝi eksidas.

DOMIN: Nu do. Li sidiĝas sur la skribtablon, observas ravita Helenan kaj rapide kvazaŭrespondas: Estis en jaro 1920, kiam maljuna Rossum, granda fiziologo, sed tiam ankoraŭ juna sciencisto, veturis sur ĉi tiun malproksiman insulon por studi maran animalaron. Punkto. Dum tio li provadis per kemia sintezo imiti vivan materion nomatan protoplasmo ĝis unufojon neatendite li inventis materion, kiu kondutis tute same, kiel viva materio, kvankam ĝi havis alian kemian konstituon. Tio estis en jaro 1932, ĝuste kvarcent kvardek jaroj post malkovro de Ameriko, uf.

HELENA: Ĉu vi scias tion parkere?

DOMIN: Jes; fiziologio, fraŭlino Glory, ne estas mia metio. Do, ĉu pluen?

HELENA: Nu bone.

DOMIN solene: Kaj tiam, fraŭlino, la maljuna Rossum skribis inter siajn kemiajn formulojn jenon: "La naturo trovis sole unu metodon, kiel organizi vivan materion. Sed estas ankoraŭ alia metodo, pli simpla, pli formebla kaj pli rapida, kiun la naturo eĉ ne ektuŝis. Ĉi tiun alian vojon, kiun povis sekvi evoluo de la vivo, mi trovis hodiaŭ". Imagu al vi, fraŭlino, ke ĉi tiujn gravajn vortojn skribis li super eltusaĵo de ia koloida gelo, kiun eĉ hundo ne estus manĝinta. Imagu al vi lin sidantan super epruveto kaj pripensantan, kiel elkreskos el ĝi tuta arbo de vivo, kiel elirados el ĝi ĉiuj bestoj, komencante de iu infuzorio kaj finante - finante per la homo mem. Per homo el alia materio ol ni estas. Fraŭlino Glory, tio estis momento giganta!

HELENA: Do pluen.

DOMIN: Pluen? Nun estis la tasko, eligi la vivon el la epruveto kaj rapidigi la evoluon kaj fabriki iajn organojn, ostojn kaj nervojn kaj tion kaj alion, kaj trovi iajn materiojn, katalizatorojn,

enzimojn, hormonojn kaj tiel plu, mallonge, ĉu vi komprenas tion?

HELENA: Mi n-n-ne scias. Mi pensas, ke nur malmulte.

DOMIN: Mi absolute nenion. Sciu, per tiaj likvaĵoj li kapablis fari, kion li volis. Li kapablis ekzemple formi meduzon kun Sokrata cerbo aŭ lumbrikon longan kvindek metrojn. Sed, ĉar li posedis nek eron da komiksento, li ekintencis fari normalan vertebrulon aŭ eble homon. Li do eklaboris.

HELENA: Kion?

DOMIN: Imiti naturon. Plej frue li provis fari artefaritan hundon. Li klopodis kelkajn jarojn pri tio kaj fine iĝis el tio io kvazaŭ kripliĝinta bovido, kiu mortaĉis post kelkaj tagoj. Mi montros ĝin al vi en la muzeo. Kaj poste eklaboris maljuna Rossum jam por produkti homon.

Paŭzo.

HELENA: Kaj ĉu ne estas permesite perfidi ĉi tion al iu?

DOMIN: Al neniu en la mondo.

HELENA: Domaĝe, ke tio estas jam en ĉiuj lego-libroj.

DOMIN: Domaĝe. Li desaltas de la tablo kaj eksidas apud Helena. Sed ĉu vi scias, kio ne estas en legolibroj? Li frapetas sian frunton. Ke maljuna Rossum estis mirinda naivulo. Serioze, fraŭlino Glory, sed ĉi tion lasu ĉe vi. La maljuna ekstremulo volis efektive produkti homojn.

HELENA: Sed vi ja p r o d u k t a s homojn!

DOMIN: Proksimume, fraŭlino Helena. Sed maljuna Rossum pensis tion laŭvorte. Komprenu, li intencis kvazaŭ science sentronigi Dion. Li estis terura materialisto kaj tial li faris ĉion ĉi. Li intencis nenion pli, ol pruvi, ke ia Dio ne estis necesa.Tial li ekprenis fiksan ideon produkti homon precizege tielan, kiaj ni estas. Ĉu vi scias iomete anatomion?

HELENA: Nur - tro malmulte.

DOMIN: Mi ankaŭ. Imagu al vi, ke li encerbigis al si fabriki ĉion ĝis la lasta glando kiel en homa korpo. Cekumon, migdalglandojn, umbilikon, nurajn superfluaĵojn. Ja eĉ - hm - eĉ seksajn glandojn.

HELENA: Sed ĉi tiuj do - ĉi tiuj ja -

DOMlN: - ne estas superfluaj, mi scias. Sed, se homoj estas industrie fabrikotaj, tiam estas - hm - neniel necese -

HELENA: Mi komprenas.

DOMIN: Mi montros al vi en muzeo, kion li finfuŝis dum dek jaroj. Tio povus prezenti viron, ĝi vivis tutajn tri tagojn. Maljuna Rossum ne havis ioman belguston. Ĝi estis teruraĵo, kion li produktis. Sed interne tio havis ĉion, kion havas la homo. Efektive, treege enuiga laboro. Kaj tiam venis tien ĉi inĝeniero Rossum, nevo de la maljuna. Genia kapo, fraŭlino Glory. Tuj kiam li vidis, kion faraĉas la maljuna, li diris: "Produkti unu homon dum dek jaroj estas sensencaĵo. Se vi ne fabrikados ĝin pli rapide ol la naturo, tiam lasu la aferon kuri!" Kaj li ekstudis anatomion mem.

HELENA: En legolibroj ĝi estas alie.

DOMIN ekstaras: En legolibroj estas pagita reklamo, kaj cetere sensencaĵo. Oni legas tie ekzemple, ke Robotojn inventis la maljuna mastro. Sed la maljuna taŭgis eble por universitato, sed pri fabrikado li ne havis eĉ ideon. Li pensis, ke li faros efektivajn homojn, do eble iajn novajn indianojn, docentojn aŭ idiotojn, ĉu vi komprenas! Kaj nur la juna Rossum havis la ideon fabriki el tio vivajn kaj inieligentajn labormaŝinojn. Kio estas en legolibroj pri kunlaborado de ambaŭ grandaj Rossumoj, estas babilaĵo. Tiuj du terure disputaĉis. La maljuna ateisto havis neniom da kompreno pri industrio, kaj fine fermis lin la juna en iun laboratorion, por ke li tie daŭrigu siajn grandajn abortojn, kaj

komencis mem fabrikadi tion laŭ inĝeniera maniero. La maljuna Rossum lin laŭvorte malbenis kaj ĝis sia morto li finfuŝis ankoraŭ du fiziologiajn monstrojn, ĝis fine oni trovis lin malviva en la laboraiorio. Tio estas la tuta historio.

HELENA: Kaj la juna?

DOMIN: La juna Rossum, fraŭlino, tio estis nova epoko. Epoko de fabrikado post epoko de ekkono. Kiam li iom pririgardis anatomion de la homo, li tuj vidis, ke ĝi estas tro komplika kaj ke bona inĝeniero estus ĝin farinta pli simplan. Do li komencis transformi anatomion kaj eksperimentadis, kion oni povus forlasi

aŭ simpligi - mallonge, fraŭlino Glory, ĉu tio ne tedas vin?

HELENA: Ne, male, tio estas terrrure interesa.

DOMIN: Do la juna Rossum diris al si: Homo estas io, kio - ni diru - sentas ĝojon, ludas violonon, deziras promeni kaj entute bezonas fari amason da aferoj, kiuj - kiuj estas efektive superfluaj.

HELENA: Oho!

DOMIN: Atendu. Kiuj estas superfluaj, se ekzemple ĝi devas teksi aŭ adicii. Naftomotoro ne devas havi kvastojn kaj ornamentojn, fraŭlino Glory. Kaj fabriki artefaritajn laboristojn estas la samo, kiel fabriki naftomotorojn. La fabrikado devas esti kiom eble la plej simpla kaj la fabrikaĵo praktike la plej bona. Kion vi opinias, kia laboristo estas praktike la plej bona?

HELENA: La plej bona? Eble tiu, kiu - kiu - Se li estas honesta - kaj sindona.

DOMIN: Ne, sed la plej malmultekosta. Tiu, kiu havas la plej malmultajn bezonojn. La juna Rossum elpensis laboriston kun plej malgranda nombro de bezonoj. Li devis lin simpligi. Li forĵetis ĉion, kio senpere ne servas al laboro. Tiamaniere li vere elĵetis la homon kaj faris Roboton. Kara fraŭlino Glory, Robotoj ne estas homoj. Ili estas mekanike pli perfektaj ol ni, ili posedas miregindan intelektan kapablecon, sed ili ne havas animon. Ho, fraŭlino Glory, la produkto de la inĝeniero estas teknike pli preciza ol la produkto de la naturo.

HELENA: Oni diras, ke la homo estas kreaĵo de Dio.

DOMIN: Des pli malbone. Dio ne havis eĉ ideon pri moderna tekniko. Ĉu vi kredus, ke la mortinta juna Rossum ekludis rolon de Dio?

HELENA: Kiel, mi petas vin?

DOMIN: Li komencis fabriki Superrobotojn. Laborgigantojn. Li ekprovis tion per kvarmetraj staturoj, sed vi ne kredus, kiel tiuj mamutoj rompiĝadis.

HELENA: Rompiĝadis?

DOMlN: Jes. Nenial krevis ilia piedo aŭ io alia. Nia planedo estas verŝajne iomete malgranda por gigantoj. Nune ni fabrikas nur Robotojn de natura grandeco kaj de tre konvena homa fasono.

HELENA: Mi vidis la unuajn Robotojn ĉe ni. La komunumo aĉetis . . . mi volas diri dungis ilin por laboro -

DOMIN: Ĝi aĉetis ilin, kara fraŭlino. Robotojn oni aĉetas.

HELENA: - ĝi akiris ilin kiel stratbalaistojn. Mi vidis ilin balai. Ili estas tiel strangaj, tiel silentaj.

DOMIN: Ĉu vi vidis mian skribistinon?

HELENA: Mi ne atentis.

DOMIN sonorigas: Sciu, la akcia uzino de "Rossumaj Universal-Robotoj" ne fabrikas ĝis nun unuspecan komercaĵon. Ni havas pli kaj malpli kvalitajn Robotojn. La pli bonaj vivos eble dudek jarojn.

HELENA: Ĉu ili pereas poste?

DOMIN: Jes, ili eluziĝas.

Eniras SULLA.

DOMIN: Sulla, montru vin al fraŭlino Glory.

HELENA stariĝas kaj donas al ŝi la manon: Mi estas ĝojigita. Verŝajne estas terure malgaje al vi tiel malproksime de la mondo, ĉu ne?

SULLA: Tion mi ne konas, fraŭlino Glory. Bonvolu sidiĝi, mi petas.

HELENA eksidas: El kie vi estas, fraŭlino?

SULLA: El ĉi tie, el la uzino.

HELENA: Aĥ, ĉu vi naskiĝis ĉi tie?

SULLA: Jes, mi estis ĉi tie fabrikita.

HELENA eksaltas: Kio?

DOMIN ridas: Sulla ne estas homo, fraŭlino. Sulla estas Roboto.

HELENA: Mi petas pardonon -

DOMIN metas manon sur la ŝultron de Sulla: Sulla ne koleras. Rigardu, fraŭlino Glory, kian vizaĝhaŭton ni fabrikas. Palpu ŝian vangon.

HELENA: Ho, ne, ne!

DOMIN: Vi ne ekkonus, ke ŝi estas el alia materio, ol ni. Atentu, ŝi havas eĉ la tipan lanugon de blondulinoj. Sole la okuloj estas iomete - - - Sed des pli la haroj! Turnu vin, Sulla!

HELENA: Ĉesu jam!

DOMIN: Parolu iom kun la gastio, Sulla. Estas malofta vizito.

SULLA: Mi petas, fraŭlino, sidiĝu. Ili sidiĝas. Ĉu vi bone ŝipveturis?

HELENA: Jes - ce - certe.

SLILLA: Ne veturu reen sur Amelio, fraŭlino Glory. La barometro tro malleviĝas, ĝis 705. Atendu Pensilvanion, ĝi estas tre bona, tre fortika ŝipo.

DOMIN: Kiom?

SULLA: Dudek nodojn en unu horo. Ŝarĝkapableco dekdu mil.

DOMIN ridas: Sufiĉe, Sulla, sufiĉe! Montru al ni, kiel vi scipovas france?

HELENA: Ĉu vi scipovas france?

SULLA: Mi scipovas kvar lingvojn. Mi skribas: Dear Sir! Monsieur! Geehrter Herr! Estimata sinjoro!

HELENA eksaltas: Tio estas trompaĵo! Vi estas ĉarlatano! Sulla ne estas Roboto, Sulla estas knabino kiel mi! Sulla, tio estas malhonesta! - Kial vi ludas tian komedion?

SULLA: Mi estas Roboto.

HELENA: Ne, ne, vi mensogas! Ho, Sulla, pardonu, mi scias - ili devigis vin, por ke vi faru reklamon al ili! Sulla, vi estas knabino kiel mi, ĉu ne? Diru!

DOMIN: Mi bedaŭras, fraŭlino Glory. Sulla estas Roboto.

HELENA: Vi mensogas!

DOMIN rektigas sin: Kion? - Li eksonorigas. Pardonu, fraŭlino, do mi devas konvinki vin.

Eniras MARIUS.

DOMIN: Marius, konduku Sullan en la sekcejon, por ke oni malfermu ŝin. Rapide!

HELENA: Kien?

DOMIN: En la sekcejon. Post kiam oni distranĉos ŝin, vi iros rigardi ŝin.

HELENA: Mi ne iros!

DOMIN: Pardonu, vi parolis pri mensogo.

HELENA: Ĉu vi volas, ke oni mortigu ŝin?

DOMIN: Maŝinojn oni ne mortigas.

HELENA ĉirkaŭbrakas Sullan: Ne timu, Sulla, mi defendos vin! Diru, karulino, ĉu estas ĉiuj tiel barbaraj kontraŭ vi? Tion vi ne devas toleri, ĉu vi aŭdas? Vi ne devas, Sulla!

SULLA: Mi estas Roboto.

HELENA: Estas egale. Robotoj estas same bonaj homoj kiel ni. Sulla, ĉu vi lasus vin distranĉi?

SULLA: Jes.

HELENA: Ho, ĉu vi ne timas morton?

SULLA: Mi ne konas ĝin, fraŭlino Glory.

HELENA: Ĉu vi scias, kio fariĝus kun vi?

SULLA: Jes, mi ĉesus movi min.

HELENA: Tio estas terrrura!

DOMIN: Marius, diru al la fraŭlino, kio vi estas.

MARIUS: Roboto Marius.

DOMIN: Ĉu vi donus Sullan en la sekcejon?

MARIUS: Jes.

DOMIN: Ĉu vi kompatus ŝin?

MARIUS: Tion mi ne konas.

DOMIN: Kio fariĝus kun ŝi?

MARIUS: Ŝi ĉesus movi sin. Oni ĵetus ŝin en pistmaŝinon.

DOMIN: Tio estas morto, Marius. Ĉu vi timas morton? MARIUS: Ne.

DOMIN: Do vidu, fraŭlino Glory. Robotoj ne ŝategas la vivon. Ili ja ne scias pro kio. Ili ne havas ĝuojn. Ili estas malpli ol herbo.

HELENA: Ho, ĉesu! Sendu ilin almenaŭ for!

DOMIN: Marius, Sulla, vi povas foriri.

SULLA kaj MARIUS foriras.

HELENA: Ili estas terrruraj! Estas abomene, kion vi faras!

DOMIN: Kial abomene?

HELENA: Mi ne scias. Kial - kial vi donis al ŝi nomon Sulla?

DOMIN: Ĉu malbela nomo?

HELENA: Estas vira nomo. Sulla estis roma armeestro.

DOMIN: Ho, ni pensis, ke Marius kaj Sulla estis geamantoj.

HELENA: Ne. Marius kaj Sulla estis armeestroj kaj kontraŭbatalis reciproke en jaro - en jaro - mi ne scias jam.

DOMIN: Venu ĉi tien, al la fenestro. Kion vi vidas?

HELENA: Masonistojn.

DOMIN: Tio estas Robotoj. Ĉiuj niaj laboristoj estas Robotoj. Kaj ĉi tie malsupre, ĉu vi vidas ion?

HELENA: Ian oficejon.

DOMIN: La kalkulejo. Kaj en ĝi -

HELENA: - plene da oficistoj.

DOMIN: Estas Robotoj. Ĉiuj niaj oficistoj estas Robotoj. Ĝis kiam vi vidos la uzinon -

Samtempe eksonas uzinaj fajfiloj kaj sirenoj.

DOMlN: Tagmezo. Robotoj ne scias, kiam ĉesi laboron. Je la dua mi montros al vi knedujojn.

HELENA: Kiajn knedujojn?

DOMIN sekvoĉe: Knedujojn por pasto. En ĉiu oni knedas samtempe materion por mil Robotoj. Poste tinojn por hepatoj, cerboj kaj tiel plu. Poste vi vidos la uzinon por ostoj. Poste mi montros al vi la ŝpinejon.

HELENA: Kian ŝpinejon?

DOMIN: Nervoŝpinejon. Vejnoŝpinejon. Ŝpinejon, kie oni fabrikas samtempe tutajn kilometrojn da faringoj. Poste estas la muntejo, kie oni kunigas ĉion, sciu, kiel aŭtomobilojn. Ĉiu laboristo aligas nur unu parton kaj aŭtomate tio kuras pluen al la dua, tria, senfine. Tio estas la plej interesa spektaklo. Poste estas la sekigejo kaj magazenoj, kie laboras freŝaj fabrikaĵoj.

HELENA: Pro Dio, ĉu tuj ili devas labori?

DOMIN: Pardonu! Ili laboras tiel, kiel laboras nova meblaro. Ili kutimiĝas je la ekzistado. Ili kvazaŭ kunkreskas interne, aŭ io alia fariĝas kun ili. Multo nova eĉ kreskas en ili. Sciu, ni devas lasi iom da spaco por natura evoluo. Kaj dume oni la fabrikaĵojn finpretigas.

HELENA: Kion tio signifas?

DOMIN: La samon, kiel ĉe la homoj "la lernejo". Ili lernas paroli, skribi kaj kalkuli. Ili posedas ja miregindan memoron. Se vi tralegus al ili dudekvoluman enciklopedion, ili ĉion ripetos al vi. Ion novan ili neniam elpensos. En universitatoj ili tute bone povus instrui. Poste oni klasigas ilin laŭ specoj kaj dissendas. Ĉiutage dekkvin mil pecojn, ne enkalkulite ĉiamam percenton da difektitaj, kiujn oni ĵetas en pistmaŝinon. . . kaj tiel plu kaj tiel plu.

HELENA: Ĉu vi koleras je mi?

DOMIN: Aĥ, gardu Dio! Mi pensas nur, ke. . . ke ni povis paroli pri aliaj aferoj. Ni estas ĉi tie nur kelkaj inter centmiloj da Robotoj, kaj neniu virino. Ni parolas nur pri fabrikado, la tutan tagon, ĉiun tagon - Ni estas kvazaŭ kondamnitaj, fraŭlino Glory.

HELENA: Mi ege bedaŭras, ke mi diris, ke - ke - ke vi mensogas -

Pordofrapo.

DOMIN: Eniru, junuloj!

De maldekstre eniras inĝo. FABRY, dro. GALL, dro. HALLEMEIER, konstruestro ALQUIST.

Dro. GALL: Pardonu, ĉu ni ne ĝenas?

DOMIN: Venu ĉi tien. Fraŭlino Glory, tio estas Alquist, Fabry, Gall, Hallemeier. Filino de la prezidanto Glory.

HELENA embarase: Bonan tagon.

FABRY: Ni ne havis eĉ ideon -

Dro. GALL: Senfine honorataj -

ALQUIST: Estu bonveninta, fraŭlino Glory.

De dekstre enfalas BUSMAN.

BUSMAN: Halo, kion vi havas ĉi tie?

DOMIN: Ĉi tien, Busman. Tio estas nia Busman, fraŭlino. La filino de la prezidanto Glory.

HELENA: Estas agrable por mi.

BUSMAN: Mia Dio, kia gloro! Fraŭlino Glory, ĉu vi permesas, ke ni kablu al ĵurnaloj, ke vi bonvolis honori nin per via vizito -?

HELENA: Ne, ne, mi petas vin!

DOMIN: Mi petas, fraŭlino, sidiĝu.

BUSMAN: altiras apogseĝojn Bonvolu -

Dro: GALL: " " Mi petas -

FABRY: " " Pardonu -

ALQUIST: Fraŭlino Glory, kiel vi vojaĝis?

Dro. GALL: Ĉu vi restos pli longe ĉe ni?

FABRY: Kion vi diras pri la uzino, fraŭlino Glory?

HALLEMEIER: Ĉu vi alvenis sur Amelio?

DOMIN: Silentu, lasu paroli fraŭlinon Glory.

HELENA al Domin: Pri kio mi parolu kun ili?

DOMIN mirigite: Pri kio vi volas.

HELENA: Ĉu mi parolu - ĉu vi permesas, ke mi parolu tute malkaŝe?

DOMIN: Nu kompreneble.

HELENA hezitas, poste malespere kuraĝiĝinte: Diru, ĉu neniam turmentas vin, kiel oni trakfas vin?

FABRY: Kiu, mi petas?

HELENA: Ĉiuj homoj.

Ĉiuj konsternite rigardas reciproke unu la alian.

ALQUIST: Ĉu nin?

Dro. GALL: Kial vi pensas?

HALLEMEIER: Mil tondroj!

BUSMAN: Aĥ, gardu Dio, fraŭlino Glory!

HELENA: Ĉu vi ne sentas, ke vi povus ekzisti pli bone?

Dro. GALL: Ĝi estas diskutinda, fraŭlino. Kiel vi pensas tion?

HELENA: Mi pensas, ke - eksplodas ke tio estas abomenega! Ke tio estas terura! ŝi ekstaras. Tuta Eŭropo parolas pri tio, kio okazas ĉi tie kun vi. Tial mi alvenis, por vidi tion, kaj tio estas miloble pli malbona, ol iu pensas! Kiel vi kapablas suferi tion?

ALQUIST: Kion suferi?

HELENA: Vian situacion. Pro Dio, vi estas ja homoj, kiel ni, kiel la tuta Eŭropo, kiel la tuta mondo! Estas skandale, estas malinde, kiel vi vivas!

BUSMAN: Pro Dio, fraŭlino!

FABRY: Ne, junuloj, iomete ŝi estas prava. Ni vivas ĉi tie efektive kiel Indianoj.

HELENA: Pli malbone ol Indianoj! Ĉu vi permesas, ho, ĉu vi permesas, ke mi alparolu vin fratoj?

BUSMAN: Nu, mia Dio, kial ne?

HELENA: Fratoj, mi ne alvenis kiel filino de la prezidanto. Mi alvenis en nomo de la Ligo de Humaneco. Fratoj, la Ligo de Humaneco havas jam pli ol ducent milojn da anoj. Ducent mil homoj staras post vi kaj disponigas al vi sian helpon.

BUSMAN: Ducent mil homoj, verdire, tio estas jam rimarkinda, tio estas tute bela.

FABRY: Mi diras ĉiam al vi, nenio superas malnovan Eŭropon. Vidu, ĝi ne forgesis nin. Ĝi disponigas al ni helpon.

Dro. GALL: Kian helpon? Ĉu teatron?

HALLEMEIER: Ĉu orkestron?

HELENA: Pli ol tio.

ALQUIST: Ĉu vin mem?

HELENA: Ho, kio min koncernas! Mi restos, dum estos necese.

BUSMAN: Mia Dio, kia ĝojo!

ALQUIST: Domin, mi iros prepari por la fraŭlino la plej bonan ĉambron.

DOMIN: Atendu momenton. Mi timas, ke - ke fraŭlino Glory ankoraŭ ne finparolis.

HELENA: Ne, mi ne finparolis, se vi ne fermos al mi perforte la buŝon.

Dro. GALL: Harry, ne kuraĝu!

HELENA: Mi dankas vin. Mi sciis, ke vi defendos min.

DOMIN: Pardonu, fraŭlino Glory. Ĉu vi estas konvinkita, ke vi parolas kun Robotoj?

HELENA ekembarasiĝas: Kun kiu alia?

DOMlN: Mi bedaŭras. Ĉi tiuj sinjoroj estas efektive homoj kiel vi. Kiel la tuta Eŭropo.

HELENA al la ceteraj: Ĉu vi ne estas Robotoj?

BUSMAN ridegas: Dio gardu!

HALLEMEIER dignoplene: Fi, Robotoj!

Dro. GALL ridas: Ni dankas kore!

HELENA: Sed. . . tio ne estas ebla!

FABRY: Je mia honoro, fraŭlino, ni ne estas Robotoj.

HELENA al Domin: Kial do vi diris al mi, ke ĉiuj viaj oficistoj estas Robotoj?

DOMIN: Jes, la oficistoj. Sed la direktoroj ne. Permesu, fraŭlino Glory: inĝeniero Fabry, ĝenerala teknika direktoro de Rossumaj Universal-Robotoj. Doktoro Gall, estro de fiziologia kaj esplora departemento. Doktoro Hallemeier, estro de instituto por psikologio kaj eduko de Robotoj. Konsulo Busman, ĝenerala komerca direktoro kaj konstruisto Alquist, konstruestro de Rossumaj Universal-Robotoj.

HELENA: Pardonu, sinjoroj, ke - ke - - Estas terrrura! Kion mi faris?

ALQUIST: Aĥ, gardu Dio, fraŭlino Glory. Mi petas, sidiĝu.

HELENA eksidas: Mi estas malsaĝa knabino. Nun - nun vi sendos min per la unua ŝipo reen.

Dro. GALL: Por nenio en la mondo, fraŭlino. Kial ni sendus vin for?

HELENA: Ĉar vi jam scias - ĉar - ĉar mi ribeligus Robotojn kontraŭ vin.

DOMIN: Kara fraŭlino Glory, ĉi tie estis jam centoj da savistoj kaj profetoj. Ĉiu ŝipo alveturigas iun. Misiistojn, anarkistojn, Savarmeon, ĉion eblan. Estas tre mirinde, kiom da eklezioj kaj frenezuloj estas sur la mondo.

HELENA: Kaj ĉu vi permesas, ke ili parolu al Robotoj?

DOMIN: Kial ne? Ĝis nun ĉiuj lasis tion. Robotoj memoras ĉion, sed plu nenio. Ili ja eĉ ne ridas pri tio, kion la homoj parolas. Efektive, tio estas vere nekredinda. Se ĝi interesas vin, kara fraŭlino, mi alkondukos vin en la magazenon de Robotoj. Estas tie eble tricent miloj da ili.

BUSMAN: Tricent kvardek sep mil.

DOMIN: Bone. Vi povas alparoli ilin kiel vi volas. Vi povas tralegi al ili biblion, logaritmojn, aŭ kio plaĉas al vi. Vi povas prediki al ili eĉ pri homaj rajtoj.

HELENA: Ho, mi pensas, ke. . . se oni montrus al ili iom da amo -

FABRY: Ne eble, fraŭlino Glory. Nenio estas al la homo pli fremda ol Roboto.

HELENA: Kial do vi produktas ilin?

BUSMAN ridas: Hahaha, tio estas bona! Kial oni produktas Robotojn!

FABRY: Por laboro, fraŭlino. Unu Roboto anstataŭas du kaj duonon da laboristoj. Homa maŝino, fraŭlino Glory, estis tro neperfekta. Fine oni devis tamen forigi ĝin.

BUSMAN: Ĝi estis tro multekosta.

FABRY: Ĝi estis malmulte produktema. Al moderna tekniko ĝi jam ne povis sufiĉi. Kaj due - due - estas granda progreso, ke . . pardonu.

HELENA: Kion?

FABRY: Mi petas pardonon. Estas granda progreso naski per maŝino. Tio estas pli facila kaj pli rapida. Ĉiu plirapidigo estas progreso, fraŭlino. La naturo ne havis eĉ ideon pri moderna rapideco de laboro. La tuta infanaĝo estas de teknika vidpunkto pura sensencaĵo. Vere perdita tempo. Ne daŭrigebla malŝparo de tempo, fraŭlino Glory. Kaj trie -

HELENA: Ho, ĉesu!

FABRY: Laŭ via plaĉo. Permesu, kion do intencas verdire tiu via Ligo - Ligo - Ligo de Humaneco?

HELENA: Ĝi speciale - speciale celas defendi Robotojn kaj - kaj - garantii al ili - bonan farton.

FABRY: Tio ne estas malbona celo. Maŝinoj devas esti bone prizorgataj. Je mia animo, tio estas laŭdinda. Mi ne ŝatas difektitajn aĵojn. Mi petas vin, fraŭlino Glory, enskribu nin ĉiujn kiel subtenantajn, kiel ordinarajn, kiel fondantajn anojn de tiu via Ligo!

HELENA: Ne, vi ne komprenas min! Ni volas - precipe - ni volas liberigi Robotojn!

HALLEMEIER: Kiamaniere, mi petas vin?

HELENA: Oni traktu ilin. . . traktu ilin. . . . kiel homojn.

HALLEMEIER: Aha! Ĉu ili eble voĉdonu? Ĉu ili eble eĉ ricevu salajron?

HELENA: Kompreneble, ke jes!

HALLEMEIER: Ni rigardu! Kaj kion ili farus kun ĝi, mi petas vin?

HELENA: Ili aĉetus. . . kion ili bezonas. . . . kio ĝojigus ilin.

HALLEMEIER: Tio estas tre bela, fraŭlino; sed Robotojn nenio ĝojigas. Mil tondroj, kion ili aĉetu? Vi povas ilin nutri per ananasoj, per pajlo, per kio vi volas; al ili tio estas egala, ili havas tute nenian gustosenton. Ili interesas sin pri nenio, fraŭlino Glory. Diablo, diablo, neniu vidis ankoraŭ, ke Roboto estus ekridetinta.

HELENA: Kial. . kial. . . kial vi ne faras ilin pli feliĉaj?

HALLEMEIER: Ne eble, fraŭlino Glory. Ili estas nur Robotoj. Sen propra volo. Sen pasioj. Sen historio. Sen animo.

HELENA: Ĉu sen amo kaj obstino?

HALLEMEIER: Kompreneble. Robotoj amas nenion, eĉ ne sin mem. Kaj ĉu obstino? Mi ne scias; nur malofte, nur de tempo al tempo -

HELENA: Kio?

HALLEMEIER: Verdire nenio. Iufoje ili kvazaŭ freneziĝas. Io kvazaŭ epilepsio, sciu! Oni nomas ĝin spasmo de Robotoj. Subite kelkiu forĵetegas ĉion, kion li tenas en la mano, li staras, grincas per la dentoj - kaj devas esti ĵetita en pistmaŝinon. Verŝajne difekto de organismo.

DOMIN: Fabrika difekto.

HELENA: Ne, ne, tio estas la animo!

FABRY: Ĉu vi pensas, ke la animo komencas per dentogrincado?

DOMIN: Tion oni forigos, fraŭlino Glory. Doktoro Gall ĵus faras iajn eksperimentojn -

Dro. GALL: Kun tio ĉi ne, Domin; nun mi fabrikas nervojn por doloro.

HELENA: Nervojn por doloro?

Dro. GALL: Jes. Robotoj preskaŭ ne sentas korpdoloron. Komprenu, mortinta juna Rossum tro limigis nervan sistemon. Tio ne montris sin taŭga: Oni devas ilin igi dolorsentemaj.

HELENA: Kial - kial - se vi ne donas al ili animon, kial vi volas doni al ili doloron?

Dro. GALL: Pro industriaj kaŭzoj, fraŭlino Glory. Roboto kelkfoje difektas sin mem, ĉar tio ne doloras ĝin; ĝi enigas la manon en maŝinon, ĝi forrompas al si fingron, ĝi frakasas al si la kapon, tio estas al ĝi egala. Ni devas doni doloron al ili; tio estas aŭtomata ŝirmilo kontraŭ lezo.

HELENA: Ĉu ili estos pli feliĉai, se ili sentos doloron?

Dro. GALL: Male; sed ili estos teknike pli perfektaj.

HELENA: Kial vi ne kreas animon al ili?

Dro. GALL: Tion ni ne kapablas.

FABRY: Tio ne estas en nia intereso.

BUSMAN: Tio plikarigus la fabrikadon. Pro Dio, bela sinjorino, ni ja faras tion tiel malkare! Vestita peco po cent dudek dolaroj, kaj antaŭ dekkvin jaroj ĝi kostis dek mil! - Antaŭ kvin jaroj ni aĉetadis por ili vestaron; hodiaŭ ni posedas proprajn teksejojn kaj ni ankoraŭ eksportas ŝtofojn kvinoble pli malkare ol aliaj uzinoj. Mi petas vin, fraŭlino Glory, kiom vi pagas por unu metro da tolo?

HELENA: Mi ne scias - - efektive - - - mi forgesis.

BUSMAN: Mia Dio, kaj vi volas fondi Ligon de Humaneco! Ĝi kostas jam nur la trionon, fraŭlino; ĉiuj prezoj malaltiĝis ĝis la triono kaj ili malaltiĝos pli, pli, pli ĝis - tiel li montras He?

HELENA: Mi ne komprenas.

BUSMAN: Pro Dio, fraŭlino, tio signifas, ke la laboro perdis je valoro! Roboto kostas ja eĉ kun nutraĵo por unu horo tri kvaronojn da cendeto! Tio estas amuza, fraŭlino: Ĉiuj uzinoj krevas kiel glanoj, aŭ ili rapide aĉetas Robotojn, por malkarigi fabrikadon.

HELENA: Jes, kaj ili elĵetas laboristojn sur pavimon.

BUSMAN ridas: Haha, kompreneble! Sed ni, mia bona Dio, ni ĵetis dume kvin cent milojn da tropikaj Robotoj sur argentinajn pampojn, por ke ili kulturu tritikon. Estu tiel afabla, kiom kostas ĉe vi funto da pano?

HELENA: Mi havas eĉ ne ideon.

BUSMAN: Do vidu; nun ĝi kostas du cendetojn, en tiu via bona malnova Eŭropo; sed tio estas nia pano, ĉu vi komprenas? Du cendetojn funto da pano; kaj la Ligo de Humaneco havas pri tio eĉ ne ideon! Li ridas: Haha, fraŭlino Glory, vi ne scias, kio estas tro multekosta pantranĉaĵo. Pro kulturo kaj tiel plu. Sed en kvin jaroj, nu, do vetu!

HELENA: Kion?

BUSMAN: Ke post kvin jaroj estos ĉiuj prezoj nula entjero, unu decimalo. Karuloj, post kvin jaroj ni dronos en tritiko kaj en ĉio ebla.

ALQUIST: Jes, kaj ĉiuj laboristoj de la mondo estos sen laboro.

DOMIN ekstaras: Estos, Alquist. Estos, fraŭlino Glory. Sed ĝis dek jaroj produktos Rossumaj Universal- Robotoj tiom da tritiko, tiom da ŝtofoj, tiom da ĉio, ke ni diros: la komercaĵoj ne havas jam valoron. Nun prenu ĉiu, kiom li bezonas. Ne ekzistas mizero. Jes, ili estos sen laboro. Sed tiam estos jam entute neniu laboro. Ĉion faros vivaj maŝinoj. La homo farados nur tion, kion li ŝatos. Li vivos nur pro tio, ke li pliperfektiĝu.

HELENA ekstaras: Ĉu estos tiel?

DOMIN: Estos. Ne povas esti alie. Pli frue eble okazos teruraj aferoj, fraŭlino Glory. Tio estas simple neevitebla. Sed poste ĉesos servado de homo al homo kaj sklaveco de homo por materio. Neniu jam pagos panon per vivo aŭ per malamo. Vi jam ne estas laboristo, vi jam ne estas skribisto; vi jam ne minas karbon kaj vi ne staras ĉe fremda maŝino. Vi jam ne disigados vian animon en laboro, kiun vi malbenis!

ALQUIST: Domin, Domin! Tio, kion vi diras, aspektas tro kiel paradizo. Domin, estadis io bona en servado kaj io granda en humiligo. Ho, Harry, estis - mi ne scias kia - virto en laboro kaj laceco.

DOMIN: Eble estis. Sed ni ne povas kalkuli kun tio, kio perdiĝos, se ni aliformas la mondon komencante de Adamo. Adamo, Adamo! Vi jam ne manĝos vian panon kun ŝvitanta vizaĝo; vi jam ne sentos malsaton kaj soifon, laciĝon kaj humiligon; vi revenos paradizon, kie nutris vin la mano de la Sinjoro. Vi estos libera kaj suverena; vi ne havos alian taskon, alian laboron, alian zorgon, ol pliperfektigi vin mem. Vi estos estro de la kreaĵo.

BUSMAN: Amen.

FABRY: Fariĝu tiel.

HELENA: Vi konfuzis min. Mi estas naivega knabino. Mi volus - mi volus kredi tion.

Dro. GALL: Vi estas pli juna ol ni, fraŭlino Glory. Vi ĝisvivos ĉion.

HALLEMEIER: Jes. Mi pensas, ke fraŭlino Glory povus lunĉi kun ni.

Dro. GALL: Kompreneble! Domin, ekpetu en nomo de ni ĉiuj..

DOMIN: Fraŭlino Glory, honorigu nin.

HELENA: Sed tio do - kiel mi povus?

FABRY: Por Ligo de Humaneco, fraŭlino.

BUSMAN: Kaj je ĝia honoro.

HELENA: Ho, ĉiuokaze - eble -

FABRY: Do vivu! Fraŭlino Glory, pardonu por kvin minutoj.

Dro. GALL: Pardonu.

BUSMAN: Pro Dio, mi devas kabli -

HALLEMEIER: Diablo, kaj mi forgesis - Ĉiuj, krom Domin kaj Helena, rapidas eksteren.

HELENA: Kial foriras ĉiuj?

DOMIN: Kuiri, fraŭlino Glory.

HELENA: Kion kuiri?

DOMIN: Lunĉon, fraŭlino Glory. Por ni kuiras Robotoj kaj - kaj - ĉar ili havas nenian gustosenton, ne estas tio tute - Hallemeier rostas ja bonege. Kaj Gall scipovas ian saŭcon kaj Busman estas sperta pri omleto -

HELENA: Pro Dio, tio estas festeno! Kaj kion scipovas sinjoro - konstruisto -

DOMIN: Ĉu Alquist? Nenion. Li nur ordigos la tablon kaj - kaj Fabry havigos iom da fruktoj. Tre modesta kuiro, fraŭlino Glory.

HELENA: Mi volis demandi vin -

DOMIN: Ankaŭ mi volus pri io demandi vin. Li metas sian horloĝon sur la tablon. Kvin minutoj da tempo.

HELENA: Pri kio demandi?

DOMIN: Pardonu, vi demandis pli frue.

HELENA: Eble la demando estas malsaĝa; sed kial vi fabrikas virinajn Robotojn, se - se -

DOMIN: - se ĉe ili, hm, se por ili la sekso estas sen signifo?

HELENA: Jes.

DOMIN: Estas iam tia mendokondiĉo, sciu! Servistinoj, vendistinoj, skribistinoj - la homoj estas kutimiĝintaj.

HELENA: Kaj - kaj diru, ĉu estas Robotoj - kaj Robotinoj - reciproke - absolute -

DOMIN: Absolute indiferentaj, kara fraŭlino. Estas eĉ ne signo je ia inklino.

HELENA: Ho, tio estas - terrrura!

DOMIN: Kial?

HELENA: Tio estas - estas - tiel nenatura! Oni eĉ ne scias, ĉu oni pro tio sentu naŭzon kontraŭ ili, aŭ - enviu ilin - aŭ eble DOMIN: - bedaŭru ilin.

HELENA: Tion plej eble. - Ne, ĉesu! Kion vi volis demandi?

DOMIN: Mi volonte demandus, fraŭlino Glory, ĉu vi volus min.

HELENA: Kiel voli vin?

DOMIN: Kiel edzon.

HELENA: Ne! Kiamaniere venis tia ideo al vi?

DOMIN rigardas la horloĝon: Ankoraŭ tri minutoj. Se vi ne edziniĝos kun mi, vi estas devigita edziniĝi kun iu el la kvin ceteraj.

HELENA: Dio gardu! Kial mi edziniĝus kun li?

DOMIN: Ĉar ĉiuj laŭvice petos vin pri tio.

HELENA: Kiamaniere ili povus kuraĝi?

DOMIN: Mi tre bedaŭras, fraŭlino Glory. Ŝajnas, ke ili estas vin ekamintaj.

HELENA: Mi petas vin, ili ne faru tion! Mi - mi tuj forveturos!

DOMIN: Helena, vi ne tiom malgajigos ilin.

HELENA: Sed mi ja - mi ja ne povas edziniĝi kun ĉiuj ses!

DOMIN: Ne, sed almenaŭ kun unu. Se vi ne volas kun mi, do kun Fabry.

HELENA: Mi ne volas!

DOMIN: Kun doktoro Gall.

HELENA: Ne, ne, silentu! Mi volas neniun.

DOMIN: Ankoraŭ du minutoj.

HELENA: Tio estas terrrura! Edziniĝu kun iu Robotino.

DOMIN: Ŝi ne estas virino.

HELENA: Ho, nur tio mankas al vi! Mi pensas, ke - ke vi edziniĝus kun ĉiu, kiu alvenas ĉi tien.

DOMIN: Estis ĉi tie multo da ili, Helena.

HELENA: Ĉu junaj?

DOMIN: Junaj.

HELENA: Kial vi ne edziniĝis kun iu?

DOMIN: Ĉar mi ne perdis la kapon. Nur hodiaŭ. Tuj post kiam vi demetis la vualon.

HELENA: - Mi scias.

DOMIN: Ankoraŭ unu minuto.

HELENA: Sed mi ne volas, pro Dio!

DOMIN metas ambaŭ manojn sur ŝiajn ŝultrojn: Ankoraŭ unu minuto. Aŭ vi diros al mi senpere ion terure malbonan, kaj poste mi lasos vin. Aŭ - aŭ -

HELENA: Vi estas maldelikatulo!

DOMIN: Tio estas nenio. Viro devas esti iomete maldelikata. Tio decas.

HELENA: Vi estas frenezulo!

DOMIN: La homo devas esti iom freneza, Helena. Tio estas ĉe li la plej bona.

HELENA: Vi estas - vi estas - aĥ mia Dio!

DOMIN: Do vidu! Ĉu prete?

HELENA: Ne, ne! Mi petas vin, lasu min! Vi ja disprrremos min!

DOMIN: Lastan vorton, Helena!

HELENA defendas sin: Por nenio en la mondo - Do Harry!

Pordofrapo.

DOMIN ellasas ŝin: Eniru!

Eniras BUSMAN, Dro. GALL kaj HALLEMEIER vestitaj per kuirejaj antaŭtukoj, FABRY kun bukedo kaj ALQUIST kun buŝtuko sub la brako.

DOMIN: Ĉu vi jam estas pretaj?

BUSMAN solene: Jes.

DOMIN: Ni ankaŭ.

Kurteno.