Redakcia Angulo (Decembro 1923)

El Vikifontaro
Redakcia Angulo ()
de La Redakcio
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
REDAKCIA ANGULO

Jam la unua kajero de nia “Aldono“ venigis al ni revokojn el diversaj lokoj: — linioj da kamaradecaj kritikoj kaj konsiloj, linioj da kamaradecaj simpatioj kaj paĝoj da kunlaboraĵoj jam signas, ke formiĝas tiu laborkolektivo, multmilmembra kaj potenca, kiu estos la fakta kreanto de la “Aldono“. Kaj nia redakta ĉelo, ie teritorie lokiĝinta, servu kiel kuncentrigejo de tiu literatura (vastasence) laboro, kiel liganta ĉenero inter la kunkreantoj, kiel transira momento inter la mensa laboro de la teritorie disigitaj kunmembroj kaj — la zumanta presmaŝino, mekanike ensorbanta niajn laboraĵojn kaj multmilope ilin vastiganta tra la mondo kaj kune — la ĝojon de laborrezulto, la ĝuon de laboro. La “Redakcia angulo“ servu do por nia interligo, resume ĝi respegulu la iron de nia laboro…

…Inter la venitaĵoj ni trovas jenan proponon de k.do J. Zawada: “Dezirinde estus, ke… la Redakcio enkonduku konstantan fakon en la literatura parto sub la titolo “El la tuthomara malnova literaturo“ aŭ simila. Per tio mi komprenas la ĉefverkojn de tutmonda literaturo, kiuj havas eminente internacian, tuthomaran, do — sennaciecan tendencon kaj spiriton; en ĉiu nacilingva literaturo oni trovas tiajn verkojn — aŭ en formo de romanoj, noveloj aŭ de poeziaĵoj. Tiajn verkojn — kaj nur tiajn — la “Aldono“ devus traduki entute aŭ parte, aŭ enpresigi eltiraĵojn, la plej ĉefajn kaj la plej proksimajn al niaj S.A.T.-ideoj; se k.doj de ĉiu lando traserĉos ilian nacilingvan literaturan trezoron, se ili redaktos biografiojn aŭ literaturistajn skizojn pri la plej tuthomaraj verkoj de iliaj aŭtoroj, ni post 2—3 jaroj estus povintaj kompili tre bonan lerno- kaj legolibron de sennacieca literaturo tutmonda… Ĉi-tiu propono neniel celas anstataŭi la novajn poetojn de l’Laboro kaj socia novordo, …nur celas ĝi kunligi la penson tuthomaran (neliberigitan, sklavigitan en naciaj kadraj) de l’Hieraŭ kun la literaturo hodiaŭa kaj morgaŭa“.

Ĉu principe la propono estas kontraŭdirebla? Ja ne, ĉar tiuj altkulturaj homarecaj verkoj prezentas fundamenton, bazon de nia sennacieca literaturo kaj ilin kolekti, ilin konigi kaj studi estas unu el niaj taskoj. Kaj praktike — kamaradoj laboru por efektivigi la proponon, ne nur serĉante kaj tradukante tiajn verkojn, verkante literaturajn etudojn pri ili, sed ankaŭ helpante al nia administranto plidikigi la revuon, helpante al nia S.A.T.-kooperativo kreski por eldoni unu post la alia pli ampleksajn verkojn. Ni ĉiam memoru, ke iu ne faros por ni, sed nur ni ĉiuj kune devas (kaj ni ankaŭ pruvu, ke ni povas) fari la celaĵon. Kaj dume la paĝokvanto, tiu mezurilo de nia kolektivoforto, reguligu niajn intencojn kaj dezirojn. Ricevinte tradukon de ĉarma, pro sia respegulo sendifekta de la vivo kaj de la vivantaj homoj, novelo de L. Sejfullina, ni ne havis kuraĝon malakcepti ĝin malgraŭ ĝia amplekso — en kvar-kvin kajeroj, bildo post bildo, ĝi pasos antaŭ niaj okuloj. Sed k.doj zorgu por provizi nin per mallongaj rakontoj, por ke ĉiam varia kaj multfaca estu la enhavo. Bone taŭgis la tradukaĵo de K.do L.R. (S.A.T.N.o 1887)… K.doj N. Barthelmess kaj E. Miĥalski sendis riĉan poezian materialon — ĝi beligos kelkajn numerojn, kvankam ni elektis la plej belajn, same el versoj de Tagulo. La poemo de A. Sati kaj ankaŭ la literatura etudo de K.do E. Miĥalski trovos lokon en proksimaj numeroj.

Kuraĝigaj estas ankaŭ kunlaboraĵoj por scienca fako — originala de k.do D. Carbone kaj interesa radioteknika rakonto, tradukita de D.ro A. Fiŝer — jam la proksima numero ilin enhavos. Aliaj k.doj ne forgesu tiun fakon en siaj zorgoj. Pri aliaj tradukoj de D.ro A. Fiŝer — ni rezervu al ni… la tempon por tralegi ilin — tiom abunde ili venis.

La Redakcio.