Rakontoj/El la vivo de Mozart

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El la vivo de Mozart

I. EN BERTRAMKA.[redakti]

Silenta somera vespero...

Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta talio.

Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de ĉiuj siaj fortoj.

Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal.

Tiam — en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento — tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo »Poslovina«.

La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi...

Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis ripozon.

Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo.

Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj — ĉio cetera — eĉ la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon...

Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia laborĉambro.

La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne kuraĝis interrompi la komponiston...

Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj — ili ankaŭ malsaniĝas kaj laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero.

Kaj simile ankaŭ Mozart, kiam loĝante vizite ĉe sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.

Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun ĉi fojon, kiam antaŭe senĉese freŝa, neelĉerpebla fonto de l' fantazio ŝajnis kvazaŭ subite elĉerpita, dezerta, senfrukta...

Mozart estis morte malĝoja. Lia spirito ŝajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.

Kiel volonte ankoraŭ nun li laborus plue! Sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson. Ĉiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kuniĝadis en malprecizan, malklaran ĥaoson — en tutan disonancon...

Vane li klopodis aŭdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj aŭdigante sole izolitajn tonojn — ne interligitajn...

Kaj longe, longe li sidis poste kvazaŭ rigidiĝinta kun mallevita kapo al la brusto.

Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj — poste denove silento.

Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan ĝardenon.

La suno ĵus subiris; sanga, sed jam paliĝanta sunradiaro superverŝadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbiĝantajn supren sur la kruta deklivo...

Ĉirkaŭe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtingala momenton aŭskultis, malrapide stariĝis kaj alproksimiĝinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la ruĝetan malplenon.

Poste li turnis sin malrapide — senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la ĝardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj surŝutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj ĉiam malpli ireblaj kaj ĉiam pli tordolinie irantaj supren...

Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Malrapide, ŝanceliĝante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj ĉiam pli supren, ĝis li atingis preskaŭ la supron de l' altaĵo, de kiu vidiĝis belega panoramo de unu parto de Praha.

Ĉi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la ĉarman pentraĵon de Praha dronanta en la ruĝeta, sed ĉiam pli paliĝanta lumo.

Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentraĵon.

Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel ŝtalo — penso neniiganta...

En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, kiun li ĵus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha — en la ĉarmoriĉa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj — en la urbo, kiu en la paliĝantaj rebriloj de l' subirinta suno ĵus ensorĉis lin...

Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuraĝas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado ĉiuj liaj spiritaj fortoj preskaŭ tute laciĝis, prezenti por la prijuĝo antaŭ ĉio al Praha. Ŝajnis al li — kaj tio okazas ofte al ĉiu juste kreanta geniulo — ke lia verko estas malforta, nesufiĉe arta fuŝverko — ke ĝia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' ĉeĥa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj...

Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malĝoja.

De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidiĝi en la herbon.

Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundiĝo... En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon...

Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento.

Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo.

Mozart levinte la kapon aŭskultis.

Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li, ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco...

Sed, kio ĝi estas?

Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko — de la plej alta supro de l' altaĵo post Mozart...

Mozart aŭskultas dum kelke da momentoj. La kanto de l' najtingalo iras de malsupre — la tonoj de l' homa voĉo de supre...

Unue la tonoj de l' ambaŭ kuniĝas — momenton sonas kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj — arĝenta, dolĉa voĉo knabina...

Mozart salte leviĝinte rigardas ĉirkaŭ si. Sur la plej alta supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laŭ la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaĝan, iranta sur la supro kaj — kantanta —...

Li aŭskultas pli atente.

La knabino kantas kortuŝantan, impresplenan kanton popolan... La sonoj de l' arĝenta voĉo ondiĝas tra la silenta aero kiel seriozaj demonetoj disportantaj kortuŝon, doloron kaj malĝojon en la homajn korojn...

La najtingalo malsupre kantas ĉiam pli pasie. Periode superas ĝian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de ĝia voĉo eksonas ĝojege — sed tiu kanto ne logas plu la atenton de Mozart...

Li vidas sole malklaran, ĉiam pli malproksimiĝantan silueton de l' nekonata knabino. Li aŭdas sole ŝian voĉon, sole la sorĉoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto popola...

Subite ŝanĝiĝis la kortuŝanta, dolĉe elegia tono de l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' arĝenta sonoranta voĉo tremetas en silenta aero vespera kiel petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan gajecon en la homajn korojn...

Mozart staras kvazaŭ en sonĝo.

En lia animo komencas tagiĝi — la kanto knabina efikas kvazaŭ sorĉo...

Silueto de l' knabino malproksimiĝas pli kaj pli, ŝia kanto malaperas, ĝis fine mortas...

Mozart staras ankoraŭ sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed en lia animo estas lume — la animpremiteco, la senespero estas tute forpelitaj.

Antaŭ lia spirita rigardo vidiĝas klara, ĝojiga perspektivo; ĉar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li ĵus aŭdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu li ĉiam revas — tie estas neeble, ke lia verko —

Li ne finis la penson.

Refreŝigita kiel neniam antaŭe li malsupreniris la altaĵon kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan tagon matene li denove daŭrigis sian laboron...

La sufoka laceco estis pasinta. Freŝa, kiel en tagoj de la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, ĝis li finis »Don Juanon«, la verkon — senmortan...

II. LASTAJ TAGOJ.[redakti]

Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraŭ stratoj de Wien.

Antaŭ unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo — oni skribis 1791 — sufiĉe oportuna vojaĝveturilo.

La koĉero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.

Post nelonga tempo malfermiĝis la dompordo kaj dika kuiristino komencis elportadi el la domo, ŝarĝadi sur la veturilon kaj post ĝin kaj alligadi ĉion, kio estis necesa por la granda vojaĝo — en Praha'n — nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute ĉiujn eblajn rekvizitojn por la vojaĝo, je kiuj ĉiu, kiu antaŭ cent jaroj volis almenaŭ iom oportune vojaĝi, nepre devis esti provizita.

La preparoj daŭris preskaŭ la tutan horon. Kiam ĉio estis finita, eliris el la domo viro ĉirkaŭe tridek kvinjara kondukanta ĉe la brako sinjorinon de la sama aĝo.

La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en oportuna vojaĝvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis en modo.

Iam bela vizaĝo lia estas ekstreme ŝvelinta kaj vidigas lacecon. La haŭtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel post forta, longedaŭra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj bluetaj — estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa tempo, sed ĝis nun penas rezisti la malsanon kun la streĉo de ĉiuj siaj fortoj.

La sinjorino ĉe lia flanko estas vestita laŭ la malnova modo en la vesto ne tre eleganta. Ŝi havas sur si longan mantelon, sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizaĝo supreniĝantan ĉapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.

Ŝia vizaĝo posedas ankoraŭ postesignojn de l' freŝa ĉarmo. La vangoj estas brune ruĝaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.

La viro kaj la sinjorino alpaŝis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post ĝi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon.

La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaŭ ŝi metis unu piedon sur la ŝtupon de la veturilo, ŝi sentis, ke iu ektiris malantaŭe ŝian jupon.

Turninte sin ŝi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizaĝo.

"Ĉu vi deziras ion, sinjoro?" demandis ŝi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kaŝi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si ŝian atenton.

"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kaŭzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..."

La viro en la veturilo aŭdinte la vorton "rekviemo" diritan per konata voĉo elrigardis el la veturilo.

"Mi tre petas, sinjoro Mozart — kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.

"Ah — pardonu!" respondis Mozart. "Ĝis nun malgraŭ plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."

"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riproĉo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Ĉu estas neeble prokrasti la vojaĝon je tempo pli malfrua, ĝis la rekviemo estos finita?"

"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla sinjoro tiel longe atendi."

La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos ĉion kaj aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, ĝis Mozart revenos el Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.

Per tio la necesega afero estis por momento finita.

La sendito foriĝis.

La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidiĝis kontraŭ sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankiĝi en la strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al Praha.

Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de Mozart, dirante:

"Domaĝe, kara Wolfgang, ke pro amasiĝo de neprokrasteblaj laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraŭ novan verkon..."

"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldaŭ plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."

"Sed kredu al mi," daŭrigis la edzino, "ke ĝis hodiaŭ nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antaŭ nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam ĝi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por ĝi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesiĝas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malĝoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldaŭ komencu labori..."

"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta ĝin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam ĝi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankoraŭ sufiĉe grandan aldonon, kiam la verko estos finita, ĉar, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute senĝene kaj laŭ mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..."

"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedaŭras, ke parte pro la amasiĝo de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antaŭsenton. Senĉese mi pensas, okazos grava ŝanĝo en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne laciĝu en via fervoro al la entreprenota laboro..."

"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro mi ĉiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraŭ unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi laciĝus. Cetere mi pensas sufiĉe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraŭ ne komencis ĝin, okazis, kiel vi scias, nur tial, ĉar mi devas ĉiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito« kaj la »Sorĉa fluto« kaj ĉar pro la malsano mi ne laboras de ia tempo laŭ mia kutimo — sufiĉe rapide. Sed tuj, kiam mi revenos el Praha kaj almenaŭ iom resaniĝos, antaŭ ĉio la mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere — mi esperas, ke dum la vojaĝo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble ĝi estos finita pli frue, ol mi pensas en ĉi tiu momento..."

"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "ĉar mi dubas, ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu ĉi. Kaj kredu al mi, la vojaĝo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."

"Al mi ĝi venas ĝustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi ĝojas kiel infano je la vojaĝo en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel vi scias, ankaŭ pri mia »Don Juan« kaj kie oni juste ŝatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo — tie oni scias kompreni kaj ŝati la veran arton... Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos refreŝigon kaj kredu, ke nenie mi resaniĝus tiel rapide kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."

Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balanciĝema vojaĝveturilo bruis sur la stratoj de Wien.

Poste ili interparolis pri alia temo; sed ĉiam denove ili revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso interŝanĝante siajn pensojn pri la mistera mendinto...

————————

Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da pensoj senĉese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko kaj laboro estis al li ĉio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento.

Nelonge antaŭ la entreprenita vojaĝo en Praha'n li laboris longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo de la senĉesa spirita streĉado estis grave ekskuita.

Mozart atendis, ke la vojaĝo en Praha'n refreŝigos lin; sed al la senĉesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaŭ dum la vojaĝo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu ĵus okupis lin, maturiĝis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj ĝi estis finita.

En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda entuziasmo.

La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li danĝere malsanas. Lia senbrila rigardo, la laceco, eĉ premiteco vidiĝanta sur lia ŝvelinta vizaĝo, devis frapi eĉ la observanton plej supraĵan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldaŭ malaperigos la gloran majstron.

Mozart neniam plendis. Li kuniĝadis kiel alifoje kun siaj amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsiliĝi kun la kuracisto.

Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre ŝatis.

Sed eĉ dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; ĝi laboris ja kiel ordinare.

Iam, kiam Mozart estis ŝajne tute enprofundiĝinta en la ludo, aŭdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontraŭulo, elprenis Mozart el la poŝo pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume murmurante senĉese sian »hm, hm, hm«.

Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste invitis ilin al si, sidiĝis al la fortepiano kaj ludis la ĉarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorĉa fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni scias, komenciĝas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«, ĉar Papageno havas seruron sur buŝo.

Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorĉan fluton«, kiel estis jam dirite, sed ankaŭ la »Titon«. Krom tio ofte li rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazaŭ li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini ankoraŭ siajn du ĉefajn verkojn.

Post la kelksemajna loĝado en Praha li adiaŭis siajn amikojn kaj unuafoje en sia vivo ĉe la simila okazo — li ploris. Sed nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiaŭas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankoraŭ unufoje sian gloron kaj sciiĝinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan rekompencon — li mortu.

Reveninte Wien'on li finis la »Sorĉan fluton«. La uverturo kaj la marŝo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne komponataj, do almenaŭ skribataj du tagojn antaŭ la prezentado de la opero.

»Tito« estis finita antaŭ la »Sorĉa fluto« kaj prezentata 6an de Septembro; »Sorĉa fluto« estis unuafoje prezentata 30an de Septembro.

De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.

La laboro tiel interesis lin, kvazaŭ nenio alia ekzistus por li. Laŭ sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la streĉo de ĉiuj fortoj malgraŭ tio, ke li sentis laciĝi la fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[1] de l' »Sorĉa fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, streĉante ĉiam pli siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj formetu la laboron, ĝis li almenaŭ iom resaniĝos.

Mozart videble malfortiĝadis, lia spirito mallumiĝadis. Animpremiteco kaj timemo vidiĝis sur lia malsane flaveta vizaĝo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Ĝis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li fariĝis por ĉio, kio antaŭe amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis laciĝi kaj la spirita laboro postulis ĉiam pli grandan streĉadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis ĉiam pli kaj pli, nun li ekamikiĝis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.

La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malĝojajn pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla simptomo, sed natura sekvo de l' danĝera malsano.

Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li ĉiam komponadis malgraŭ ĉiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto.

"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo aŭtuna, kiam li veturis en kaleŝo kun sia edzino Prateron,[2] "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."

Ĉe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li aldonis:

"Ne, ne — tio ne povas longe daŭri: oni venenis min!"

Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.

Ŝi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke ĉio estas sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke ĉiuj ĉi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaŭ iom resaniĝos; sed Mozart ploris maldolĉe kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la minacanta danĝero.

Reveninte kun la edzo hejmen ŝi senprokraste venigis la kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun ĉi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart ĉesu por iom da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la ĉambron.

Mozart obeis.

Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos daŭre sian staton, sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaŭ motivita, tial oni povis neniel protesti kontraŭ ĝi.

Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita ĉambro sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraŭ pli multe kaŭzante en lia animo doloran antaŭsenton.

Dume ricevadis Mozart ĝojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu estis akceptata ĉiu prezentado de la »Sorĉa fluto«.

La opero atingis sukceson neniam aŭdeblan. Ĝi estis prezentata senĉese en la tute disvendita teatro kaj ĉiu pli grava loko estis brue aplaŭdata.

Sed Mozart ne povis persone ĉeesti la festadon de sia plej brila triumfo. Li estis sola en sia laborĉambro, okupante sin sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.

Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.

La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaŭ iom da fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel freŝa, ke li povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Laŭdo de l' amikeco« por la loĝio framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre ĝojis lin.

Nerezisteble li sopiris denove labori.

Li insiste petis sian edzinon, ke ŝi redonu al li la partituron de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la danĝero pasis, plenumis lian peton. Sed apenaŭ Mozart komencis denove labori, apenaŭ li denove enprofundiĝis en la laboron kaj en la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malĝojajn, kiaj sekvas la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla forteco.

Tiun ĉi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis materialon por tiu ĉi skizo, la batalo ne daŭris longe. En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne leviĝis plu de ĝi kaj senĉese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.

Dume, kiam Mozart kun ŝvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante sin movi, kuŝis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita kapelestro ĉe la katedrala preĝejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraŭ tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.

Baldaŭ direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la »Sorĉa fluto« malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de diversaj specoj.

Tiu ĉi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.

"Ĵus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej ĝojigaj novaĵoj, "ĵus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj kaptaĵo de la spekulaciistoj mi povus labori tute laŭ mia inklino, laŭ la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedaŭrindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia farto. Ĉu mi ne antaŭdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"

La malsano de Mozart malpliboniĝis; la kuracistoj konstatis brulumon de la cerbo.

Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraŭ tio li toleris ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis eĉ en la momentoj plej doloraj.

Pri la lastaj momentoj de Mozart konserviĝis multekosta dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta — de lia bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.

Sofio loĝis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de la domo, kie loĝis Mozart kaj ofte vizitis lin mem aŭ kune kun sia patrino.

En la nomita letero ŝi skribas:

"Kiam Mozart malsaniĝis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li povis de l' antaŭe preni sur sin, ĉar pro la ŝvelo li ne povis sin turni. Kaj ĉar ni ne sciis, ke li estas danĝere malsana, ni kudris ankaŭ al li longan vatitan hejmsurtuton (ŝtofon kaj ĉion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resaniĝinte estu bone provizita.

Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan ĝojon je la nova surtuto.

Mi vizitadis lin ĉiutage.

Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, diru al via panjo, ke mi fartas hodiaŭ sufiĉe bone kaj ke jam post ok tagoj mi alvenos gratuli ŝin okaze de ŝia nomtago.«

Kiu povus havi pli grandan ĝojon ol mia patrino, kiam mi povis alporti al ŝi tiel ĝojan sciigon; ŝi neniam atendis ion similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaŭ pro tio, ĉar ŝajnis al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidiĝas bone.

La sekvantan tagon estis dimanĉo.

Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaŭ vanta — kaj mi tre amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antaŭurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon.

Tial mi diris al mi bona patrino:

»Kara panjo! Hodiaŭ mi ne iros al Mozart. Li vidiĝis hieraŭ tre bone, certe hodiaŭ li fartas ankoraŭ pli bone kaj pro tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aŭ pli malfrue.«

»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.«

La patrino konsentis lasi min hejme; ŝi sciis ja, ke mi devis ĉiam longan tempon pasigi ĉe Mozart.

Mi foriris en la kuirejon. Ĉar estis mallume, mi devis ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.

Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita kaj la fajro ankoraŭ brulis.

Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malŝparema, ĉar la kandelo brulis ankoraŭ. Mi rigardas fikse ĝian lumon kaj pensas ĉe mi, ke mi ĝoje scius, kion faras Mozart.

Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingiĝis, kvazaŭ ĝi estus brulinta neniam; sur la longa meĉo restis neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne moviĝis — mi povas ĵuri tion.

Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis ĉion al ŝi.

»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.«

Mi rapidis per ĉiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno venis al mi renkonte kaj diris:

»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Hodiaŭ en la nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne ĝisvivos la hodiaŭan tagon. Restu hodiaŭ ĉe ni; ĉar se li denove fartos tiel, li mortos en ĉi tiu nokto. Iru tamen al li, kion li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte min li ekkriis:

»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas ĉi tie. Vi devas ĉi tiun nokton pasigi ĉe ni; vi devas vidi min morti.«

Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li respondis je ĉio:

»Mi sentas jam morton sur la lango — kaj kiu helpos poste mian karan Konstancion, se vi ne restos ĉi tie?«

»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraŭ al mia patrino kaj sciigi al ŝi vian deziron, ke mi restu hodiaŭ ĉe vi — ŝi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfeliĉo.«

»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaŭ!«

Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedaŭrinda fratino eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la paroĥejo ĉe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaŭ okaze alvenu al ili.

Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru —

Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.

Estis jam mallume.

Ŝi tre ektimis! Mi diris al ŝi, ke ŝi faros plej bone, se ŝi pasigos la nokton ĉe la plej maljuna filino — kaj ŝi obeis.

Poste denove per ĉiuj fortoj mi rapidis returne al mia bedaŭrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kuŝis la konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis Mozart al sia edzino, ke ŝi sekretigu lian morton ĝis tiam, kiam ŝi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »ĉar tiu servo al li apartenas antaŭ Dio kaj mondo«.

La kuracisto Glosset estis longe serĉata kaj fine trovita en la teatro. Sed li devis atendi, ĝis la prezentado estos finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni ĉirkaŭvolvu la febre varman kapon de Mozart per malvarmaj ĉirkaŭvindoj, kiuj tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciiĝis plu, ĝis li mortis.

Lastafoje li volis ankoraŭ imiti per la buŝo la tamburojn en sia rekviemo; mi aŭdas tion ĝis hodiaŭ...

Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en gipson lian palan, malvivan vizaĝon.

Lia fidela edzino treege suferis. Ŝi ĵetis sin sur la genuojn kaj petis ĉiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis ŝin, mi ne povis disigi ŝin de li.

Ŝia doloro estis ankoraŭ pli grandigita dum la sekvanta tago, ĉar la homoj amase preterirantaj laŭte ploris kaj kriis pro li.

Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli kolera.«"

Ĉi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco pli kara, pli elokventa.

Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne ekzistas.


Notoj[redakti]

  1. Germane Partitur, angle partition, france partiton, itale spartito.
  2. Parko de Wien [Vieno].